GLINDA De Oz  
En kiu rakont'iĝ'as la Ek'cit'a'j Spert'o'j de Princ'in'o Ozma de Oz, kaj Doroteo,  
dum ili'a danĝer'a vetur'o al la hejm'o de la Platkapuloj,  
kaj al la Magi'a Insul'o de la Premloj, kaj kiel la sorĉ'art'o de Glinda la Bon'a  
sav'is ili'n el grand'a danĝer'o  
De L. Frank BAUM  
“Reĝ'a Histori'ist'o de Oz” 

Ilustr'it'a De JOHN R. NEILL Traduk'it'a De Donald BROADRIBB Glinda de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919 Ilustr'it'a de Neill, John R. (John Re'a), 1877–1943 Traduk'it'a el la Angl'a al Esperant'o de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unu'e el'don'it'a en la Angl'a kiel Glinda of Oz de Reilly & Le'e, 1920.

Unu'e el'don'it'a en Esperant'o de Bookleaf Publishing, 1996. Vid'u http://www.netword.com/broadribb Ĉi tiu traduk'o kopi'rajt'a © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu el'don'o est'as korekt'it'a versi'o, oktobr'o 2000.

La ilustr'aĵ'o'j kaj aranĝ'o de ĉi tiu el'don'o laŭ'ebl'e plej konform'as al tiu'j de la original'a Angl'a el'don'o de 1920. La liter'tip'o est'as 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.


Ĉi tiu Libr'o est'as Dediĉ'it'a al Mi'a Fil'o Robert Stanton Baum

Al Ni'a'j Leg'ant'o'j

Glinda la Bon'a, la bel'a Sorĉ'ist'in'o de la Land'o Oz kaj amik'in'o de Princ'in'o Ozma kaj Doroteo, kon'as mult'a'j'n person'o'j'n kiu'j vol'as sci'i pli pri ŝi. Do, en la nov'a rakont'o pri Oz, S-ro L. Frank Baum, Reĝ'a Histori'ist'o de Oz, verk'is tut'a'n libr'o'n pri kiel Glinda kaj la Sorĉ'ist'o kiel ebl'e plej fort'e streb'is sav'i la Princ'in'o'n kaj Doroteon de la danĝer'eg'o'j kiu'j minac'is ili'n kiam ili ir'is inter la milit'ant'a'j'n trib'o'j'n de la Platkapuloj kaj la Premloj.

La fi'a Reĝ'in'o Ku-i-o, vant'a kaj mal'bon'eg'a sorĉ'ist'in'o, ver'e kulp'is pri la tut'a problem'o. Ŝi nepr'e sukces'is mal'feliĉ'ig'i la viv'o'n de ĉiu'j sur la magi'a, vitr'a'kupol'it'a insul'o de la Premloj. Kiam S-ro Baum rakont'os al vi pri kiom mal'trankvil'is ĉiu en la Land'o Oz pri la Princ'in'o Ozma kaj Doroteo kaj kia'n mir'ind'a'n sorĉ'o'n Glinda dev'is efektiv'ig'i por sav'i ili'n, vi plen'iĝ'os de ekscit'iĝ'o kaj admir'ad'o. Li kon'ig'as la plej kaŝ'it'a'j'n mister'o'j'n de magi'o.S-ro Baum far'is si'a'n plej'ebl'o'n respond'i al ĉiu'j leter'o'j de li'a'j mal'grand'a'j ter'amik'o'j antaŭ ol li dev'is for'las'i ili'n, sed li ne pov'is respond'i al ĉiu'j, ĉar ili est'is tre mult'a'j. En maj'o, mil naŭ'cent dek naŭ, li for'ir'is por port'i si'a'j'n rakont'o'j'n al la mal'grand'a'j infan'anim'o'j kiu'j loĝ'is ĉi tie antaŭ tre long'e kaj tial ne pov'is mem leg'i la rakont'o'j'n pri Oz.

Ni tre bedaŭr'as ke li ne pov'is rest'i ĉi tie kaj ni mal'feliĉ'e dev'as inform'i vi'n ke ĉi tiu est'as li'a last'a komplet'a rakont'o. Sed li post'las'is kelk'a'j'n ne'fin'it'a'j'n not'o'j'n pri la Princ'in'o Ozma kaj la popol'o de Oz kaj ni promes'as ke iam ni kun'ig'os ili'n kvazaŭ bild'enigm'o'n kaj don'os al vi pli da rakont'o'j pri la mir'ind'a Land'o Oz.

El'kor'e, vi'a'j amik'o'j,

La El'don'ist'o'j.


List'o De Ĉapitr'o'j
  1. Dev'o Vok'as
  2. Ozma kaj Doroteo
  3. La Knab'in'o'j de la Nebul'o
  4. La Magi'a Tend'o
  5. La Magi'a Ŝtup'ar'o
  6. La Mont'o de Platkapuloj
  7. La Magi'a Insul'o
  8. Reĝ'in'o Ku-i-o
  9. Lord'in'o Aŭreks
  10. Sub la Akv'o
  11. La Premloj Venk'iĝ'as
  12. La Diamant'a Cign'o
  13. La Alarm'il'o
  14. La Konsil'ant'o'j de Ozma
  15. La Grand'a Sorĉ'ist'in'o
  16. La Sorĉ'it'a'j Fiŝ'o'j
  17. Sub la Grand'a Kupol'o
  18. La Lert'ec'o de Ervik
  19. Ruĝ'a Rira la Jukuhuo
  20. Perpleks'ig'a Problem'o
  21. La Tri Adept'o'j
  22. La Sub'akv'ig'it'a Insul'o
  23. La Magi'a'j Vort'o'j
  24. Glinda Triumf'as

Dev'o Vok'as

Glinda, la bon'a Sorĉ'ist'in'o de Oz, sid'is en la grand'a kort'o de la palac'o, ĉirkaŭ'at'e de si'a'j honor'ul'in'o'j—cent el la plej bel'a'j knab'in'o'j de la Fe'land'o Oz. La kort'o de la palac'o est'is konstru'it'a el mal'oft'a marmor'o, bel'eg'e polur'it'a. Font'o'j tint'ad'is muzik'e tie kaj tie; la vast'a kolon'ar'o, sen mur'o sud'a'flank'e, permes'is ke la knab'in'o'j, kiam ili lev'is si'a'j'n kap'o'j'n de si'a brod'ad'o, rigard'ad'u pejzaĝ'o'n de roz'kolor'a'j kamp'o'j kaj arb'ar'et'o'j plen'a'j de frukt'o'j aŭ kovr'it'a'j de dolĉ'odor'a'j flor'o'j. De temp'o al temp'o unu el la knab'in'o'j komenc'is kant'o'n, kaj la ali'a'j part'o'pren'is en la re'kant'aĵ'o, aŭ unu lev'is si'n kaj danc'is, graci'e sving'et'ant'e si'n laŭ la muzik'o de harp'o lud'at'a de kun'ul'in'o. Kaj tiam Glinda rid'et'is, ĝoj'e vid'ant'e ke ŝi'a'j knab'in'o'j kun'miks'as lud'o'n kaj labor'o'n.

Baldaŭ inter la kamp'o'j objekt'o est'is vid'ebl'a, sekv'ant'e la larĝ'a'n pad'o'n kiu konduk'is al la portal'o de la kastel'o. Kelk'a'j el la knab'in'o'j rigard'is tiu'n objekt'o'n envi'e; la Sorĉ'ist'in'o nur rigard'et'is ĝi'n kaj kap'jes'is per si'a majest'a kap'o kvazaŭ ĝi plaĉ'as, ĉar ĝi signif'is la ven'o'n de ŝi'a amik'in'o kaj mastr'in'o—la sol'a person'o en la tut'a land'o al kiu Glinda klin'is si'n.

Laŭ la pad'o trot'is lign'a best'o lig'it'a al ruĝ'a ĉar'o, kaj kiam la kurioz'a tir'best'o halt'is ĉe la portal'o descend'is el ĝi du jun'a'j knab'in'o'j, Ozma, Reg'ant'o de Oz, kaj ŝi'a kun'ul'in'o, Princ'in'o Doroteo. Ambaŭ est'is vest'it'a'j per simpl'a'j blank'a'j muslin'a'j rob'o'j, kaj kur'ant'e supr'e'n sur la marmor'a'j ŝtup'o'j de la palac'o ili rid'is kaj babil'ad'is tiom gaj'e kiom se ili ne est'us la plej grav'a'j person'o'j en la plej bel'a fe'land'o de la mond'o.

La honor'ul'in'o'j lev'is si'n kaj star'is kun klin'it'a'j kap'o'j por salut'i la reĝ'in'a'n Ozman, dum Glinda antaŭ'e'n'ir'is kun si'a'j brak'o'j etend'it'a'j por salut'i si'a'j'n gast'o'j'n.

“Ni nur vizit'as, kompren'u,” dir'is Ozma. “Kaj Doroteo kaj mi demand'is al ni kiel pas'ig'i la tag'o'n kaj ni ek'pens'is ke ni de plur'a'j semajn'o'j ne est'as en vi'a Land'o de la Kveluloj, do ni pren'is la Seg'ĉeval'o'n kaj rajd'is rekt'e ĉi tie'n.”

“Kaj tiom rapid'e ni vetur'is,” plu'dir'is Doroteo, “ke ni'a'j har'ar'o'j est'as tut'e mal'ord'it'a'j, ĉar la Seg'ĉeval'o far'as propr'a'n vent'o'n. Kutim'e oni bezon'as tag'o'n por vetur'i ĉi tie'n el la Smerald'a Urb'o, sed mi kred'as ke ni uz'is ne pli ol du hor'o'j'n ĉi'foj'e.”

“Vi est'as ver'e bon'ven'a'j,” dir'is Glinda la Sorĉ'ist'in'o, kaj ŝi konduk'is ili'n tra la kort'o'n al si'a bel'eg'a akcept'o'hal'o. Ozma pren'is brak'o'n de si'a gast'ig'ant'in'o, sed Doroteo iom post'rest'is, kis'ant'e kelk'a'j'n honor'ul'in'o'j'n kiu'j'n ŝi plej bon'e kon'is, parol'ant'e kun ali'a'j, kaj sent'ig'ant'e al ĉiu'j ke ŝi est'as ili'a amik'in'o.

Kiam fin'e ŝi rest'is kun Glinda kaj Ozma en la akcept'o-hal'o, ŝi trov'is ili'n serioz'e parol'ant'a'j pri la stat'o de la popol'o, kaj kiel pli feliĉ'ig'i kaj kontent'ig'i ili'n—kvankam ili jam est'is la plej feliĉ'a'j kaj kontent'a'j person'o'j en la tut'a mond'o.

Kompren'ebl'e tio interes'is Ozman, sed ĝi ne mult'e interes'is Doroteon, do la knab'in'et'o kur'is al grand'a tabl'o sur kiu kuŝ'is mal'ferm'a la Grand'a Arkiv'o-Libr'o de Glinda.

Tiu libr'o est'as unu el la plej grand'a'j trezor'o'j en Oz, kaj la Sorĉ'ist'in'o taks'as ĝi'n pli util'a ol iu ajn ali'a el ŝi'a'j magi'aĵ'o'j. Pro tio ĝi est'as firm'e lig'it'a al la grand'a marmor'a tabl'o per or'a'j ĉen'o'j, kaj kiam ajn Glinda for'ir'as de si'a hejm'o ŝi kun'ŝlos'as la Grand'a'n Libr'o'n per kvin juvel'it'a'j serur'o'j, kaj port'as la ŝlos'il'o'j'n sekur'e kaŝ'it'a'j'n en si'a sin'o.

Mi supoz'as ke ne ekzist'as en iu fe'land'o magi'aĵ'o kompar'ebl'a kun la Arkiv'o-Libr'o, sur kies paĝ'o'j konstant'e pres'iĝ'as raport'o pri ĉiu event'o kiu okaz'as en ĉiu part'o de la mond'o, je preciz'e la sam'a moment'o kiam ĝi okaz'as. Kaj la raport'o'j est'as ĉiam fid'ind'a'j, kvankam kelk'foj'e ili ne don'as tiom da detal'o'j kiom oni dezir'as. Sed mult'a'j event'o'j okaz'as, do la raport'o'j dev'as est'i mal'long'a'j ĉar ali'e eĉ la Grand'a Libr'o de Glinda ne pov'us en'ten'i ĉiu'j'n.

Glinda rigard'is la raport'o'j'n plur'foj'e ĉiu'n tag'o'n, kaj Doroteo, kiam ajn ŝi vizit'is la Sorĉ'ist'in'o'n, am'is rigard'i en la Libr'o'n kaj vid'i kio okaz'as ĉie. Ne est'is mult'a'j raport'o'j pri la Land'o Oz, kiu est'as kutim'e pac'o'plen'a kaj sen'event'a, sed hodiaŭ Doroteo trov'is ke io tre interes'as ŝi'n. Efektiv'e, la pres'it'a'j liter'o'j ek'aper'ad'is sur la paĝ'o dum ŝi rigard'is.

“Jen strang'aĵ'o!” ŝi kri'et'is. “Ĉu vi sci'is, Ozma, ke ekzist'as en vi'a Land'o Oz hom'o'j nom'at'a'j Premloj?”

“Jes,” respond'is Ozma, ven'ant'e al ŝi'a flank'o, “mi sci'as ke sur la Map'o de la Land'o Oz, desegn'it'a de Profesor'o Ŝancel-Insekt'o, est'as lok'o nom'it'a ‘Premloj’, sed kia'j est'as la Premloj mi ne sci'as. Mi kon'as neniu'n kiu vid'is ili'n aŭ aŭd'is pri ili. La Premlo-Land'o est'as for ĉe la plej'supr'a rand'o de la Land'o de la Gilikuloj, kun la sabl'a, ne'trans'ir'ebl'a dezert'o unu'flank'e kaj la mont'o'j de Ugabuo ali'flank'e. Pri tiu part'o de la Land'o Oz mi sci'as tre mal'mult'e.”

“Mi supoz'as ke ankaŭ neni'u ali'a sci'as mult'o'n pri ĝi, escept'e de la Premloj mem,” koment'is Doroteo.

“Sed la Libr'o dir'as: ‘La Premloj de Oz komenc'as milit'o'n kontraŭ la Platkapuloj de Oz, kaj ver'ŝajn'e rezult'os batal'ad'o kaj mult'a'j problem'o'j.’ ”

“Ĉu nur tio'n dir'as la Libr'o?” demand'is Ozma.

“Jen ĉiu vort'o,” dir'is Doroteo, kaj Ozma kaj Glinda ambaŭ rigard'is la Arkiv'o'n kaj aspekt'is surpriz'it'a'j kaj perpleks'a'j.

“Dir'u al mi, Glinda,” dir'is Ozma, “kiu'j est'as la Platkapuloj?”

“Mi ne pov'as, vi'a Moŝt'o,” konfes'is la Sorĉ'ist'in'o.

“Antaŭ nun mi neniam aŭd'is pri ili, nek mi iam ajn aŭd'is menci'o'n pri la Premloj. En la for'a'j angul'o'j de Oz est'as mult'a'j kurioz'a'j kaŝ'it'a'j trib'o'j de hom'o'j, kaj kompren'ebl'e mi ne kon'as tiu'j'n kiu'j neniam el'ir'as el si'a'j propr'a'j land'o'j kaj kiu'j'n neniam vizit'as hom'o'j el ni'a favor'at'a part'o de Oz. Tamen, se vi dezir'as tio'n, mi pov'os inform'iĝ'i per mi'a'j sorĉ'art'o'j iom pri la Premloj kaj la Platkapuloj.”

“Bon'vol'u,” respond'is Ozma serioz'e. “Kompren'u, Glinda, se ĉi tiu'j est'as hom'o'j en Oz ili est'as mi'a'j reg'at'o'j kaj mi ne pov'as permes'i milit'o'j'n aŭ problem'o'j'n en la Land'o kiu'n mi reg'as, se ebl'as al mi mal'ebl'ig'i.”

“Tut'e bon'e, vi'a Moŝt'o,” dir'is la Sorĉ'ist'in'o. “Mi klopod'os akir'i inform'o'n por gvid'i vi'n. Bon'vol'u pardon'i ke dum iom da temp'o mi for'est'os en mi'a Ĉambr'o de Magi'o kaj Sorĉ'o.”

“Ĉu mi rajt'os akompan'i vi'n?” demand'is Doroteo, fervor'e.

“Ne, Princ'in'o,” est'is la respond'o. “Ĝen'us la sorĉ'o'n se iu kun'ĉe'est'us.”

Do Glinda ŝlos'is si'n en si'a'n propr'a'n Ĉambr'o'n de Magi'o kaj Doroteo kaj Ozma atend'is pacienc'e ŝi'a'n re'ven'o'n.

Post proksim'um'e hor'o Glinda aper'is, aspekt'ant'e profund'e en'pens'em'a.

“Vi'a Moŝt'o,” ŝi dir'is al Ozma, “la Premloj loĝ'as sur Magi'a Insul'o en grand'a lag'o. Pro tio—ĉar la Premloj uz'as magi'o'n—mi mal'mult'o'n pov'as trov'i pri ili.”

“Nu, mi ne sci'is ke ekzist'as lag'o en tiu part'o de Oz,”

kri'et'is Ozma. “La map'o montr'as ke river'o tra'ir'as la Land'o'n de la Premloj, sed ĝi montr'as neniu'n lag'o'n.”

“Ĉar la person'o kiu far'is la map'o'n neniam vizit'is tiu'n part'o'n de la land'o,” klar'ig'is la Sorĉ'ist'in'o. “La lag'o cert'e ekzist'as, kaj en la lag'o est'as insul'o—Magi'a Insul'o—kaj sur tiu insul'o loĝ'as la hom'o'j nom'at'a'j Premloj.”

“Kia'j ili est'as?” demand'is la Reg'ant'in'o de Oz.

“Mi'a magi'o ne pov'as inform'i mi'n pri tio,” konfes'is Glinda, “ĉar la magi'o de la Premloj mal'ebl'ig'as ke iu ekster ili'a regn'o sci'u i'o'n ajn pri ili.”

“Sci'as la Platkapuloj, ĉar ili plan'as batal'i la Premlojn,” sugest'is Doroteo.

“Ebl'e,” respond'is Glinda, “sed ankaŭ pri la Platkapuloj mi pov'as akir'i mal'mult'a'n inform'o'n. Ili est'as popol'o loĝ'ant'a sur mont'o tuj sud'e de la Lag'o de la Premloj. La mont'o hav'as krut'a'j'n flank'o'j'n kaj larĝ'a'n, mal'plat'a'n supr'o'n, kvazaŭ basen'o, kaj en ĉi tiu basen'o la Platkapuloj hav'as si'a'j'n loĝ'ej'o'j'n. Ankaŭ ili est'as magi'ul'o'j kaj kutim'e rest'as apart'a'j kaj mal'permes'as ke ekster'ul'o'j vizit'u ili'n. Mi inform'iĝ'is ke ekzist'as proksim'um'e cent person'o'j—vir'o'j, vir'in'o'j kaj infan'o'j— kaj la Premloj preciz'e cent unu.”

“Pri kio ili kverel'is, kaj kial ili vol'as batal'i unu la ali'a'n?” est'is la sekv'a demand'o de Ozma.

“Mi ne pov'as inform'i vi'a'n Moŝt'o'n pri tio,” dir'is Glinda.

“Sed jen!” kri'is Doroteo, “est'as kontraŭ'leĝ'e ke iu ajn escept'e de Glinda kaj la Sorĉ'ist'o magi'as en la Land'o Oz, do se tiu'j du strang'a'j popol'o'j est'as magi'ul'o'j ili mal'obe'as la leĝ'o'n kaj est'as pun'ind'a'j!”

Ozma rid'et'is al si'a mal'grand'a amik'in'o.

“Person'o'j kiu'j ne kon'as mi'n nek mi'a'j'n leĝ'o'j'n,” ŝi dir'is, “prav'e ne obe'as mi'a'j'n leĝ'o'j'n. Ni sci'as neni'o'n pri la Premloj aŭ la Platkapuloj, do ver'ŝajn'e ili sci'as neni'o'n pri ni.”

“Sed ili dev'us sci'i, Ozma, kaj ni dev'us sci'i. Kiu inform'os ili'n, kaj kiel ni bon'kondut'ig'os ili'n?”

“Tio'n,” respond'is Ozma, “mi nun pri'pens'as. Kio'n vi konsil'as, Glinda?”

La Sorĉ'ist'in'o uz'is iom da temp'o pri'pens'ant'e tiu'n demand'o'n, antaŭ ol respond'i. Post'e ŝi dir'is: “Se vi ne inform'iĝ'us pri la ekzist'o de la Platkapuloj kaj la Premloj, per mi'a Arkiv'o-Libr'o, vi tut'e ne okup'us vi'n pri ili aŭ ili'a'j kverel'o'j. Do, se vi ne atent'os tiu'j'n popol'o'j'n, vi ebl'e neniam de'nov'e aŭd'os pri ili.”

“Sed tio est'us mis'a,” deklar'is Ozma. “Mi est'as Reg'ant'o de la tut'a Land'o Oz, inkluziv'e de la Land'o de la Gilikuloj, la Land'o de la Kveluloj, la Land'o de la Palp'brum'o'j, kaj la Land'o de la Manĝtuloj, krom'e ankaŭ de la Smerald'a Urb'o, kaj ĉar mi est'as la Princ'in'o de ĉi tiu fe'land'o mi'a dev'o est'as cert'ig'i ke mi'a tut'a popol'o—kie ajn ili est'as—est'as feliĉ'a'j kaj kontent'a'j kaj solv'i ili'a'j'n disput'o'j'n kaj mal'ebl'ig'i kverel'o'j'n. Do kvankam la Premloj kaj Platkapuloj ne kon'as mi'n kaj ne sci'as ke mi est'as ili'a laŭ'rajt'a Reg'ant'o, mi nun sci'as ke ili loĝ'as en mi'a regn'o kaj est'as mi'a'j reg'at'o'j, do mi ne plen'um'us mi'a'n dev'o'n se mi for'ten'us mi'n de ili kaj las'us ili'n batal'i.”

“Ver'a fakt'o, Ozma,” koment'is Doroteo. “Vi dev'as ir'i al la Land'o de la Gilikuloj kaj cert'ig'i ke tiu'j popol'o'j bon'e kondut'os kaj ĉes'os kverel'i. Sed kiel vi far'os tio'n?”

“Tio est'as enigm'o ankaŭ por mi, vi'a Moŝt'o,” dir'is la Sorĉ'ist'in'o. “Pov'os est'i danĝer'e se vi en'ir'os tiu'j'n strang'a'j'n land'o'j'n, kie la hom'o'j est'as ebl'e feroc'a'j kaj milit'em'a'j.”

“Mi ne tim'as,” dir'is Ozma, rid'et'ant'e.

“Ne tem'as pri tim'o,” argument'is Doroteo.

“Kompren'ebl'e ni sci'as ke vi est'as fe'in'o, kaj ke ne ebl'as mort'ig'i aŭ vund'i vi'n, kaj ni sci'as ke vi hav'as mult'a'n propr'a'n magi'o'n kiel help'il'o'n. Sed, Ozma kar'a, malgraŭ tio vi jam antaŭ nun sufer'eg'is pro vi'a'j fi'mal'amik'o'j, kaj ne est'as ĝust'e ke Reg'ant'o de la tut'a Oz en'danĝer'ig'as si'n.”

“Ebl'e tut'e ne est'os danĝer'o,” respond'is Ozma, kun mal'grand'a rid'o. “Ne imag'u danĝer'o'n, Doroteo, ĉar nepr'e oni imag'u nur bon'aĵ'o'j'n, kaj ni ne sci'as ke la Premloj kaj Platkapuloj est'as fi'ul'o'j aŭ mi'a'j mal'amik'o'j. Ebl'e ili bon'e kondut'os kaj obe'os konsil'o'n.”

Doroteo prav'as, vi'a Moŝt'o,” asert'is la Sorĉ'ist'in'o.

“Est'as ver'e ke ni sci'as neni'o'n pri tiu'j for'a'j reg'at'o'j, krom ke ili plan'as batal'i unu la ali'a'n, kaj hav'as iom da magi'a pov'o dispon'ebl'a. Tia'j ul'o'j mal'am'as akcept'i ke ali'ul'o'j al'trud'as si'n kaj ili pli ver'ŝajn'e mal'am'os vi'a'n ven'o'n inter ili'n ol akcept'os vi'n amik'em'e kaj graci'e laŭ vi'a merit'o.”

“Se vi hav'us arme'o'n kun'pren'ebl'a'n,” al'don'is Doroteo, “est'us mal'pli mal'bon'e; sed ne ekzist'as arme'o en la tut'a Oz.”

“Mi hav'as unu soldat'o'n,” dir'is Ozma.

“Jes, la soldat'o kun la verd'a barb'o; se li tim'eg'as si'a'n paf'il'o'n kaj neniam ŝarg'as ĝi'n. Mi cert'as ke li for'kur'us anstataŭ batal'i. Kaj unu soldat'o, eĉ kuraĝ'a, ne pov'us mult'e efik'i kontraŭ du'cent unu Platkapuloj kaj Premloj.”

“Kio'n do, amik'o'j, vi sugest'as?” demand'is Ozma.

“Mi konsil'as ke vi send'u la Sorĉ'ist'o'n de Oz al ili, kaj li inform'u ili'n ke batal'i est'as kontraŭ la leĝ'o'j de Oz, kaj ke vi ordon'as ke ili re'pac'iĝ'u kaj amik'iĝ'u,”

propon'is Glinda. “La Sorĉ'ist'o dir'u al ili ke ili pun'iĝ'os se ili rifuz'os obe'i la ordon'o'j'n de la Princ'in'o de la tut'a Land'o Oz.”

Ozma kap'ne'is, indik'ant'e ke la konsil'o ne plaĉ'is al ŝi.

“Sed kio'n se ili rifuz'us?” ŝi demand'is. “Mi dev'us plen'um'i mi'a'n minac'o'n kaj pun'i ili'n, kaj tio est'us mal'plaĉ'a kaj mal'facil'a. Mi cert'as ke est'os pli bon'e ke mi ir'u pac'em'e, sen arme'o kaj arm'it'e nur per mi'a aŭtoritat'o kiel Reg'ant'o, kaj pet'eg'u ili'n obe'i mi'n.

Tiam, se ili montr'iĝ'os obstin'a'j, mi pov'os turn'i mi'n al ali'a rimed'o por obe'ig'i ili'n.”

“Est'as delikat'a afer'o, ne'grav'e kiel oni rigard'as ĝi'n,” ĝem'is Doroteo. “Mi bedaŭr'as, nun, ke mi rimark'is la inform'o'n en la Grand'a Libr'o.”

“Sed ĉu vi ne pov'as kompren'i, mi'a kar'a, ke mi dev'as plen'um'i mi'a'n dev'o'n, nun kiam mi konsci'as pri tiu problem'o?” demand'is Ozma. “Mi firm'e intenc'as tuj ir'i al la Magi'a Insul'o de la Premloj kaj al la sorĉ'it'a mont'o de la Platkapuloj, kaj mal'ebl'ig'i milit'o'n kaj mal'pac'o'n inter ili'a'j loĝ'ant'o'j. Nur est'as decid'end'e ĉu est'os pli bon'e ke mi ir'u sol'a, aŭ far'u grup'o'n de mi'a'j amik'o'j kaj lojal'a'j sub'ten'ant'o'j kiu'j akompan'u mi'n.”

“Se vi ir'os mi vol'as ankaŭ ir'i,” deklar'is Doroteo.

“Ne'grav'e kio okaz'os est'os plezur'e—ĉar ĉia ekscit'iĝ'o est'as plezur'a—kaj mi nenial vol'us ne spert'i ĝi'n!”

Nek Ozma nek Glinda atent'is tiu'n deklar'o'n, ĉar ili profund'e pri'pens'ad'is la serioz'a'n aspekt'o'n de ĉi tiu propon'it'a aventur'o.

“Mult'a'j amik'o'j volont'e akompan'us vi'n,” dir'is la Sorĉ'ist'in'o, “sed neni'u el ili pov'us eĉ iom'et'e protekt'i vi'n se vi renkont'us danĝer'o'n. Vi mem est'as la plej potenc'a fe'in'o en Oz, kvankam kaj mi kaj la Sorĉ'ist'o dispon'as pri pli vari'a ar'o da magi'a'j art'o'j. Tamen, vi dispon'as pri unu art'o kiu'n neni'u ali'a person'o en la mond'o pov'as egal'i—la art'o akir'i la am'o'n de ali'a'j person'o'j kaj instig'i ke ali'a'j person'o'j am'u riverenc'i antaŭ vi'a graci'a ĉe'est'o. Pro tio mi kred'as ke vi pov'os far'i pli da bon'o sol'e ol kun grand'a nombr'o da reg'at'o'j akompan'ant'a'j vi'n.”

“Ankaŭ mi kred'as tio'n,” konsent'is la Princ'in'o. “Mi est'os tut'e kapabl'a protekt'i mi'n, kompren'u, sed ebl'e mi ne pov'us egal'e bon'e protekt'i ali'ul'o'j'n. Tamen mi ne serĉ'as opon'o'n. Mi parol'os al tiu'j popol'o'j per amik'em'a'j vort'o'j kaj solv'os ili'a'n disput'o'n—ne'grav'e kia ĝi est'as—just'e.”

“Ĉu vi ne kun'pren'os mi'n?” pet'eg'is Doroteo. “Vi bezon'os iu'n akompan'ant'o'n, Ozma.”

La Princ'in'o rid'et'is al si'a mal'grand'a amik'in'o.

“Mi tut'e ne sci'as kial vi ne akompan'u mi'n,” est'is ŝi'a respond'o. “Du knab'in'o'j ne est'as tre batal'aspekt'a'j kaj ili ne suspekt'os pri ni ke ni ven'as pro ali'a cel'o ol amik'ec'o kaj pac'o. Sed, por mal'ebl'ig'i milit'o'n kaj mal'pac'o'n inter tiu'j koler'a'j popol'o'j, ni dev'as tuj ir'i al ili. Ni re'ir'u tuj al la Smerald'a Urb'o kaj prepar'u por ke ni komenc'u ni'a'n vetur'o'n fru'e morgaŭ maten'e.”

Al Glinda ne tut'e plaĉ'is tiu plan'o, sed ŝi ne pov'is el'pens'i pli bon'a'n rimed'o'n por solv'i la problem'o'n. Ŝi sci'is ke Ozma, malgraŭ si'a'j mild'ec'o kaj dolĉ'a humor'o, kutim'is rest'i kun kiu ajn decid'o ŝi far'is kaj ne est'is facil'e for'turn'ebl'a de si'a cel'o. Krom'e ŝi ne pov'is koncept'i grand'a'n danĝer'o'n por la fe'in'a Reg'ant'o de Oz en la entrepren'o, eĉ se la ne'kon'at'a popol'o kiu'n si vizit'os montr'iĝ'os obstin'a'j. Sed Doroteo ne est'is fe'in'o; ŝi est'is knab'in'et'o kiu ven'is el Kansas por loĝ'i en la Land'o Oz. Doroteo ebl'e renkont'os danĝer'o'j'n kiu'j por Ozma est'us mal'grav'a'j sed por “Ter'ul'in'o” est'us tre grav'a'j.

La fakt'o mem ke Doroteo loĝ'is en Oz, kaj ŝi'a amik'in'o Ozma far'is ŝi'n Princ'in'o, mal'ebl'ig'is ke ŝi mort'os aŭ sufer'os grav'a'n korp'o'dolor'o'n dum ŝi loĝ'os en tiu fe'land'o. Ŝi ankaŭ ne pov'is plu kresk'i, kaj rest'os ĉiam la sam'a knab'in'et'o kiu ven'is al Oz, escept'e de se ŝi for'ir'os de tiu fe'land'o aŭ est'os ŝtel'it'a el ĝi. Sed malgraŭ'e, Doroteo est'is mort'kapabl'a, kaj pov'us ebl'e detru'iĝ'i, aŭ kaŝ'iĝ'i kie neni'u el ŝi'a'j amik'o'j pov'us trov'i ŝi'n. Ebl'us, ekzempl'e, ke iu dis'tranĉ'us ŝi'n, kaj la pec'o'j, kvankam plu viv'ant'a'j kaj sen'dolor'a'j, pov'us vast'e dis'ŝut'iĝ'i; aŭ ŝi ebl'e enter'iĝ'us tre profund'e, aŭ “detru'iĝ'us” ali'manier'e far'e de fi'magi'ist'o'j, se neni'o taŭg'e protekt'us ŝi'n. Tiu'j'n fakt'o'j'n Glinda pri'pens'ad'is dum ŝi paŝ'is reĝ'in'e en si'a marmor'a hal'o.

Fin'e la bon'a Sorĉ'ist'in'o paŭz'is kaj tir'is ring'o'n de si'a fingr'o, kaj trans'don'is ĝi'n al Doroteo.

“Port'u tiu'n ring'o'n konstant'e ĝis vi'a re'ven'o,” ŝi dir'is al la knab'in'o. “Se serioz'a danĝer'o minac'os vi'n, tur'n la ring'o'n sur vi'a fingr'o unu'foj'e dekstr'e'n kaj post tio unu foj'o'n mal'dekstr'e'n. Tio son'ig'os la alarm'il'o'n en mi'a palac'o kaj mi tuj ven'os sav'i vi'n. Sed uz'u la ring'o'n nur se vi'n ver'e minac'as detru'o. Dum vi rest'os kun Princ'in'o Ozma mi kred'as ke ŝi pov'os protekt'i vi'n kontraŭ ĉio mal'pli danĝer'a.”

“Dank'o'n, Glinda,” respond'is Doroteo dank'em'e, dum ŝi met'is la ring'o'n sur si'a'n fingr'o'n. Mi ankaŭ sur'port'os mi'a'n Magi'a'n Zon'o'n kiu'n mi pren'is de la Reĝ'o de la Knomoj, do ver'ŝajn'e mi est'os sekur'a kontraŭ io ajn kio'n vol'os far'i al mi la Premloj kaj Platkapuloj.”

Ozma dev'is far'i mult'a'j'n aranĝ'o'j'n antaŭ ol pov'i for'ir'i de si'a tron'o kaj si'a palac'o en la Smerald'a Urb'o, eĉ por nur kelk'tag'a vetur'o, do ŝi adiaŭ'is Glindan kaj kun Doroteo ŝi grimp'is en la Ruĝ'a'n Ĉar'o'n. Vort'o al la lign'a Seg'ĉeval'o instig'is tiu'n mir'ind'a'n best'o'n komenc'i la re'ir'o'n, kaj tiom rapid'e li kur'is ke Doroteo ne pov'is parol'i aŭ far'i i'o'n ajn ali'a'n ol firm'e ten'i si'a'n seĝ'o'n dum la tut'a re'vetur'o al la Smerald'a Urb'o.

Ozma kaj Doroteo

Loĝ'ant'a en la palac'o de Ozma tiu'temp'e est'is viv'ant'a Bird'o'tim'ig'il'o, tre rimark'ind'a kaj inteligent'a best'o kiu iam reg'is la Land'o'n Oz dum mal- long'a period'o kaj est'is mult'e am'at'a kaj respekt'at'a de la tut'a popol'o. Iam Manĝtula kultiv'ist'o plen'ig'is mal'nov'a'n vest'o'komplet'o'n per pajl'o kaj met'is plen'ig'it'a'j'n bot'o'j'n sur la pied'o'j'n kaj uz'is par'o'n da plen'ig'it'a'j katun'a'j gant'o'j kiel man'o'j'n.

La kap'o de la Bird'o'tim'ig'il'o est'is plen'ig'it'a sak'o lig'it'a al la korp'o, kun okul'o'j, naz'o, buŝ'o kaj orel'o'j pentr'it'a'j sur la sak'o. Kiam ĉapel'o est'is sur la kap'o, la tut'o est'is bon'a hom'imit'aĵ'o. La kultiv'ist'o met'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n sur stang'o'n en si'a maiz'kamp'o kaj ĝi ek'viv'is kurioz'manier'e. Doroteon, kiu preter'pas'ad'is la kamp'o'n, al'vok'is la viv'a Bird'o'tim'ig'il'o kaj ŝi lev'is li'n de li'a stang'o. Li akompan'is ŝi'n al la Smerald'a Urb'o, kie la Sorĉ'ist'o de Oz don'is al li bon'eg'a'n cerb'o'n, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o baldaŭ far'iĝ'is grav'a person'o.

Ozma taks'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n unu el si'a'j plej bon'a'j amik'o'j kaj plej lojal'a'j reg'at'o'j, do la maten'o'n post si'a vizit'o al Glinda ŝi pet'is li'n anstataŭ'i ŝi'n kiel Reg'ant'o de la Land'o Oz dum ŝi for'est'os vetur'ant'e, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o tuj akcept'is sen'demand'e.

Ozma avert'is Doroteon gard'i sekret'a la vetur'o'n kaj dir'i neni'o'n al iu ajn pri la Premloj kaj la Platkapuloj antaŭ ili'a re'ven'o, kaj Doroteo promes'is obe'i. Ŝi sopir'eg'is inform'i si'a'j'n amik'in'o'j'n, et'a'n Trot'o'n kaj Betinjon Bobin, pri la aventur'o kiu'n ili entrepren'as, sed evit'is dir'i vort'o'n pri la tem'o kvankam ambaŭ tiu'j knab'in'o'j loĝ'is kun ŝi en la palac'o de Ozma.

Efektiv'e, nur Glinda la Sorĉ'ist'in'o sci'is ke ili ir'as, ĝis post ili'a for'ir'o, kaj eĉ la Sorĉ'ist'in'o ne sci'is ĝust'e kio'n ili intenc'as far'i.

Princ'in'o Ozma pren'is la Seg'ĉeval'o'n kaj la Ruĝ'a'n Ĉar'o'n, kvankam ŝi ne cert'is ke ekzist'as ĉar'voj'o tut'e ĝis la Lag'o de la Premloj. La Land'o Oz est'as iom grand'a lok'o, ĉirkaŭ'at'a ĉiu'flank'e de Mort'ig'a Dezert'o kiu est'as ne'trans'ir'ebl'a, kaj la Land'o de la Premloj, laŭ la map'o, est'is en la plej for'a nord'okcident'a part'o de Oz, bord'e de la nord'a dezert'o. Ĉar la Smerald'a Urb'o est'is en la preciz'a centr'o de Oz, la voj'o de tie al la Premloj ne est'is mal'grand'a.

Proksim'e al la Smerald'a Urb'o la land'o est'as dens'e loĝ'at'a ĉiu'direkt'e, sed ju pli oni for'ir'as de la urb'o des mal'pli est'as da hom'o'j, kaj la part'o'j kiu'j est'as bord'e de la dezert'o hav'as mal'grand'a'j'n loĝ'ant'ar'o'j'n. Ankaŭ mal'mult'e kon'at'a'j de la popol'o de Oz est'as tiu'j for'a'j region'o'j, escept'e de la sud'o kie loĝ'as Glinda kaj kie Doroteo oft'e vag'is dum esplor'vetur'o'j.

Plej mal'mult'e kon'at'a est'as la Land'o de la Gilikuloj, kiu est'as la loĝ'ej'o de mult'a'j strang'a'j band'o'j de popol'o'j inter si'a'j mont'o'j kaj val'o'j kaj arb'ar'o'j kaj river'o'j, kaj Ozma nun cel'is la plej for'a'n part'o'n de la Land'o de la Gilikuloj.

“Mi ver'e bedaŭr'as,” dir'is Ozma al Doroteo, dum ili for'vetur'is en la Ruĝ'a Ĉar'o, “ne sci'i pli pri la mir'ind'a Land'o kiu'n mi reg'as. Mi'a dev'o est'as kon'at'iĝ'i kun ĉiu trib'o de hom'o'j kaj ĉiu strang'a kaj kaŝ'it'a land'o en la tut'a Oz, sed mi'n tiom okup'as en mi'a palac'o la farad'o de leĝ'o'j kaj la plan'ad'o por la komfort'o de ĉiu'j kiu'j loĝ'as proksim'e de la Smerald'a Urb'o, ke mi ne oft'e trov'as temp'o'n por long'a'j vetur'o'j.”

“Nu,” respond'is Doroteo, “ni ver'ŝajn'e trov'os mult'o'n dum ĉi tiu vetur'o, kaj cert'e ni sci'iĝ'os pri la Premloj kaj la Platkapuloj. Temp'o ne mult'e grav'as en la Land'o Oz, ĉar ni ne kresk'as nek mal'jun'iĝ'as nek mal'san'iĝ'as nek mort'as, kiel en ali'a'j land'o'j; do, se ni esplor'os unu lok'o'n post ali'a, iam ni sci'os ĉio'n pri ĉiu lok'et'o en Oz.”

Doroteo port'is ĉirkaŭ si'a tali'o la Magi'a'n Zon'o'n de la Reĝ'o de la Knomoj, kiu protekt'is ŝi'n kontraŭ damaĝ'o, kaj la Magi'a Ring'o don'it'a al ŝi de Glinda est'is sur ŝi'a fingr'o. Ozma nur met'is mal'grand'a'n arĝent'a'n sceptr'o'n en si'a'n sin'o'n, ĉar fe'in'o'j ne uz'as kemi'aĵ'o'j'n kaj herb'o'j'n kaj la magi'il'o'j'n de sorĉ'ist'in'o'j kaj sorĉ'ist'o'j. La Arĝent'a Sceptr'o est'is la sol'a arm'il'o agres'a kaj defend'a de Ozma kaj uz'ant'e ĝi'n ŝi pov'is far'i mult'a'j'n afer'o'j'n.

Ili for'ir'is de la Smerald'a Urb'o ĝust'e je la sun'lev'iĝ'o kaj la Seg'ĉeval'o kur'is tre rapid'e tra la voj'o'j nord'e'n, sed post kelk'a'j hor'o'j, la lign'a best'o dev'is mal'rapid'ig'i si'a'j'n krur'o'j'n ĉar la dom'o'j de kultiv'ist'o'j far'iĝ'is tre mal'mult'a'j kaj mal'oft'a'j kaj oft'e tut'e ne ekzist'is voj'o'j laŭ la direkt'o kie'n ili vol'is ir'i. Tiam ili trans'ir'is la kamp'o'j'n, evit'ant'e grup'o'j'n de arb'o'j kaj tra'ir'ant'e la river'o'j'n kaj river'et'o'j'n kiam ili ating'is ili'n. Sed fin'e ili ating'is larĝ'a'n mont'et'o'flank'o'n dens'e kovr'it'a'n de vepr'o, tra kiu'n la ĉar'o ne pov'is ir'i.

“Est'os mal'facil'e por vi kaj mi tra'ir'i sen ŝir'i ni'a'j'n rob'o'j'n,” dir'is Ozma, “do ni dev'os las'i la Seg'ĉeval'o'n kaj la Ĉar'o'n ĉi tie ĝis ni'a re'ven'o.”

“Est'as bon'e,” Doroteo respond'is. “Mi jam enu'as pro vetur'ad'o. Ĉu vi s’poz'as, Ozma, ke ni est'as iom proksim'e al la Land'o de la Premloj?”

“Mi ne sci'as, Doroteo kar'a, sed mi sci'as ke ni ir'ad'is ĝust'a'direkt'e'n, do ni cert'e trov'os ĝi'n iam.”

La vepr'o est'is preskaŭ kia ar'o da ne'alt'a'j arb'o'j, ĉar ĝi ating'is ĝis la kap'o'j de la du knab'in'o'j, kiu'j ne est'is tre alt'a'j. Ili dev'is mal'rekt'e tra'ir'ad'i ĝis Doroteo tim'is ke ili perd'iĝ'os, kaj fin'e halt'ig'is ili'n kurioz'aĵ'o kiu bar'is ili'n de plu'a ir'ad'o. Ĝi est'is gigant'a arane'aĵ'o—kvazaŭ teks'it'a de gigant'a'j arane'o'j—kaj la delikat'a punt'aĵ'o est'is fort'e lig'it'a al la branĉ'o'j de la arbust'o'j kaj daŭr'is dekstr'e'n kaj mal'dekstr'e'n en la form'o de du'on'cirkl'o.

La faden'o'j de tiu arane'aĵ'o est'is bril'e purpur'a'j kaj teks'it'a'j laŭ mult'a'j art'ism'a'j desegn'o'j, sed ĝi ating'is de la ter'o al branĉ'o'j super la kap'o'j de la knab'in'o'j kaj form'is i'a'n bar'il'o'n kiu en'heĝ'is ili'n.

“Tamen ĝi ne aspekt'as tre fortik'a,” dir'is Doroteo.

“Ebl'e ni pov'us tra'romp'i.” Ŝi prov'is sed trov'is la arane'aĵ'o'n pli fortik'a ol ĝi aspekt'is. Malgraŭ ĉia klopod'o ŝi ne pov'is romp'i eĉ unu faden'o'n.

“Ni dev'os re'ir'i, mi kred'as, kaj klopod'i ĉirkaŭ'ir'i tiu'n strang'a'n arane'aĵ'o'n,” Ozma decid'is.

Do ili turn'is si'n dekstr'e'n kaj, sekv'int'e la arane'aĵ'o'n trov'is ke laŭ'ŝajn'e ĝi etend'iĝ'is por form'i ver'a'n cirkl'o'n.

Plu kaj plu ili ir'is ĝis ĝis fin'e Ozma dir'is ke ili re'ven'is al la preciz'a lok'o ĉe kiu ili komenc'is. “Jen poŝ'tuk'o kiu'n vi fal'ig'is kiam ni est'is ĉi tie antaŭ'e,” ŝi dir'is al Doroteo.

“Tiu'kaz'e oni konstru'is la arane'aĵ'o'n mal'antaŭ ni, post kiam ni marŝ'is en la kapt'il'o'n,” kri'et'is la knab'in'et'o.

“Ver'e,” akord'is Ozma, “mal'amik'o prov'is kapt'i ni'n.”

“Kaj sukces'is,” dir'is Doroteo. “Sed kiu?”

“Ĝi est'as arane'a, mi cert'as,” respond'is Ozma, “sed la arane'o dev'as est'i gigant'a.”

“Tut'ver'e!” kri'is voĉ'o mal'antaŭ ili. Ili rapid'e turn'is si'n kaj vid'is grand'a'n purpur'a'n arane'o'n kiu sid'is ebl'e du metr'o'j'n for kaj rigard'ad'is ili'n per si'a'j mal'grand'a'j bril'ant'a'j okul'o'j.

Post'e ramp'is el inter la arbust'o'j dek'du'o pli da grand'a'j purpur'a'j arane'o'j, kiu'j salut'is la unu'a'n kaj dir'is: “La ret'o est'as fin'it'a, Ho Reĝ'o, kaj la fremd'ul'o'j est'as kapt'it'a'j.”

Al Doroteo neniom plaĉ'is la aspekt'o de tiu'j arane'o'j.

Ili hav'is grand'a'j'n kap'o'j'n, akr'a'j'n ung'o'j'n, mal'grand'a'j'n okul'o'j'n kaj vil'a'n har'ar'o'n sur si'a'j tut'a'j purpur'a'j korp'o'j.

“Ili fi'aspekt'as,” ŝi flustr'is al Ozma. “Kio'n ni far'u?”

Ozma rigard'is la arane'o'n mal'trankvil'vizaĝ'e.

“Kio'n vi cel'as kapt'int'e ni'n?” ŝi demand'is.

“Ni bezon'as ke iu pri'zorg'u ni'a'n dom'o'n,”

respond'is la Reĝ'o de la Arane'o'j. “Bala'ad'o kaj sen'polv'ig'ad'o est'as far'end'a'j, kaj polur'ad'o kaj teler'lav'ad'o, kaj mi'a popol'o mal'am'as far'i tia'n labor'o'n.

Do ni decid'is ke se fremd'ul'o'j ven'os ni kapt'os ili'n kaj sklav'ig'os ili'n.”

“Mi est'as Princ'in'o Ozma, Reg'ant'o de la tut'a Oz,”

dir'is la knab'in'o dign'e.

“Nu, mi est'as la Reĝ'o de ĉiu'j Arane'o'j,” est'is la respond'o, “sekv'e mi est'as vi'a mastr'o. Ven'u kun mi al mi'a palac'o kaj mi instru'os vi'n pri vi'a labor'o.”

“Mi rifuz'as,” dir'is Doroteo ofend'it'e. “Ni rifuz'as obe'i vi'n.”

“Pri tio nur atent'u,” respond'is la Arane'o sever'ton'e, kaj la sekv'a'n moment'o'n li ĵet'is si'n rekt'e al Doroteo, mal'ferm'ant'e la ung'o'j'n en si'a'j krur'o'j kaj cel'ant'e kapt'i kaj pinĉ'i ŝi'n per la akr'a'j punt'o'j. Sed la knab'in'o port'is si'a'n Magi'a'n Zon'o'n kaj ne est'is vund'it'a. La Reĝ'o de la Arane'o'j eĉ ne pov'is tuŝ'i ŝi'n.

Li rapid'e turn'is si'n kaj si'n ĵet'is al Ozma, sed ŝi ten'is si'a'n Magi'a'n Sceptr'o'n super li'a kap'o kaj la monstr'o re'ĵet'iĝ'is kvazaŭ frap'it'e.

“Plej bon'e est'os liber'ig'i ni'n,” Doroteo konsil'is li'n, “ĉar vi vid'as ke vi ne pov'as damaĝ'i ni'n.”

“Tio'n mi vid'as,” respond'is la Reĝ'o de la Arane'o'j koler'e. “Vi'a magi'o est'as pli fort'a ol la mi'a. Sed mi ne help'os vi'n eskap'i. Se vi sukces'os romp'i la magi'a'n ret'o'n kiu'n mi'a popol'o teks'is vi pov'os for'ir'i; se ne vi dev'os rest'i ĉi tie kaj mort'i pro mal'sat'o.”

“Est'as pli da magi'o en mi'a fe'land'o ol mi eĉ sonĝ'is,” koment'is la bel'a Ozma, ĝem'ant'e pro bedaŭr'o.

“Evident'as ke mi'a'j leĝ'o'j ne est'as obe'at'a'j, ĉar eĉ tiu'j monstr'a'j arane'o'j defi'as mi'n per magi'o.”

“Ne grav'as nun,” dir'is Doroteo; “ni trov'u kio'n ni pov'as far'i por eskap'i el ĉi tiu kapt'il'o.”

Nun ili ekzamen'is tre zorg'e la arane'aĵ'o'n kaj mir'eg'is pro ĝi'a fortik'ec'o. Kvankam pli fajn'a ol la plej fajn'a'j har'o'j, ĝi rezist'is ĉiu'n ili'a'n klopod'o'n romp'i ĝi'n, eĉ kvankam ambaŭ knab'in'o'j plen'pez'e ĵet'is si'n kontraŭ ĝi'n.

“Ni dev'os trov'i i'a'n il'o'n kiu tranĉ'os la faden'o'j'n de la arane'aĵ'o,” dir'is Ozma, fin'e. “Ni ĉirkaŭ'serĉ'u tia'n il'o'n.”

Do ili vag'is inter la arbust'o'j kaj fin'e trov'is ne'profund'a'n lag'et'o'n, kiu'n form'is mal'grand'a bobel'ant'a font'o. Doroteo klin'is si'n por trink'i kaj trov'is en la akv'o verd'a'n krab'o'n, proksim'um'e grand'a'n kiel ŝi'a man'o. La krab'o hav'is du grand'a'j'n akr'a'j'n pinĉ'il'o'j'n, kaj tuj kiam Doroteo vid'is ili'n ŝi kompren'is ke tiu'j pinĉ'il'o'j pov'os sav'i ili'n.

“Al'ven'u el la akv'o,” ŝi vok'is al la krab'o; “mi vol'as parol'i al vi.”

Iom pigr'e la krab'o lev'is si'n al la surfac'o kaj ek'kapt'is rok'er'o'n. Kun la kap'o sub la akv'o li dir'is koler'voĉ'et'e: “Kio'n vi vol'as?”

“Ni vol'as ke vi tranĉ'u la ret'o'n de la purpur'a'j arane'o'j per vi'a'j pinĉ'il'o'j, por ke ni pov'u tra'ir'i,”

respond'is Doroteo. “Vi pov'os, ĉu ne?”

“Mi supoz'as ke jes,” respond'is la krab'o. “Sed se mi far'os tio'n, kiel vi pag'os mi'n?”

“Kio'n vi dezir'as?” Ozma demand'is.

“Mi vol'as est'i blank'a anstataŭ verd'a,” dir'is la krab'o.

“Verd'a'j krab'o'j est'as tre oft'a'j, kaj blank'a'j est'as tre mal'oft'a'j; krom'e la purpur'a'j arane'o'j, kiu'j plen'e kovr'as ĉi tiu'n mont'et'o'flank'o'n, tim'as blank'a'j'n krab'o'j'n. Ĉu vi pov'us blank'ig'i mi'n se mi akcept'us tranĉ'i la ret'o'n por vi?”

“Jes,” dir'is Ozma, “mi facil'e pov'as far'i tio'n. Kaj, por ke vi sci'u ke mi parol'as la ver'o'n, mi ŝanĝ'os vi'a'n kolor'o'n jam nun.”

Ŝi gest'is per si'a arĝent'a sceptr'o super la lag'et'o kaj la krab'o tuj far'iĝ'is neĝ'o'blank'a—escept'e de li'a'j okul'o'j kiu'j rest'is nigr'a'j. La best'et'o vid'is si'a'n spegul'iĝ'o'n en la akv'o kaj tiom ĝoj'is ke li tuj ramp'is el la lag'et'o kaj komenc'is mov'i si'n mal'rapid'e al la arane'aĵ'o, mal'antaŭ'e'n'ir'ant'e de la lag'et'o. Li mov'iĝ'is tiom mal'rapid'e ke Doroto el'kri'is sen'pacienc'e: “Jad'i, tio tut'e ne sufiĉ'as!” Pren'int'e la krab'o'n per si'a'j man'o'j ŝi kur'e port'is li'n al la arane'aĵ'o.

Eĉ tiam ŝi dev'is supr'e'n'ten'i li'n, tiel ke li pov'is ating'i per si'a'j pinĉ'il'o'j faden'o'n post faden'o de la delikat'e punt'a purpur'a arane'aĵ'o, kiu'j'n li pov'is tranĉ'i per unu pinĉ'o.

Kiam sufiĉ'a ret'o est'is tranĉ'it'a por ke ili tra'ir'u, Doroteo re'kur'is al la lag'et'o kaj met'is la blank'a'n krab'o'n en la akv'o'n, kaj post tio ŝi re'ir'is al Ozma. Ili ĝust'a'temp'e eskap'is tra la ret'o, ĉar plur'a'j purpur'a'j arane'o'j nun aper'is, trov'int'e ke la ret'o est'as tranĉ'it'a, kaj se la knab'in'o'j ne kur'us rapid'e tra la apertur'o'n la arane'o'j rapid'e ripar'us la tranĉ'o'lok'o'j'n kaj re'kapt'us ili'n.

Ozma kaj Doroteo kur'is kiel ebl'e plej rapid'e kaj kvankam la koler'a'j arane'o'j ĵet'is grand'a'n nombr'o'n da ret'o'faden'o'j cel'ant'e ili'n, esperant'e laz'i ili'n aŭ implik'i ili'n per la faden'o'j, ili sukces'is eskap'i kaj grimp'i al la supr'o de la mont'et'o.

La Knab'in'o'j de la Nebul'o

De la supr'o de la mont'et'o Ozma kaj Doroteo sub'e'n'rigard'is en la preter'a'n val'o'n kaj mir'is trov'ant'e ĝi'n plen'a de flos'ant'a nebul'o kiu est'is dens'a kiel fum'o. Neni'o en la val'o est'is vid'ebl'a krom tiu'j ond'o'j de nebul'o, sed preter'e, ali'flank'e, lev'iĝ'is herb'o'kovr'it'a mont'et'o kiu aspekt'is tre bel'a.

“Nu,” dir'is Doroteo, “kio'n ni far'u, Ozma? Ĉu ni marŝ'u en tiu'n dens'a'n nebul'o'n, kaj ver'ŝajn'e perd'iĝ'u en ĝi, aŭ atend'u ĝi'a'n for'iĝ'o'n?”

“Mi ne cert'as ke ĝi for'iĝ'os, ne'grav'e kiom long'e ni atend'os,” respond'is Ozma, dub'em'e. “Se ni vol'as plu'ir'i, mi kred'as ke ni dev'os prov'i marŝ'i en la nebul'o.”

“Sed ni ne pov'os vid'i kie'n ni ir'as aŭ sur kio'n ni tret'as,” protest'is Doroteo. “Ebl'e est'as terur'aĵ'o'j kaŝ'it'a'j en tiu nebul'o, kaj mi tim'as jam pro la pens'o ke mi vad'os en ĝi.”

Ozma vid'ebl'e hezit'is. Ŝi est'is silent'a kaj pens'em'a dum kelk'a temp'o, rigard'ant'e la nebul'ond'o'j'n tre griz'a'j'n kaj mal'bon'ven'ig'a'j'n. Fin'e ŝi dir'is: “Mi kred'as ke tiu est'as Nebul'a Val'o, kie tiu'j mal'sek'a'j nub'o'j est'as konstant'a'j ĉar eĉ la sun'bril'o ne for'pel'as ili'n. Sekv'e sen'dub'e la Knab'in'o'j de la Nebul'o loĝ'as tie, kaj ili est'as fe'in'o'j kaj nepr'e respond'os al mi'a vok'o.”

Ŝi met'is si'a'j'n du man'o'j'n antaŭ si'a'n buŝ'o'n, kav'ig'is ili'n, kaj el'voĉ'is klar'a'n, tril'a'n, bird'o'simil'a'n vok'o'n. Ĝi flos'is mal'proksim'e'n super la nebul'a'j ond'o'j kaj baldaŭ aŭd'iĝ'is respond'a son'o simil'a, kvazaŭ de for'a eĥ'o.

Tio mult'e impon'is Doroteon. Ŝi vid'is mult'a'j'n strang'a'j'n event'o'j'n post si'a al'ven'o al ĉi tiu fe'land'o, sed jen nov'a spert'o. Ordinar'e Ozma est'is tut'e kia ĉiu knab'in'et'o kia'n oni hazard'e renkont'as—simpl'a, gaj'a, kiel ebl'e plej am'ind'a—tamen kun iom'et'a si'n'for'ten'o kiu don'is al ŝi dign'o'n eĉ dum ŝi'a plej gaj'a humor'o.

Tamen kelk'foj'e, sid'ant'e sur si'a tron'o kaj komand'ant'e si'a'j'n reg'at'o'j'n, aŭ kiam ŝi'a'j fe'pov'o'j est'is util'ig'at'a'j, Doroteo kaj ĉiu'j ali'a'j apud'a'j sent'is respekt'eg'o'n al si'a bel'a knab'in'a Reg'ant'o kaj agnosk'is ŝi'a'n super'ec'o'n.

Ozma atend'is. Baldaŭ el la ond'o'j lev'iĝ'is bel'a'j form'o'j, vest'it'a'j per fel'ec'a'j, long'a'j vest'o'j el griz'o kiu'j est'is apenaŭ disting'ebl'a'j dis'de la nebul'o. Ankaŭ ili'a har'ar'o est'is nebul'kolor'a, nur ili'a'j bril'ant'a'j brak'o'j kaj dolĉ'a'j, pal'a'j vizaĝ'o'j pruv'is ke ili est'as viv'ant'a'j, inteligent'a'j ul'o'j respond'ant'a'j al la vok'o de frat'in'a fe'in'o.

Kiel mar'nimf'o'j ili ripoz'is sur la sin'o de la nub'o'j, kun si'a'j okul'o'j demand'em'e rigard'ant'a'j la du knab'in'o'j'n kiu'j star'as sur la krest'o. Unu proksim'iĝ'is kaj al ŝi Ozma dir'is: “Ĉu vi bon'vol'os port'i ni'n al la kontraŭ'a mont'et'o'flank'o? Ni tim'as marŝ'i en la nebul'o'n. Mi est'as Princ'in'o Ozma de Oz, kaj ĉi tiu est'as mi'a amik'in'o Doroteo, Princ'in'o de Oz.”

La Knab'in'o'j de la Nebul'o pli proksim'iĝ'is, etend'ant'e si'a'j'n brak'o'j'n. Sen'hezit'e Ozma antaŭ'e'n'ir'is kaj las'is ke ili ĉirkaŭ'brak'um'u ŝi'n kaj Doroteo ek'kuraĝ'is sekv'i. Tre delikat'e la Knab'in'o'j de la Nebul'o ten'is ili'n. Doroteo opini'is la brak'o'j'n mal'varm'a'j kaj nebul'a'j—ili tut'e ne ŝajn'is real'a'j—tamen ili sub'ten'is la du knab'in'o'j'n super la surfac'o de la ond'o'j kaj flos'is kun ili tiom rapid'e al la kontraŭ'a verd'a mont'et'o'flank'o ke la knab'in'o'j mir'eg'is trov'ant'e si'n met'it'a'j sur la herb'o'n antaŭ ol percept'i ke la transport'o jam komenc'iĝ'is.

“Dank'o'n!” dir'is Ozma dank'em'e, kaj Doroteo ankaŭ esprim'is si'a'n dank'o'n pro la serv'o.

La Knab'in'o'j de la Nebul'o ne respond'is, sed ili rid'et'is kaj gest'is adiaŭ'e al ili per si'a'j man'o'j dum de'nov'e ili flos'is en la nebul'o'n kaj mal'aper'is.

La Magi'a Tend'o

“Nu,” dir'is Doroteo rid'ant'e, “tio est'is pli facil'a ol mi anticip'is. Valor'as, kelk'foj'e, est'i ver'a fe'in'o.

Sed mi ne vol'us est'i fe'in'o ĉiam loĝ'ant'a en aĉ'a nebul'o.”

Nun ili grimp'is la krest'o'n kaj trov'is antaŭ si plezur'ig'a'n eben'aĵ'o'n kiu etend'iĝ'is mult'a'j'n kilo'metr'o'j'n ĉiu'direkt'e. Bel'odor'a'j sovaĝ'a'j flor'o'j trov'iĝ'is dis'e en la herb'o; est'is arbust'o'j kun bel'a'j flor'o'j kaj bon'gust'eg'a'j frukt'o'j; tie kaj tie ar'o da dign'a'j arb'o'j pli'ig'is la bel'ec'o'n de la pejzaĝ'o. Sed ne est'is loĝ'ej'o'j aŭ spur'o'j de viv'o.

La preter'a'n flank'o'n de la eben'aĵ'o bord'is vic'o de palm'o'j, kaj tuj antaŭ la palm'o'j lev'iĝ'is kurioz'form'a mont'et'o kiu tur'is super la eben'aĵ'o kiel mont'o. La flank'o'j de tiu mont'et'o est'is plen'e krut'a'j; ĝi est'is oblong'a form'e kaj la supr'o aspekt'is plat'a kaj eben'a.

Ho!” kri'is Doroteo; “sen'dub'e tiu est'as la mont'o pri kiu parol'is al ni Glinda, kie la Platkapuloj loĝ'as.”

“Se jes,” respond'is Ozma, “la Lag'o de la Premloj dev'as est'i tuj preter la vic'o de palm'arb'o'j. Ĉu vi pov'os marŝ'i tiom, Doroteo?”

“Kompren'ebl'e, sed ne rapid'e,” est'is la tuj'a respond'o. “Domaĝ'e ni dev'is post'las'i la Seg'ĉeval'o'n kaj la Ruĝ'a'n Ĉar'o'n, ĉar ili util'us ĝust'e nun; sed kiam ni vid'as la fin'o'n de ni'a vetur'o antaŭ ni, marŝ'o trans tiu'j'n bel'a'j'n verd'a'j'n kamp'o'j'n tut'e ne lac'ig'os ni'n.”

Tamen la marŝ'o est'is pli long'a ol ili anticip'is, kaj nokt'o kovr'is ili'n antaŭ ol ili pov'is ating'i la plat'a'n mont'o'n. Do Ozma propon'is ke ili kamp'u dum la nokt'o kaj Doroteo tre volont'e konsent'is. Ŝi ne vol'is konfes'i al si'a amik'in'o ke ŝi lac'as, sed ŝi dir'is al si ke ŝi'a'j krur'o'j “en'hav'as pik'il'o'j'n”, kio signif'as ke ili komenc'is dolor'i.

Kutim'e kiam Doroteo komenc'is vetur'o'n de esplor'ad'o aŭ de aventur'o ŝi kun'port'is korb'o'n plen'a'n de manĝ'aĵ'o'j kaj ali'a'j afer'o'j kiu'j'n vetur'ant'o en ne'kon'at'a land'o ebl'e bezon'as, sed spert'o jam instru'is ŝi'n ke for'ir'o kun Ozma est'as tut'e ali'a. La fe'a Reg'ant'in'o de Oz bezon'is nur si'a'n arĝent'a'n sceptr'o'n— ĉe kies fin'aĵ'o est'is grand'a bril'ant'a smerald'o—kiu per si'a magi'o pov'is proviz'i kio'n ajn ili bezon'as. Sekv'e Ozma, halt'int'e kun si'a akompan'ant'in'o kaj elekt'int'e plat'a'n, herb'a'n lok'o'n sur la eben'aĵ'o, gest'is per si'a sceptr'o far'ant'e graci'a'j'n kurb'o'j'n kaj kant'is kelk'a'j'n mistik'a'j'n vort'o'j'n per si'a dolĉ'a voĉ'o, kaj tuj bel'a tend'o ek'aper'is antaŭ ili. La kanvas'o sur'hav'is purpur'a'j'n kaj blank'a'j'n stri'o'j'n, kaj de la centr'a stang'o flirt'is la reĝ'a standard'o de Oz.

“Ven'u, kar'a,” dir'is Ozma, pren'ant'e la man'o'n de Doroteo, “mi mal'sat'as kaj mi est'as cert'a ke ankaŭ vi mal'sat'as; do ni en'ir'u kaj festen'u.”

En'ir'ant'e la tend'o'n ili trov'is tabl'o'n pret'a'n por du person'o'j, kun blank'a tol'o, bril'ant'a'j arĝent'a'j manĝ'il'o'j kaj bril'ant'a'j vitr'aĵ'o'j, vaz'o kun roz'o'j en la centr'o kaj mult'a'j teler'o'j kun bon'gust'eg'a'j manĝ'aĵ'o'j, kelk'a'j fum'e varm'eg'a'j, atend'ant'a'j por sat'ig'i ili'a'n mal'sat'o'n. Ankaŭ ambaŭ'flank'e en la tend'o est'is lit'o'j, kun saten'a'j tol'aĵ'o'j, varm'a'j kovr'il'o'j kaj kap'kusen'o'j plen'a'j de anser'lanug'o.

Ankaŭ trov'iĝ'is seĝ'o'j, kaj alt'a'j lamp'o'j kiu'j lum'ig'is la intern'o'n de la tend'o per mol'a, roz'a ard'o.

Doroteo, sid'iĝ'int'e laŭ ordon'o de si'a fe'amik'in'o, kaj manĝ'ant'e ne'kutim'e ĝu'o'plen'e, pri'pens'is la mir'ind'aĵ'o'j'n far'at'a'j'n per magi'o. Se oni est'us fe'in'o kaj sci'us la sekret'a'j'n leĝ'o'j'n de la natur'o kaj la mistik'a'j'n vort'o'j'n kaj ceremoni'o'j'n kiu'j komand'as tiu'j'n leĝ'o'j'n, simpl'a gest'o per arĝent'a sceptr'o produkt'us tuj ĉio'n por kio hom'o'j labor'eg'as mal'kviet'e dum lac'ig'a'j jar'o'j.

Kaj Doroteo dezir'eg'is en si'a afabl'a sen'kulp'a kor'o ke ĉiu'j hom'o'j pov'u est'i fe'o'j kun arĝent'a'j sceptr'o'j, kaj sat'ig'i ĉiu'j'n si'a'j'n bezon'o'j'n sen tiom da labor'o kaj mal'kviet'o, ĉar tiam, ŝi imag'is, ili pov'us feliĉ'i dum ĉiu'j si'a'j labor'hor'o'j. Sed Ozma, rigard'ant'e la vizaĝ'o'n de si'a amik'in'o kaj leg'ant'e tiu'j'n pens'o'j'n, rid'is kaj dir'is: “Ne, ne, Doroteo, tio tut'e ne taŭg'us. Vi'a plan'o port'us enu'o'n al la mond'o anstataŭ feliĉ'o'n. Se ĉiu pov'us gest'i per sceptr'o por plen'um'ig'i si'a'j'n dezir'o'j'n tiu ne plu bezon'us sopir'i i'o'n ajn. Ne okaz'us fervor'a streb'o akir'i mal'facil'aĵ'o'n, ĉar neni'o est'us mal'facil'a, kaj la plezur'o per'labor'i i'o'n sopir'at'a'n, kaj akir'ebl'a'n nur per mal'facil'a labor'o kaj zorg'a pens'ad'o, plen'e perd'iĝ'us.

Est'us neni'o far'end'a, kompren'u, neni'u interes'iĝ'o pri la viv'o kaj pri ni'a'j kun'ul'o'j. Nur tio valor'ig'as la viv'o'n— bon'far'i kaj help'i mal'pli'feliĉ'ul'o'j'n.”

“Nu, vi est'as fe'in'o, Ozma, ĉu vi ne est'as feliĉ'a?”

demand'is Doroteo.

“Feliĉ'a mi ja est'as, ĉar mi pov'as feliĉ'ig'i ali'ul'o'j'n per mi'a'j fe'pov'o'j. Se mi ne hav'us regn'o'n kaj reg'at'o'j'n pri'zorg'end'a'j'n, mi est'us mizer'a. Ankaŭ neces'as kompren'i ke kvankam mi est'as pli potenc'a fe'in'o ol ĉiu ali'a loĝ'ant'o en Oz, mi ne est'as tiom potenc'a kiom Glinda la Sorĉ'ist'in'o, kiu stud'is mult'a'j'n magi'a'j'n art'o'j'n kiu'j'n mi tut'e ne kon'as. Eĉ la mal'grand'a Sorĉ'ist'o de Oz pov'as far'i kelk'a'j'n afer'o'j'n kiu'j'n ne pov'as mi, kaj mi pov'as far'i afer'o'j'n ne'kon'at'a'j'n de la Sorĉ'ist'o. Mi dir'as tio'n por klar'ig'i ke mi tut'e ne est'as ĉio'potenc'a.

Mi'a magi'o est'as nur fe-magi'o, ne sorĉ'ad'o.”

“Tut'egal'e,” dir'is Doroteo, “mi'n ver'e plezur'ig'as ke vi pov'is est'ig'i ĉi tiu'n tend'o'n, kun ni'a'j manĝ'o'j kaj lit'o'j pret'a'j por ni.”

Ozma rid'et'is.

“Jes, ja est'as mir'ind'e,” ŝi konsent'is. “Ne ĉiu'j fe'o'j kapabl'as tia'n magi'o'n, sed kelk'a'j fe'o'j pov'as far'i magi'o'n kiu plen'e mir'ig'as mi'n. Mi kred'as ke tio modest'ig'as ni'n—ke ni'a'j magi'a'j art'o'j est'as divid'it'a'j, ĉiu el ni ricev'is nur kelk'a'j'n. Mi ĝoj'as ne sci'i ĉio'n, Doroteo, kaj ke ankoraŭ rest'as afer'o'j kaj en la natur'o kaj en la intelekt'o kiu'j pov'as mir'ig'i mi'n.”

Doroteo ne pov'is plen'e kompren'i tio'n, do ŝi neni'o'n pli dir'is pri la tem'o kaj baldaŭ trov'is nov'a'n kaŭz'o'n mir'i. Ĉar kiam ili tut'e fin'is si'a'n manĝ'o'n la tabl'o kaj ĝi'a sur'hav'o fulm'rapid'e mal'aper'is.

“Ne neces'as lav'i teler'o'j'n, Ozma!” ŝi dir'is rid'ant'e.

“Mi s’poz'as ke vi feliĉ'ig'us mult'a'j'n hom'o'j'n se vi instru'us al ili nur tiu'n unu'sol'a'n art'o'n!”

Dum hor'o Ozma rakont'ad'is, kaj parol'ad'is kun Doroteo pri divers'a'j person'o'j kiu'j interes'is ili'n. Sekv'is la temp'o por en'lit'iĝ'i, kaj ili sen'vest'ig'is si'n kaj ramp'is en si'a'j'n mol'a'j'n lit'o'j'n kaj en'dorm'iĝ'is preskaŭ tuj kiam ili'a'j kap'o'j tuŝ'is la kap'kusen'o'j'n.

La Magi'a Ŝtup'ar'o

La plat'a mont'o aspekt'is mult'e pli proksim'a en la klar'a lum'o de la maten'a sun'o, sed Doroteo kaj Ozma sci'is ke long'a marŝ'o plu atend'as ili'n. Kiam ili fin'is vest'i si'n ili trov'is ke varm'a, bon'gust'eg'a manĝ'o atend'as ili'n, kaj manĝ'int'e ili for'ir'is el la tend'o kaj komenc'is marŝ'i direkt'e al la mont'o, ili'a unu'a cel'o. Iom promen'int'e Doroteo re'rigard'is kaj vid'is ke la fe'tend'o jam tut'e mal'aper'is. Tio ne surpriz'is ŝi'n, ĉar ŝi sci'is ke tio okaz'os.

“Ĉu vi'a magi'o pov'us proviz'i al ni ĉeval'o'n kaj ĉar'o'n, aŭ aŭtomobil'o'n?” demand'is Doroteo.

“Ne, kar'a; domaĝ'e, tia magi'o est'as preter mi'a pov'o,” konfes'is ŝi'a fe'amik'in'o.

“Ebl'e Glinda pov'us,” dir'is Doroteo pens'em'e.

Glinda hav'as cikoni-ĉar'o'n kiu port'as ŝi'n tra la aer'o,” dir'is Ozma, “sed eĉ ni'a potenc'a Sorĉ'ist'in'o ne pov'as per'sorĉ'e est'ig'i ali'a'n vetur'il'o'n. Ne forges'u kio'n mi dir'is al vi hieraŭ nokt'e, ke neni'u est'as kapabl'a far'i ĉio'n.”

“Nu, mi s’poz'as ke mi dev'us jam sci'i tio'n, loĝ'int'e tiom long'e en la Land'o Oz,” respond'is Doroteo; “sed mi tut'e ne pov'as far'i magi'o'n, do mi n’ pov'as kompren'i kiel vi kaj Glinda kaj l’ Sorĉ'ist'o pov'as.”

“Ne klopod'u,” rid'is Ozma. “Sed vi posed'as almenaŭ unu magi'a'n art'o'n, Doroteo: vi sci'as la art'o'n ating'i ĉies kor'o'n.”

“Ne, mi ne sci'as,” dir'is Doroteo fervor'e. “Se mi ver'e pov'as far'i tio'n, Ozma, mi cert'e ne sci'as kiel mi far'as ĝi'n.”

Ili bezon'is du tut'a'j'n hor'o'j'n por ating'i la pied'o'n de la rond'a, plat'a mont'o, kaj tiam ili trov'is la flank'o'j'n tiom krut'a'j ke ili simil'is dom'o'mur'o'n.

“Eĉ mi'a purpur'a kat'id'o ne pov'us grimp'i ili'n,”

koment'is Doroteo, supr'e'n rigard'ant'e.

“Sed iel la Platkapuloj sub'e'n kaj supr'e'n ir'as,”

deklar'is Ozma; “se ne, ili ne pov'us milit'i kontraŭ la Premloj, nek eĉ renkont'i ili'n kaj kverel'i kun ili.”

“Vi prav'as, Ozma. Ni ĉirkaŭ'marŝ'u iom, ebl'e ni trov'os i'a'n ŝtup'ar'et'o'n.”

Ili marŝ'is tre long'e, ĉar la mont'o est'is grand'a, kaj dum ili ĉirkaŭ'ir'is ĝi'n ili ven'is al la flank'o front'ant'a la palm'arb'o'j'n, tie ili ek'trov'is en'ir'ej'o'n ĉiz'it'a'n el la rok'a mur'o. Tiu en'ir'ej'o est'is ark'o'form'a ĉe si'a supr'o kaj ne tre profund'a ĉar ĝi konduk'is nur al mal'long'a ŝtup'et'ar'o el ŝton'o'j.

Ho, fin'fin'e ni trov'is voj'o'n al la supr'o,” anonc'is Ozma, kaj la du knab'in'o'j turn'is si'n kaj marŝ'is rekt'e al la en'ir'ej'o. Subit'e ili frap'is kontraŭ i'o'n kaj ek'halt'is, ne kapabl'a'j plu'ir'i.

“Jad'i!” kri'is Doroteo, frot'ant'e si'a'n naz'o'n, kiu frap'iĝ'is kontraŭ i'o'n mal'mol'a'n, kvankam ŝi ne pov'is vid'i kio ĝi est'as; “ne est'as tiom facil'e kiom ŝajn'is. Kio halt'ig'is ni'n, Ozma? Ĉu ia magi'o?”

Ozma ĉirkaŭ'palp'ad'is, kun la man'o'j etend'it'a'j antaŭ ŝi.

“Jes, kar'a, est'as magi'o,” ŝi respond'is. “La Platkapuloj dev'is hav'i voj'o'n al si'a mont'o'supr'o de la sub'a eben'aĵ'o, sed por mal'ebl'ig'i ke mal'amik'o'j rapid'e supr'e'n'kur'os laŭ la ŝtup'o'j por konker'i ili'n, ili konstru'is iom antaŭ la en'ir'ej'o mur'o'n el solid'a'j ŝton'o'j, la ŝton'o'j est'as fiks'it'a'j per cement'o, kaj konstru'int'e ili mal'vid'ebl'ig'is ĝi'n.”

“Sed kial ili far'is tio'n?” demand'is Doroteo. “Mur'o for'ten'us atak'ant'o'j'n ĉu aŭ ne ĝi est'us vid'ebl'a, do ne util'is mal'vid'ebl'ig'i ĝi'n. Ŝajn'as al mi ke est'us pli bon'e ke ili las'u ĝi'n vid'ebl'a, ĉar tiu'kaz'e neni'u vid'us la en'ir'ej'o'n mal'antaŭ ĝi. Nun ĉiu ajn pov'as vid'i la en'ir'ej'o'n, sam'e kiel ni. Kaj ver'ŝajn'e kiu ajn vol'ant'a supr'e'n'ir'i la ŝtup'o'j'n frap'iĝ'as kontraŭ ĝi'n sam'e kiel ni.”

Ozma ne tuj respond'is. Ŝi'a vizaĝ'o est'is serioz'a kaj pens'em'a.

“Mi kred'as sci'i kial ili mal'vid'ebl'ig'is la mur'o'n,” ŝi dir'is post iom da pens'ad'o. “La Platkapuloj uz'as la ŝtup'ar'o'n por sub'e'n kaj supr'e'n ir'i. Se ekzist'us solid'a ŝton'a mur'o kiu mal'ebl'ig'us ke ili ating'os la eben'aĵ'o'n ili mem en'karcer'iĝ'us per la mur'o. Do ili dev'is las'i iu'n lok'o'n liber'a kie ili pov'as el'ir'i tra la mur'o, kaj, se la mur'o est'us vid'ebl'a, ĉiu'j fremd'ul'o'j aŭ mal'amik'o'j trov'us la lok'o'n por tra'ir'i kaj la mur'o do est'us tut'e sen'valor'a. Do la Platkapuloj lert'e mal'vid'ebl'ig'is si'a'n mur'o'n, kred'ant'e ke ĉiu vid'ant'a la en'ir'ej'o'n al la mont'o marŝ'us rekt'e al ĝi, sam'e kiel ni, kaj trov'us ke est'as mal'ebl'e plu ir'i. Mi supoz'as ke la mur'o est'as ver'e alt'a kaj dik'a, kaj ne tra'romp'ebl'a, tiel ke kiu'j trov'as ĝi'n antaŭ si dev'as re'for'ir'i.”

“Nu,” dir'is Doroteo, “se ekzist'as tra'ir'ej'o en la mur'o, kie ĝi est'as?”

“Ni trov'u ĝi'n,” respond'is Ozma, kaj ŝi komenc'is palp'ad'i laŭ'long'e de la mur'o. Doroteo sekv'is kaj komenc'is sen'kuraĝ'iĝ'i kiam Ozma marŝ'is preskaŭ du'on'a'n kilo'metr'o'n for de la en'ir'ej'o. Sed nun la ne'vid'ebl'a mur'o kurb'iĝ'is direkt'e al la mont'o'flank'o kaj ek'fin'iĝ'is, tiel ke rest'is ĝust'e sufiĉ'a spac'o inter la mur'o kaj mont'o por ke ordinar'a person'o pov'u tra'ir'i.

La knab'in'o'j en'ir'is, unu'op'e, kaj Ozma klar'ig'is ke ili nun est'as mal'antaŭ la barier'o kaj pov'os re'ir'i al la en'ir'ej'o. Ili trov'is neni'a'n ali'a'n obstrukc'o'n.

“La plej mult'a'j hom'o'j, Ozma, ne solv'us la problem'o'n kiel vi,” koment'is Doroteo. “Se mi est'us sol'a la mal'vid'ebl'a mur'o nepr'e tromp'us mi'n.”

Ating'int'e la en'ir'ej'o'n ili komenc'is supr'e'n'ir'i la ŝton'a'j'n ŝtup'o'j'n. Ili supr'e'n'ir'is dek ŝtup'o'j'n kaj post tio sub'ir'is kvin ŝtup'o'j'n, sekv'ant'e koridor'o'n ĉiz'it'a'n el la rok'o. La ŝtup'o'j est'is ĝust'e sufiĉ'e larĝ'a'j por ke la du knab'in'o'j marŝ'u du'op'e, brak’-en-brak'e. Ĉe la mal'supr'o de la kvin ŝtup'o'j la koridor'o ek'ir'is dekstr'e'n, kaj ili supr'e'n'ir'is dek pli'a'j'n ŝtup'o'j'n, kaj ĉe la supr'o de la ŝtup'o'grup'o ili trov'is kvin ŝtup'o'j'n kiu'j konduk'as rekt'e mal'supr'e'n. De'nov'e la koridor'o angul'iĝ'is, ĉi'foj'e mal'dekstr'e'n, kaj dek pli'a'j ŝtup'o'j konduk'is supr'e'n.

La koridor'o est'is nun preskaŭ sen'lum'a, ĉar ili est'is en la kor'o de la mont'o kaj ĉia tag'lum'o est'is blok'at'a de la angul'iĝ'o'j de la koridor'o. Tamen Ozma tir'is si'a'n arĝent'a'n sceptr'o'n el si'a sin'o kaj la grand'a juvel'o ĉe ĝi'a fin'aĵ'o far'is bril'a'n, verd'et'a'n lum'o'n kiu ilumin'is la lok'o'n sufiĉ'e por ke ili vid'u la voj'o'n klar'e.

Dek ŝtup'o'j supr'e'n, kvin ŝtup'o'j mal'supr'e'n, kaj angul'iĝ'o dekstr'e'n aŭ mal'dekstr'e'n. Jen la skem'o, kaj Doroteo kalkul'is ke ili gajn'as nur kvin ŝtup'o'j'n supr'e'n post ĉiu angul'o.

“Tiu'j Platkapuloj nepr'e est'as strang'ul'o'j,” ŝi dir'is al Ozma. “Ŝajn'e ili neni'o'n far'as klar'e kaj simpl'e. Per ĉi tiu koridor'o ili dev'ig'as ke ĉiu marŝ'u tri'obl'e pli long'e ol neces'as. Kaj kompren'ebl'e ĉi tiu vetur'o est'as sam'e lac'ig'a por la Platkapuloj kiel por ĉiu'j ali'a'j.”

“Tio est'as ver'a,” respond'is Ozma; “tamen ĝi est'as lert'a metod'o mal'ebl'ig'i ke en'trud'iĝ'ant'o'j surpriz'os ili'n.

Ĉiu'foj'e kiam ni ating'as la dek'a'n ŝtup'o'n de grup'o, la prem'o de ni'a'j pied'o'j sur la ŝton'o son'ig'as sonor'il'o'n sur la supr'o de la mont'o, por avert'i al la Platkapuloj ke ni ven'as.”

“Kiel vi sci'as tio'n?” demand'is Doroteo, mir'o'plen'e.

“Mi aŭd'as la sonor'il'o'n jam de la komenc'o,” Ozma inform'is ŝi'n. “Mi sci'as ke vi ne pov'as aŭd'i ĝi'n, sed kiam mi ten'as mi'a'n sceptr'o'n per mi'a man'o mi pov'as aŭd'i tre distanc'a'j'n son'o'j'n.”

“Ĉu vi aŭd'as i'o'n de la supr'o de la mont'o krom la sonor'il'o'n?” demand'is Doroteo.

“Jes. Oni alarm'it'e vok'as unu al la ali'a kaj mult'a'j pied'paŝ'o'j proksim'iĝ'as al la lok'o kie ni ating'os la plat'a'n supr'o'n de la mont'o.”

Tio iom mal'trankvil'ig'is Doroteon.

“Mi kred'is ke ni vizit'os ordinar'a'j'n hom'o'j'n,” ŝi koment'is, “sed nun ŝajn'as ke ili est'as tre lert'a'j, kaj ke ili ankaŭ sci'as kelk'a'j'n spec'o'j'n de magi'o. Ili pov'as est'i danĝer'a'j, Ozma. Ebl'e pli bon'e est'us rest'i ĉe'hejm'e.”

Fin'e la supr'e'n-mal'supr'e'n-koridor'o vid'ebl'e fin'iĝ'os baldaŭ, ĉar tag'lum'o de'nov'e aper'is antaŭ la du knab'in'o'j kaj Ozma re'met'is si'a'n sceptr'o'n en la sin'o'n de si'a rob'o. La last'a'j dek ŝtup'o'j konduk'is ili'n al la surfac'o, kie ili trov'is si'n ĉirkaŭ'at'a'j de tiom grand'a ar'o da kurioz'ul'o'j ke dum kelk'a temp'o ili halt'is, sen'parol'e, kaj rigard'ad'is la vizaĝ'o'j'n antaŭ si.

Doroteo tuj kompren'is kial tiu'j mont'ul'o'j nom'iĝ'is Platkapuloj. Ili'a'j kap'o'j est'is ver'e plat'a'j, supr'e, kvazaŭ tranĉ'it'a'j tuj super la okul'o'j kaj orel'o'j. La kap'o'j ankaŭ est'is kalv'a'j, tut'e neni'a'j har'o'j est'is sur la supr'o, kaj la orel'o'j est'is grand'a'j kaj etend'iĝ'is rekt'e de'kap'e, kaj la naz'o'j est'is mal'grand'a'j kaj larĝ'a'j, sed la buŝ'o'j de la Platkapuloj est'is bon'form'a'j kaj ne ne'kutim'a'j. Ili'a'j okul'o'j est'is ebl'e la plej bon'aspekt'a'j, ili est'is grand'a'j kaj bril'a'j kaj mal'hel'viol'kolor'a'j.

La kostum'o'j de la Platkapuloj konsist'is el metal'o'j fos'it'a'j el ili'a mont'o. Mal'grand'a'j or'a'j, arĝent'a'j, stan'a'j kaj fer'a'j disk'o'j, unu-du-centi'metr'a'j diametr'e, kaj tre mal'dik'a'j, lert'e kun'lig'it'a'j tiel ke ili form'is ĝis'genu'a'j'n pantalon'o'j'n kaj jak'o'j'n por la vir'o'j kaj jup'o'j'n kaj zon'o'j'n por la vir'in'o'j. La kolor'a'j metal'o'j est'is lert'e miks'it'a'j tiel ke ili far'is stri'o'j'n kaj kvadrat'et'o'j'n divers'spec'a'j'n, kaj rezult'e la kostum'o'j est'is ver'e bel'eg'a'j kaj memor'ig'is al Doroteo bild'o'j'n kiu'j'n ŝi iam vid'is de antikv'a'j Kavalir'o'j vest'it'a'j per kiras'o.

Se oni ignor'as la plat'a'j'n kap'o'j'n, tiu'j hom'o'j est'is efektiv'e iom bel'aspekt'a'j. La vir'o'j est'is arm'it'a'j per sag'o'j kaj ark'o'j kaj ili hav'is mal'grand'a'j'n ŝtal'a'j'n hak'il'o'j'n port'at'a'j'n en ili'a'j metal'a'j zon'o'j. Ili sur'port'is nek ĉapel'o'j'n nek ornam'aĵ'o'j'n.

La Mont'o de Platkapuloj

Kiam ili vid'is ke la fremd'ul'o'j trud'int'a'j si'n sur ili'a'n mont'o'n est'as nur du knab'in'et'o'j, la Platkapuloj kontent'e muĝ'et'is kaj re'tir'is si'n, las'ant'e ke ili vid'u kiel aspekt'as la mont'o-supr'o.

Ĝi hav'is sub'tas'a'n form'o'n, tiel ke la dom'o'j kaj ali'a'j konstru'aĵ'o'j—ĉiu'j el rok'o'j—ne est'is vid'ebl'a'j trans la rand'o, de iu star'ant'a sur la sub'a eben'aĵ'o.

Sed nun grand'a dik'a Platkapulo star'is antaŭ la knab'in'o'j kaj per mal'afabl'a voĉ'o demand'is: “Kio'n vi far'as ĉi tie? Ĉu la Premloj send'is vi'n por spion'i ni'n?”

“Mi est'as Princ'in'o Ozma, Reg'ant'o de la tut'a Land'o Oz.”

“Nu, mi neniam aŭd'is pri la Land'o Oz, do pov'as est'i ke vi ja est'as tia,” respond'is la Platkapuloj.

“Ĉi tiu est'as la Land'o Oz—nu, part'o de ĝi,” kri'is Doroteo. “Do Princ'in'o Ozma reg'as vi'n la Platkapulan popol'o'n, sam'e kiel ĉiu'j'n ali'a'j'n popol'o'j'n en Oz.”

La vir'o rid'is, kaj ankaŭ ĉiu'j ali'a'j ĉirkaŭ'star'ant'o'j rid'is.

Iu en la hom'amas'o kri'is: “Ŝi nepr'e ne dir'u al la Plej'super'a Diktator'o ke ŝi reg'as la Platkapulojn. Ĉu, amik'o'j?”

“Ja ne!” ili ĉiu'j respond'is tre fort'e.

“Kiu est'as vi'a Plej'super'a Diktator'o?” demand'is Ozma.

“Li mem inform'u vi'n pri tio,” respond'is la vir'o kiu parol'is la unu'a. “Vi romp'is ni'a'j'n leĝ'o'j'n per vi'a ven'o ĉi tie'n; kaj ne'grav'e kiu vi est'as la Plej'super'a Diktator'o dev'os decid'i pri vi'a pun'o. Akompan'u mi'n.”

Li komenc'is sekv'i pad'o'n kaj Ozma kaj Doroteo sekv'is li'n sen'protest'e, ĉar ili vol'is vid'i la plej grav'a'n person'o'n en ĉi tiu kurioz'a land'o. Aspekt'is sufiĉ'e agrabl'a'j la dom'o'j kiu'j'n ili preter'pas'is kaj ĉiu hav'is mal'grand'a'n ĝarden'o'n en kiu est'is flor'o'j kaj legom'o'j.

Rok'a'j mur'o'j apart'ig'is la loĝ'ej'o'j'n, kaj ĉiu'j pad'o'j est'is pavim'it'a'j per plat'a'j rok'a'j slab'o'j. Ŝajn'e tiu est'is ili'a sol'a konstru'material'o kaj ili lert'e util'ig'is ĝi'n por ĉia cel'o.

Ĝust'e en la centr'o de la grand'a sub'tas'o star'is pli grand'a konstru'aĵ'o kiu, laŭ la Platkapulo, est'as la palac'o de la Plej'super'a Diktator'o. Li gvid'is ili'n tra en'ir'a'n hal'o'n en grand'a'n akcept'o'hal'o'n, kie ili sid'iĝ'is sur ŝton'a'j benk'o'j kaj atend'is la al'ven'o'n de la Diktator'o. Baldaŭ li en'ir'is el ali'a ĉambr'o—iom mal'dik'a kaj mal'jun'a Platkapulo, vest'it'a pli-mal'pli ident'e al la ali'a'j membr'o'j de tiu strang'a ras'o, kaj disting'ebl'a dis'de ili nur per ruz'a vizaĝ'mien'o. Li ten'is si'a'j'n okul'o'j'n du'on'e ferm'it'a'j kaj tra la fend'et'o'j rigard'is Ozman kaj Doroteon, kiu'j star'iĝ'is por renkont'i li'n.

“Ĉu vi est'as la Plej'super'a Diktator'o de la Platkapuloj?” demand'is Ozma.

“Jes, mi est'as tio,” li dir'is, kun'frot'ant'e si'a'j'n man'o'j'n mal'rapid'e. “Mi'a vort'o est'as leĝ'o. Mi est'as la ĉef'o de la Platkapuloj sur ĉi tiu plat'kab'aĵ'o.”

“Mi est'as Princ'in'o Ozma de Oz, kaj mi ven'is de la Smerald'a Urb'o por—”

“Ĉes'u, moment'o'n!” inter'romp'is la Diktator'o, kaj li turn'is si'n al la vir'o kiu konduk'int'is la knab'in'o'n tie'n.

“For'ir'u, Diktator'o Fel'o Platkapulo!” li ordon'is. “Re'ir'u al vi'a posten'o kaj gard'u la Ŝtup'ar'o'n. Mi pri'zorg'os ĉi tiu'j'n fremd'ul'o'j'n.” La vir'o riverenc'is kaj for'ir'is, kaj Doroteo demand'is mir'e: “Ĉu ankaŭ li est'as Diktator'o?”

“Kompren'ebl'e,” est'is la respond'o. “Ĉiu ĉi tie est'as diktator'o de io aŭ tio. Ĉiu'j hav'as ofic'o'n. Tiel ĉiu'j est'as kontent'a'j. Sed mi est'as la Plej Super'a Diktator'o, kaj mi est'as elekt'at'a unu'foj'e en ĉiu jar'o. Ĉi tie est'as demokrati'o, kompren'u, kie la popol'o rajt'as voĉ'don'i por si'a'j reg'ant'o'j. Mult'a'j ali'a'j dezir'as est'i Plej'super'a Diktator'o, sed ĉar mi far'is leĝ'o'n ke mi mem ĉiam kalkul'u la balot'o'j'n, mi ĉiam elekt'iĝ'as.”

“Kiel vi nom'iĝ'as?” demand'is Ozma.

“Mi nom'iĝ'as la Ple-dik'o, kio est'as mal'long'ig'o de Plej'super'a Diktator'o. Mi for'send'is tiu'n vir'o'n ĉar tuj kiam vi menci'is Ozman de Oz, kaj la Smerald'a'n Urb'o'n, mi kompren'is kiu'j vi est'as. Mi supoz'as ke mi est'as la sol'a Platkapulo kiu iam aŭd'is tiu'j'n nom'o'j'n, sed est'as ĉar mi hav'as pli da cerb'o ol ĉiu'j ali'a'j.”

Doroteo rigard'ad'is la Ple-dik'o'n.

“Mi ne kompren'as kiel vi pov'as hav'i i'a'n cerb'o'n,” ŝi koment'is, “ĉar mank'as la part'o de vi'a kap'o kie cerb'o loĝ'as.”

“Ne est'as mir'ind'e ke vi pens'as tiel,” li dir'is. “Iam la Platkapuloj ne hav'is cerb'o'j'n, ĉar, kiel vi dir'as, ne est'as supr'a'j part'o'j en ili'a'j kap'o'j en kiu'j loĝ'u cerb'o'j. Sed antaŭ tre long'e band'o de fe'o'j flug'is super ĉi tiu land'o kaj far'is ĝi'n fe'land'o, kaj kiam ili trov'is la Platkapulojn la fe'o'j bedaŭr'e trov'is ke ili ĉiu'j est'as tre stult'a'j kaj ne kapabl'a'j pens'i. Do, ĉar ne est'is taŭg'a lok'o en ili'a'j korp'o'j en kiu'j'n met'i cerb'o'j'n, la Reĝ'in'o de la Fe'o'j don'is al ĉiu el ni bel'a'n lad'skatol'o'n da cerb'aĵ'o kiu'n ni port'as en poŝ'o kaj tio egal'e inteligent'ig'is ni'n kiel ali'a'j'n hom'o'j'n. Vid'u,” li plu'dir'is, “jen unu el la cerb'o- lad'skatol'o'j don'it'a'j al ni de la fe'o'j.” Li pren'is el poŝ'o bril'ant'a'n lad'skatol'o'n sur kiu est'is bel'a ruĝ'a etiket'o kiu dir'is “Koncentr'it'a Cerb'aĵ'o por Platkapuloj. Plej super'a kvalit'o.”

“Kaj ĉu ĉiu Platkapulo hav'as simil'a'n cerb'o'n?”

demand'is Doroteo.

“Jes, ĉiu'j simil'as. Jen ali'a.” El ali'a poŝ'o li pren'is du'a'n lad'skatol'o'n de cerb'aĵ'o.

“Ĉu la fe'o'j don'is al vi du'obl'a'n kvant'o'n?” demand'is Doroteo.

“Ne, sed unu el la Platkapuloj kred'is vol'i est'i la Ple- dik'o kaj prov'is ribel'ig'i mi'a'n popol'o'n kontraŭ mi'n, do mi pun'is li'n per for'pren'o de li'a cerb'o. Unu tag'o'n mi'a edz'in'o riproĉ'is mi'n sever'e, do mi for'pren'is de ŝi ŝi'a'n lad'skatol'o'n de cerb'aĵ'o. Al ŝi tio mal'plaĉ'is do ŝi el'ir'is kaj ŝtel'is la cerb'o'j'n de plur'a'j vir'in'o'j. Post tio mi far'is leĝ'o'n ke se iu person'o ŝtel'as la cerb'o'n de ali'a person'o, aŭ eĉ nur prov'as lu'pren'i ĝi'n, li ced'as si'a'n propr'a'n cerb'o'n al la Ple-dik'o. Do ĉiu kontent'as pri si'a propr'a skatol'o da cerb'aĵ'o kaj mi'a edz'in'o kaj mi est'as la sol'a'j person'o'j sur la mont'o kun pli ol unu skatol'o. Mi hav'as tri skatol'o'j'n kaj tio mult'e lert'ig'as mi'n—mi far'iĝ'is tiom lert'a ke mi est'as bon'a Sorĉ'ist'o, laŭ mi'a propr'a si'n'laŭd'o. Mi'a povr'a edz'in'o hav'is kvar skatol'o'j'n da cerb'aĵ'o kaj far'iĝ'is rimark'ind'a Sorĉ'ist'in'o, sed ve! est'is antaŭ ol la mal'amik'aĉ'o'j, la Premloj, trans'form'is ŝi'n en Or'a'n Pork'o'n.”

“Jad'i!” kri'is Doroteo; “ĉu vi'a edz'in'o ver'e est'as Or'a Pork'o?”

“Tiel. La Premloj far'is tio'n do mi deklar'is milit'o'n kontraŭ ili'n. Venĝ'e pro la pork'iĝ'o de mi'a edz'in'o mi intenc'as detru'i ili'a'n Magi'a'n Insul'o'n kaj sklav'ig'i la Premlojn por la Platkapuloj!”

La Pre-dik'o nun est'is tre koler'a; li'a'j okul'o'j fulm'is kaj li'a vizaĝ'o ek'aspekt'is feroc'a kaj mal'bon'vol'a. Sed Ozma dir'is al li, tre dolĉ'e kaj per amik'a voĉ'o: “Mi bedaŭr'as aŭd'i tio'n. Bon'vol'u dir'i al mi pli pri vi'a'j problem'o'j rilat'e al la Premloj. Ebl'e mi pov'os help'i vi'n.”

Ŝi est'is nur knab'in'o, sed ŝi star'is kaj parol'is dign'o'plen'e kaj tio impon'is al la Ple-dik'o.

“Se vi ver'e est'as Princ'in'o Ozma de Oz,” la Platkapulo dir'is, “vi est'as el tiu band'o de fe'o'j kiu'j, laŭ la ordon'o de Reĝ'in'o Lurlino, fe'land'ig'is la tut'a'n Oz. Mi aŭd'is ke Lurlino post'las'is unu el si'a'j fe'in'o'j por reg'i Oz'o'n, kaj nom'is tiu'n fe'in'o'n Ozma.”

“Se vi sci'is tio'n kial vi ne ven'is al mi en la Smerald'a Urb'o kaj ĵur'is al mi lojal'ec'o'n kaj obe'o'n?” demand'is la Reg'ant'in'o de Oz.

“Nu, mi nur last'a'temp'e inform'iĝ'is pri tio, kaj mi est'is tro okup'at'a kaj ne pov'is for'ir'i el la hejm'o,” li klar'ig'is, rigard'ant'e la plank'o'n anstataŭ la okul'o'j'n de Ozma. Ŝi sci'is ke li mensog'is, sed ŝi dir'is nur: “Kial vi komenc'is kverel'i kun la Premloj?”

“Ĉi tiel,” komenc'is la Ple-dik'o, feliĉ'a pro la ŝanĝ'o de la tem'o. “Ni la Platkapuloj am'as manĝ'i fiŝ'o'j'n, kaj ĉar ni ne hav'as fiŝ'o'j'n sur ĉi tiu mont'o ni kelk'foj'e marŝ'is al la Lag'o de la Premloj por fiŝ'kapt'i. Tio koler'ig'is la Premlojn, ĉar ili deklar'is ke la fiŝ'o'j en ili'a lag'o aparten'as al ili kaj ke ili protekt'as ili'n kaj ili mal'permes'is ke ni kapt'u la fiŝ'o'j'n. La Premloj tre malic'e kaj mal'amik'e rilat'is al ni tiel, cert'e vi akord'as pri tio. Do ĉar ni tut'e ne atent'is ili'a'j'n ordon'o'j'n ili posten'ig'is gard'ist'o'n sur la bord'o de la lag'o por mal'ebl'ig'i ni'a'n fiŝ'kapt'ad'o'n.

“Nu, mi'a edz'in'o, Ror'a Platkapulo, ĉar ŝi posed'is kvar skatol'o'j'n de cerb'aĵ'o, far'iĝ'is mir'ind'a sorĉ'ist'in'o, kaj ĉar fiŝ'aĵ'o nutr'as la cerb'o'n, ŝi eĉ pli am'is manĝ'i fiŝ'o'j'n ol ĉiu ali'a el ni. Do ŝi ĵur'is detru'i ĉiu'n fiŝ'o'n en la lag'o se la Premloj ne las'os ke ni kapt'u kiom ajn ni vol'as. Ili defi'is ni'n, do Ror'a prepar'is sitel'o'n da magi'a venen'o kaj sub'e'n'ir'is al la lag'o unu nokt'o'n por verŝ'i la tut'o'n en la lag'o'n kaj venen'i la fiŝ'o'j'n. Tre lert'a plan'o, ind'a el'pens'aĵ'o de mi'a kar'a edz'in'o, sed la Reĝ'in'o de la Premloj— jun'ul'in'o nom'at'a Ku-i-o—kaŝ'is si'n sur la bord'o de la lag'o kaj sen'avert'e kapt'int'e Ror'a'n ŝi trans'form'is ŝi'n en Or'a'n Pork'o'n. La venen'o el'verŝ'iĝ'is sur la ter'o'n kaj fi'a Reĝ'in'o Ku-i-o ne kontent'is pro la kruel'a trans'form'o, do ŝi eĉ for'pren'is la kvar skatol'o'j'n da cerb'aĵ'o de mi'a edz'in'o, tiel ke ŝi nun est'as vulgar'a grunt'ant'a pork'o kun ne eĉ sufiĉ'e da cerb'aĵ'o por kon'i la propr'a'n nom'o'n.”

“Sekv'e,” dir'is Ozma pens'em'e, “la Reĝ'in'o de la Premloj nepr'e est'as Sorĉ'ist'in'o.”

“Jes,” respond'is la Ple-dik'o, “sed efektiv'e ŝi ne mastr'as mult'a'n magi'o'n. Ŝi ne est'as tiom kapabl'a kiom est'is Ror'a Platkapulo, kaj eĉ ne du'on'e tiom kapabl'a kiom mi nun. Reĝ'in'o Ku-i-o trov'os tio'n kiam ni batal'eg'os kaj detru'os ŝi'n.”

“Do kompren'ebl'e la Or'a Pork'o ne plu est'as sorĉ'ist'in'o,” koment'is Doroteo.

“Ne; eĉ se Reĝ'in'o Ku-i-o rest'ig'us la kvar skatol'o'j'n da cerb'aĵ'o ĉe ŝi, kompat'ind'a Ror'a pork'o'form'a ne pov'us sorĉ'i. Sorĉ'ist'in'o bezon'as uz'i si'a'j'n fingr'o'j'n, kaj pork'o hav'as nur divid'it'a'j'n huf'o'j'n.”

“La rakont'o trist'ig'as,” est'is koment'o de Ozma. “Kaj la tut'a afer'o komenc'iĝ'is ĉar la Platkapuloj vol'is ne'propr'a'j'n fiŝ'o'j'n.”

“Rilat'e al tio,” dir'is la Ple-dik'o, de'nov'e koler'a, “mi far'is leĝ'o'n ke ĉiu'j el mi'a popol'o rajt'as kapt'i fiŝ'o'j'n en la Lag'o de la Premloj, kiam ajn ili vol'as. Do kaŭz'is la mal'amik'ec'o'n la decid'o de la Premloj defi'i mi'a'n leĝ'o'n.”

“Vi nur rajt'as far'i leĝ'o'j'n por reg'i vi'a'n propr'a'n popol'o'n,” asert'is Ozma sever'e. “Mi, sol'a, rajt'as far'i leĝ'o'j'n kiu'j'n dev'as obe'i ĉiu'j popol'o'j de Oz.”

Pu!” kri'is la Ple-dik'o mal'estim'e. “Vi ne pov'as dev'ig'i mi'n obe'i vi'a'j'n leĝ'o'j'n, mi cert'ig'as vi'n. Mi sci'as kiom ampleks'a'j est'as vi'a'j magi'pov'o'j, Princ'in'o Ozma de Oz, kaj mi sci'as ke mi est'as pli pov'o'plen'a ol vi. Por pruv'i tio'n mi rest'ig'os vi'n kaj vi'a'n akompan'ant'o'n, kapt'it'a'j'n, en ĉi tiu mont'o dum ni batal'os kaj konker'os la Premlojn.

Post'e, se vi promes'os bon'e kondut'i, mi ebl'e permes'os ke vi re'ir'u hejm'e'n.”

Doroteon mir'ig'is tiu aŭdac'o kaj defi'o kontraŭ la bel'a knab'in'a Reg'ant'in'o de Oz, kiu'n ĉiu'j ĝis nun obe'ad'is sen'hezit'e. Sed Ozma, ankoraŭ ne'perturb'it'a kaj dign'o'plen'a, rigard'is la Ple-dik'o'n kaj dir'is: “Vi ne el'kor'e parol'is. Vi est'as koler'a kaj parol'as mal'saĝ'e, sen'pri'pens'e. Mi ven'is ĉi tie'n el mi'a palac'o en la Smerald'a Urb'o por mal'ebl'ig'i milit'o'n kaj pac'ig'i vi'n kaj la Premlojn. Mi ne aprob'as ke Reĝ'in'o Ku-i-o trans'form'is vi'a'n edz'in'o'n Ror'a en pork'o'n, nek mi aprob'as ke Ror'a kruel'e prov'is venen'i la fiŝ'o'j'n en la lag'o.

Neni'u rajt'as uz'i magi'o'n en mi'a regn'o sen mi'a konsent'o, do la Platkapuloj kaj la Premloj ambaŭ mal'obe'is mi'a'j'n leĝ'o'j'n—kiu'j est'as obe'end'a'j.”

“Se vi vol'as pac'ig'i,” dir'is la Ple-dik'o, “dev'ig'u la Premlojn re'don'i al mi'a edz'in'o ŝi'a'n ĝust'a'n form'o'n kaj re'don'i al ŝi ŝi'a'j'n kvar skatol'o'j'n da cerb'aĵ'o. Ankaŭ dev'ig'u ili'n akcept'i ke ni kapt'as fiŝ'o'j'n en ili'a lag'o.”

“Ne,” respond'is Ozma, “mi ne far'os tio'n, ĉar tio est'us mal'just'a. Mi ja re'trans'form'ig'os la Or'a'n Pork'o'n en vi'a'n edz'in'o'n Ror'a, kaj mi re'don'os al ŝi unu skatol'o'n de cerb'aĵ'o, sed la ali'a'j tri skatol'o'j est'as re'don'end'a'j al la person'o'j de kiu'j ŝi ŝtel'is ili'n. Kaj vi ne rajt'as kapt'i fiŝ'o'j'n en la Lag'o de la Premloj, ĉar la lag'o aparten'as al ili kaj la fiŝ'o'j aparten'as al ili. Ĉi tiu aranĝ'o est'as just'a kaj honor'ind'a, kaj vi dev'os konsent'i pri ĝi.”

“Neniel!” kri'is la Ple-dik'o. Ĝust'e tiam pork'o kur'is en la ĉambr'o'n, trist'e grunt'ant'e. Ĝi konsist'is el solid'a or'o, kun artik'o'j ĉe la fleks'iĝ'lok'o'j de la krur'o'j kaj la kol'o kaj la makzel'o'j. La okul'o'j de la Or'a Pork'o est'is ruben'o'j, kaj ĝi'a'j dent'o'j est'is el polur'it'a ebur'o.

“Jen!” dir'is la Ple-dik'o, “rigard'u la fi'ag'o'n de Reĝ'in'o Ku-i-o, kaj prov'u dir'i ke vi pov'os mal'ebl'ig'i mi'a'n milit'o'n kontraŭ la Premloj. Tiu grunt'ant'a best'o iam est'is mi'a edz'in'o—la plej bel'a Platkapulo sur ni'a mont'o kaj lert'a sorĉ'ist'in'o. Nun rigard'u ŝi'n!”

“Batal'u la Premlojn, batal'u la Premlojn, batal'u la Premlojn!” grunt'is la Or'a Pork'o.

“Mi cert'e batal'os la Premlojn,” kri'is la estr'o de la Platkapuloj, “kaj se dek'du'o da Ozmoj el Oz mal'permes'us mi tamen tut'e cert'e batal'us.”

“Ne se mi pov'os mal'ebl'ig'i!” asert'is Ozma.

“Vi ne pov'os mal'ebl'ig'i. Sed ĉar vi minac'as mi'n, mi en'karcer'ig'os vi'n en la bronz'a'n karcer'o'n ĝis la fin'o de la milit'o,” dir'is la Ple-dik'o. Li fajf'is kaj kvar dik'a'j Platkapuloj, arm'it'a'j per hak'il'o'j kaj lanc'o'j, en'ir'is la ĉambr'o'n kaj salut'is li'n. Turn'int'e si'n al la soldat'o'j li dir'is: “pren'u ĉi tiu'j'n du knab'in'o'j'n, lig'u ili'n per drat'o'j kaj ĵet'u ili'n en la bronz'a'n karcer'o'n.”

La kvar vir'o'j riverenc'is kaj unu el ili demand'is: “Kie est'as la du knab'in'o'j, plej nobl'a Ple-dik'o?”

La Ple-dik'o turn'is si'n al kie antaŭ'e star'is Ozma kaj Doroteo sed ili jam mal'aper'is!

La Magi'a Insul'o

Ozma, trov'int'e ke est'as sen'util'e argument'i kun la Plej'super'a Diktator'o de la Platkapuloj, konsider'ad'is kiel plej bon'e eskap'i de li'a potenc'o. Ŝi agnosk'is ke li'a sorĉ'o-pov'o ebl'e est'os mal'facil'e rezist'ebl'a, kaj kiam li minac'is ĵet'i Doroteon kaj ŝi'n en bronz'a'n karcer'o'n ŝi met'is man'o'n en si'a'n sin'o'n kaj pren'is si'a'n arĝent'a'n sceptr'o'n. Per la ali'a man'o ŝi pren'is man'o'n de Doroteo, sed ŝi'a'j ag'o'j est'is tiom natur'a'j ke la Ple-dik'o ne rimark'is ili'n. Post'e, kiam li turn'iĝ'is por renkont'i si'a'j'n kvar soldat'o'j'n, Ozma tuj mal'vid'ebl'ig'is kaj si'n kaj Doroteon kaj rapid'e konduk'is si'a'n akompan'ant'o'n ĉirkaŭ la grup'o'n de Platkapuloj kaj el la ĉambr'o. Kiam ili ating'is la en'ir'ej'o'n kaj sub'e'n'ir'is la ŝton'a'j'n ŝtup'o'j'n, Ozma flustr'is: “Ni kur'u, kar'a! Ni est'as ne'vid'ebl'a'j, do neni'u rimark'os ni'n.”

Doroteo kompren'is kaj ŝi est'is bon'a kur'ist'o. Ozma antaŭ'e far'is mark'o'n ĉe la lok'o kie situ'as la grand'a ŝtup'ar'o konduk'ant'a al la eben'aĵ'o, do ili kur'is rekt'e tie'n. Kelk'a'j hom'o'j est'is sur la pad'o'j sed ili'n ili ĉirkaŭ'kur'is. Unu aŭ du Platkapuloj aŭd'is la son'ad'o'n de la paŝ'o'j de la knab'in'o'j sur la ŝton'a pavim'o kaj halt'is por perpleks'e ĉirkaŭ'rigard'i, sed neni'u klopod'is halt'ig'i la ne'vid'ebl'a'j'n fuĝ'ant'o'j'n.

La Ple-dik'o tut'e ne hezit'is komenc'i ĉas'i. Li kaj li'a'j help'ant'o'j tiom rapid'e kur'is ke ebl'e ili ating'us la knab'in'o'j'n antaŭ ol la knab'in'o'j ating'us la ŝtup'ar'o'n, se la Or'a Pork'o ne kur'us sur la pad'o'n. La Ple-dik'o fal'puŝ'iĝ'is pro la pork'o, kaj li'a'j kvar help'ant'o'j fal'is frap'int'e li'n kaj amas'iĝ'is sur la ter'o. Antaŭ ol ili pov'is lev'i si'n kaj ating'i la buŝ'o'n de la koridor'o est'is tro mal'fru'e halt'ig'i la du knab'in'o'j'n.

Gard'ist'o'j star'is ĉiu'flank'e de la ŝtup'ar'o, sed kompren'ebl'e ili ne vid'is Ozman kaj Doroteon preter'kur'i kaj sub'ir'i laŭ la ŝtup'ar'o. Ili dev'is supr'e'n'ir'i kvin ŝtup'o'j'n kaj sub'e'n'ir'i dek pli, kaj tiel plu, sam'kiel ili antaŭ'e grimp'is al la supr'o de la mont'o. Ozma lum'ig'is la voj'o'n per si'a sceptr'o kaj ili plu'kur'ad'is sen modif'i si'a'n rapid'o'n ĝis ating'i la mal'supr'o'n. Tie ili kur'is dekstr'e'n kaj ĉirkaŭ'ir'is la angul'o'n de la ne'vid'ebl'a mur'o ĝust'e kiam la Ple-dik'o kaj li'a'j sekv'ant'o'j kur'is el la ark'a en'ir'ej'o kaj ĉirkaŭ'rigard'is prov'ant'e trov'i la fuĝ'ant'o'j'n.

Ozma nun sci'is ke ne plu est'as danĝer'o, do ŝi dir'is al Doroteo ke ŝi halt'u kaj ambaŭ sid'iĝ'is sur la herb'o ĝis pov'i liber'e spir'ad'i kaj ripoz'i post la frenez'ec'a kur'ad'o.

Kaj la Ple-dik'o, nu li kompren'is ke li est'as sek'sukces'a kaj li baldaŭ turn'is si'n kaj re'grimp'is si'a'n ŝtup'ar'o'n. Li est'is tre koler'a—koler'a kontraŭ Ozma kaj koler'a kontraŭ si—ĉar, nun kiam li dediĉ'is temp'o'n al pens'ad'o, li memor'is ke li tre bon'e sci'as la art'o'n mal'vid'ebl'ig'i kaj re'vid'ebl'ig'i, kaj se li memor'int'us tio'n ĝust'a'temp'e li pov'us uz'i si'a'n magi'sci'o'n por vid'ebl'ig'i la knab'in'o'j'n kaj facil'e kapt'i ili'n. Tamen nun est'is tro mal'fru'e por bedaŭr'i, kaj li decid'is tuj prepar'i plen'fort'e atak'i la Premlojn.

“Kio'n do ni far'u sekv'e?” demand'is Doroteo, kiam ili sufiĉ'e ripoz'is.

“Ni trov'u la Lag'o'n de la Premloj,” respond'is Ozma. “Laŭ la parol'o de tiu aĉ'a Ple-dik'o mi supoz'as ke la Premloj est'as bon'ul'o'j kaj amik'em'a'j, kaj se ni ir'os al ili ni ebl'e pov'os help'i ili'n rezist'i la Platkapulojn.”

“Mi s’poz'as ke ni jam ne pov'as mal'ebl'ig'i la milit'o'n,” koment'is Doroteo pri'pens'em'e, dum ili marŝ'ad'is cel'e la vic'o'n de palm'arb'o'j.

“Ne; la Ple-dik'o firm'e insist'as batal'i la Premlojn, do ni nur pov'as avert'i ili'n pri la danĝer'o kaj kiel ebl'e plej mult'e help'i ili'n.”

“Kompren'ebl'e vi pun'os la Platkapulojn,” dir'is Doroteo.

“Mi kred'as ke la Platkapula popol'o mal'mult'e kulp'as kompar'e kun ili'a Plej'super'a Diktator'o,” est'is la respond'o. “Se ni el'posten'ig'os li'n kaj for'pren'os de li li'a'n kontraŭ'leĝ'a'n magi'o'n, la popol'o ver'ŝajn'e bon'e kondut'os kaj respekt'os la leĝ'o'j'n de la Land'o Oz, kaj loĝ'os pac'e kun ĉiu'j si'a'j najbar'o'j de tiam.”

“Mi esper'as tio'n,” dir'is Doroteo, dub'em'e ĝem'ant'e.

La palm'o'j ne est'is mal'proksim'a'j de la mont'o kaj la knab'in'o'j ating'is ili'n post iom rapid'a marŝ'ad'o. La gigant'a'j arb'o'j est'is dens'e kun'plant'it'a'j, en tri vic'o'j, por mal'ebl'ig'i ke oni tra'pas'u ili'n, sed la Platkapuloj tranĉ'is voj'o'n tra tiu barier'o kaj Ozma trov'is la pad'o'n kaj gvid'is Doroteon al la ali'a flank'o.

Preter la palm'o'j ili trov'is tre bel'a'n scen'o'n. Bord'at'a de verd'a herb'ar'o est'is grand'a lag'o du plen'a'j'n kilo'metr'o'j'n de unu bord'o al la ali'a bord'o, kun ekster'ordinar'e bel'a blu'a bril'ant'a akv'o; mal'grand'a'j ond'et'o'j mal'glat'ig'is la surfac'o'n kiam la vent'et'o'j tuŝ'is ĝi'n. En la centr'o de tiu lag'o aper'is bel'a insul'o, ne tre grand'a sed preskaŭ tut'e kovr'it'a per grand'eg'a rond'a konstru'aĵ'o kun vitr'a'j mur'o'j kaj alt'a vitr'a kupol'o kiu scintil'e bril'is pro la sun'lum'o. Inter la vitr'a konstru'aĵ'o kaj la bord'o de la insul'o ne est'is vitr'o, flor'o'j aŭ arbust'o'j, sed nur eben'aĵ'o el mult'e polur'it'a blank'a marmor'o. Ne est'is boat'o'j sur iu el la bord'o'j kaj neni'u spur'o de viv'o est'is vid'ebl'a ie sur la insul'o.

“Nu,” dir'is Doroteo, rigard'ant'e sopir'e la insul'o'n, “ni trov'is la Lag'o'n de la Premloj kaj ili'a'n Magi'a'n Insul'o'n. Mi supoz'as ke la Premloj est'as en tiu grand'a vitr'a palac'o, sed ni ne pov'as ating'i ili'n.”

Reĝ'in'o Ku-i-o

Princ'in'o Ozma pri'pens'is la situaci'o'n serioz'e. Post tio ŝi lig'is si'a'n poŝ'tuk'o'n al si'a sceptr'o kaj, star'ant'e ĉe la bord'o de la akv'o, ŝi gest'is kvazaŭ signal'e, uz'ant'e la poŝ'tuk'o'n kiel signal'il'o'n. Dum kelk'a temp'o ili ne rimark'is respond'o'n.

“Mi ne kompren'as la util'o'n de tio,” dir'is Doroteo.

“Eĉ se la Premloj est'as sur tiu insul'o kaj vid'as ni'n, kaj sci'as ke ni est'as amik'o'j, ili ne hav'as boat'o'j'n por ven'i kaj port'i ni'n.”

Sed la Premloj ne bezon'is boat'o'j'n, kiel la knab'in'o'j baldaŭ trov'is. Ĉar subit'e apertur'o mal'ferm'iĝ'is ĉe la baz'o de la palac'o kaj de la apertur'o ven'is mal'larĝ'a ŝtal'a stang'aĵ'o, kiu si'n etend'is mal'rapid'e sed sen'hezit'e trans la akv'o'n cel'e la lok'o'n kie ili star'as. Al la knab'in'o'j tiu ŝtal'aĵ'o aspekt'is tri'angul'o, kun si'a baz'o plej proksim'a al la akv'o. Ĝi ven'is cel'e ili'n kun la form'o de ark'aĵ'o, etend'iĝ'ant'a de la mur'o de la palac'o ĝis ĝi'a fin'aĵ'o ating'is la bord'o'n kaj ripoz'is tie, dum la ali'a fin'aĵ'o rest'is sur la insul'o.

Nun ili vid'is ke ĝi est'as pont'o konsist'ant'a el ŝtal'a trotuar'o ĝust'e sufiĉ'e larĝ'a por paŝ'ad'o, kaj du mal'larĝ'a'j gvid'rel'o'j, unu ĉiu'flank'e, kiu'j est'is konekt'it'a'j al la trotuar'o per ŝtal'a'j stang'o'j. La pont'o aspekt'is iom mal'fortik'a kaj Doroteo tim'is ke ĝi ne sub'ten'os ili'a'n pez'o'n, sed Ozma tuj vok'is al ŝi “Kun'ven'u!” kaj komenc'is trans'marŝ'i, firm'e ten'ant'e la rel'o'j'n ambaŭ'flank'e. Do Doroteo kuraĝ'ig'is si'n kaj sekv'is.

Antaŭ ol Ozma far'is tri paŝ'o'j'n ŝi ek'halt'is kaj tial Doroteo dev'is halt'i, ĉar la pont'o de'nov'e mov'iĝ'ad'is kaj re'ir'is al la insul'o.

“Efektiv'e ni tut'e ne bezon'as marŝ'i,” dir'is Ozma.

Do ili star'is sen'mov'e kaj las'is la pont'o'n plu'port'i ili'n.

Efektiv'e, la pont'o tir'is ili'n intern'e'n en la vitr'okup'ol'a'n konstru'aĵ'o'n kiu kovr'is la insul'o'n, kaj baldaŭ ili trov'is si'n star'ant'a'j en marmor'a ĉambr'o kie du bel'e vest'it'a'j jun'a'j vir'o'j star'is sur podi'o por akcept'i ili'n.

Ozma tuj paŝ'is de la fin'o de la pont'o al la marmor'a podi'o, sekv'at'e de Doroteo, kaj la pont'o mal'aper'is kun mal'laŭt'a ŝtal'a frap'son'o kaj marmor'a slab'o kovr'is la apertur'o'n el kiu ĝi ven'is.

La du jun'a'j vir'o'j klin'is si'n profund'e antaŭ Ozma, kaj unu el ili dir'is: “Reĝ'in'o Ku-i-o bon'ven'ig'as vi'n, Ho Fremd'ul'o'j. Ŝi'a Moŝt'o atend'as akcept'i vi'n en si'a palac'o.”

“Konduk'u ni'n,” respond'is Ozma dign'e.

Sed anstataŭ “konduk'i”, la marmor'a podi'o komenc'is lev'iĝ'i, port'ant'e ili'n supr'e'n tra kvadrat'a'n tru'o'n tuj super ili kiu est'is sam'dimensi'a kiel la podi'o.

Post moment'o ili trov'is si'n en la grand'a vitr'a kupol'o kiu kovr'is preskaŭ la tut'a'n insul'o'n.

En tiu kupol'o est'is vilaĝ'et'o, kun dom'o'j, strat'o'j, ĝarden'o'j kaj park'o'j. La dom'o'j est'is el bunt'a marmor'o, bel'e arkitektur'it'a'j, kun mult'a'j bunt'kolor'a'j fenestr'o'j, kaj la strat'o'j kaj ĝarden'o'j aspekt'is bon'e zorg'at'a'j.

Preciz'e sub la centr'o de la alt'a kupol'o est'is mal'grand'a park'o plen'a de bril'ant'a'j flor'o'j, kun tre detal'a font'o, kaj kontraŭ tiu park'o star'is konstru'aĵ'o pli grand'a kaj pli impon'a ol la ali'a'j. Cel'e tiu'n konstru'aĵ'o'n la jun'a'j vir'o'j eskort'is Ozman kaj Doroteon.

Sur la strat'o'j kaj en la pord'ej'o'j kaj mal'ferm'a'j fenestr'o'j de la dom'o'j est'is vir'o'j, vir'in'o'j kaj infan'o'j, kaj ĉiu'j est'is riĉ'e vest'it'a'j. Ili mult'e simil'is la ali'a'j'n hom'o'j'n en divers'a'j part'o'j de la Land'o Oz, sed anstataŭ aspekt'i gaj'a'j kaj kontent'a'j ili ĉiu'j mien'is mult'e solen'e aŭ nervoz'e. Ili hav'is bel'a'j'n hejm'o'j'n, bel'eg'a'j'n vest'aĵ'o'j'n, kaj pli ol sufiĉ'e da manĝ'aĵ'o'j, sed Doroteo tuj decid'is ke io ĝen'as ili'a'n viv'ad'o'n kaj ke ili mal'feliĉ'as. Tamen ŝi dir'is neni'o'n kaj nur rigard'is sci'vol'em'e la Premlojn.

Ĉe la en'ir'ej'o de la palac'o Ozman kaj Doroteon renkont'is du ali'a'j jun'a'j vir'o'j, uniform'it'a'j kaj arm'it'a'j per kurioz'a'j arm'il'o'j kiu'j aspekt'is kia'j pistol'o'j kaj fusil'o'j sed ne simil'is ili'n. Ili'a'j gvid'ant'o'j riverenc'is kaj for'ir'is, kaj la du uniform'it'o'j konduk'is la knab'in'o'j'n en la palac'o'n.

En bel'a tron'ĉambr'o, ĉirkaŭ'at'e de dek'du'o aŭ pli da jun'a'j vir'o'j kaj vir'in'o'j, sid'is la Reĝ'in'o de la Premloj, Ku-i-o. Ŝi est'is knab'in'o aspekt'ant'a pli aĝ'a ol OzmaDoroteo—almenaŭ dek'kvin aŭ dek'ses- jar'a—kaj kvankam ŝi est'is detal'e vest'it'a kvazaŭ ir'ont'e al bal'o ŝi est'is tro mal'dik'a kaj ordinar'vizaĝ'a por est'i bel'a. Sed evident'e Reĝ'in'o Ku-i-o ne konsci'is pri tio, ĉar ŝi'a mien'o indik'is ke ŝi est'as fier'a kaj arogant'a kaj tre alt'e taks'as si'a'n propr'a'n grav'ec'o'n. Doroteo tuj decid'is ke ŝi est'as impertinent'a kaj ke ŝi ne vol'us ke Reĝ'in'o Ku-i-o est'u ŝi'a kun'ul'o.

La har'ar'o de la Reĝ'in'o est'is tiom nigr'a kiom blank'a est'is ŝi'a haŭt'o kaj ankaŭ ŝi'a'j okul'o'j est'is nigr'a'j. La okul'o'j, dum ŝi trankvil'e ekzamen'is Ozman kaj Doroteon, aspekt'is suspekt'em'a'j kaj mal'amik'em'a'j, sed ŝi kviet'e dir'is: “Mi sci'as kiu'j vi est'as, ĉar mi konsult'is mi'a'n Magi'a'n Orakol'o'n, kiu inform'is mi'n ke unu nom'as si'n Princ'in'o Ozma, Reg'ant'o de la tut'a Land'o Oz, kaj la ali'a est'as Princ'in'o Doroteo de Oz, kiu ven'is el land'o nom'at'a Kansas. Mi tut'e neni'o'n sci'as pri la Land'o Oz, kaj mi sci'as neni'o'n pri Kansas.”

Ho, ĉi tiu est'as la Land'o Oz!” kri'is Doroteo. “Nu, ĝi est'as part'o de la land'o Oz, ne'grav'e ĉu aŭ ne vi sci'as tio'n.”

Ho, ĉu ver'e?” respond'is Reĝ'in'o Ku-i-o, mal'estim'e.

“Mi supoz'as ke nun vi pretend'os ke tiu Princ'in'o Ozma, kiu reg'as la Land'o'n Oz, reg'as mi'n!”

“Kompren'ebl'e,” respond'is Doroteo. “Pri tio ne est'as dub'o.”

La Reĝ'in'o turn'is si'n al Ozma.

“Ĉu vi aŭdac'as pretend'i tio'n?” ŝi demand'is.

Ozma jam decid'iĝ'is pri la karakter'o de tiu arogant'a kaj sen'estim'a ul'in'o, kies ego'ism'o evident'e kred'ig'is al ŝi ke ŝi est'as super'a al ĉiu'j ali'a'j.

“Mi ne ven'is por kverel'i kun vi'a Moŝt'o,” dir'is la knab'in'a Reg'ant'o de Oz, trankvil'e. “Kio kaj kiu mi est'as est'as ekster dub'o, kaj mi'a aŭtoritat'o ven'is de la Fe'reĝ'in'o Lurlino, en kies band'o mi est'is membr'o kiam Lurlino far'is la tut'a'n Oz'o'n Fe'land'o. Ekzist'as plur'a'j land'o'j kaj plur'a'j apart'a'j popol'o'j en ĉi tiu larĝ'a land'o, kaj ĉiu el ili hav'as propr'a'j'n reg'ant'o'j'n, Reĝ'o'j'n, Imperi'estr'o'j'n kaj Reĝ'in'o'j'n. Sed ĉiu'j obe'as mi'a'j'n leĝ'o'j'n kaj agnosk'as mi'n la plej super'a Reg'ant'o.”

“Ĉu ali'a'j Reĝ'o'j kaj Reĝ'in'o'j est'as stult'a'j tut'e ne interes'as mi'n,” respond'is Ku-i-o, sen'respekt'e. “En la Land'o de la Premloj nur mi est'as plej super'a. Vi impertinent'as se vi kred'as ke mi klin'us mi'n antaŭ vi— aŭ antaŭ iu ali'a person'o.”

“Ni ne parol'u pri tio nun, mi pet'as,” respond'is Ozma. “Vi'a'n insul'o'n minac'as danĝer'o ĉar potenc'a mal'amik'o plan'as detru'i ĝi'n.”

Pa! La Platkapuloj. Mi ne tim'as ili'n.”

“Ili'a Plej'super'a Diktator'o est'as Sorĉ'ist'o.”

“Mi'a magi'o est'as pli fort'a ol la li'a. Ven'u la Plat- kap'ul'o'j! Ili neniam re'ir'os al si'a dezert'a mont'o'supr'o.

Mi cert'ig'os tio'n.”

Al Ozma ne plaĉ'is tiu si'n'ten'o, ĉar ĝi signif'is ke la Premloj fervor'as batal'i la Platkapulojn, kaj Ozma ja ven'is cel'ant'e mal'ebl'ig'i batal'ad'o'n kaj konvink'i la du kverel'em'a'j'n najbar'o'j'n inter'pac'iĝ'i. Ŝi ankaŭ fort'e sen'iluzi'iĝ'is pri Ku-i-o, ĉar la raport'o'j de Ple-dik'o kred'ig'is ke la Reĝ'in'o est'as pli just'a kaj honor'ind'a ol la Platkapuloj. Efektiv'e, Ozma pens'is ke ebl'e la knab'in'o est'as pli bon'kor'a ol indik'is ŝi'a'j ego'ism'o kaj arogant'ec'o, kaj ke est'us plej'bon'e ne opon'ig'i ŝi'n sed streb'i amik'ig'i ŝi'n.

“Mi mal'am'as milit'o'j'n, vi'a Moŝt'o,” dir'is Ozma. “En la Smerald'a Urb'o, kie mi reg'as mil'o'j'n da hom'o'j, kaj en la land'o'j proksim'a'j al la Smerald'a Urb'o, kie pli da mil'o'j agnosk'as mi'a'n reg'ad'o'n, ne ekzist'as arme'o, ĉar ne ekzist'as kverel'ad'o kaj ne ekzist'as bezon'o batal'i.

Kiam disput'o'j okaz'as inter la hom'o'j, ili ven'as al mi kaj mi juĝ'as kaj just'e ag'as al ĉiu. Do kiam mi inform'iĝ'is ke ebl'e est'os milit'o inter du tre for'a'j popol'o'j de Oz, mi ven'is ĉi tie'n por fin'i la disput'o'n kaj solv'i la kverel'o'n.”

“Neni'u pet'is vi'n ven'i,” deklar'is Reĝ'in'o Ku-i-o.

“Mi'a task'o est'as solv'i ĉi tiu'n disput'o'n, ne la vi'a. Vi dir'as ke mi'a insul'o est'as part'o de la Land'o Oz, kiu'n vi reg'as, sed tio est'as absurd'aĵ'o, ĉar mi neniam aŭd'is pri la Land'o Oz nek pri vi. Vi dir'as ke vi est'as fe'in'o kaj ke fe'in'o'j don'is al vi la rajt'o'n reg'i mi'n. Mi ne kred'as tio'n! Kio'n mi ja kred'as est'as ke vi est'as fraŭd'ist'o kaj ke vi ven'is ĉi tie'n por incit'i mi'a'n popol'o'n, kiu jam far'iĝ'as mal'facil'e reg'ebl'a. Vi du knab'in'o'j ebl'e eĉ est'as spion'o'j por la fi'a'j Platkapuloj— mi ne sci'as ke vi ne est'as tio—kaj ebl'e vi vol'as tromp'i mi'n. Sed sci'u ĉi tio'n,” ŝi plu'dir'is, fier'e lev'ant'e si'n de si'a juvel'it'a tron'o por front'i ili'n, “mi posed'as magi'a'j'n pov'o'j'n pli grand'a'j'n ol tiu'j de iu ajn fe'in'o, kaj pli grand'a'j'n ol tiu'j de iu ajn Platkapulo. Mi est'as Krumbika Sorĉ'ist'in'o—la sol'a Krumbika Sorĉ'ist'in'o en la mond'o—kaj mi tim'as la magi'o'n de neni'u ali'a ekzist'ant'o! Vi dir'as ke vi reg'as mil'o'j'n. Mi reg'as cent unu Premlojn. Sed ĉiu el ili trem'as kiam mi parol'as.

Nun, ĉar Ozma de Oz kaj Princ'in'o Doroteo ĉe'est'as, mi reg'os cent tri person'o'j'n, ĉar ankaŭ vi klin'os vi'n antaŭ mi'a potenc'o. Eĉ pli, reg'ant'e vi'n mi ankaŭ reg'as la mil'o'j'n kiu'j'n, laŭ vi, vi mem reg'as.”

Dorteo tre insult'iĝ'is pro tiu parol'o.

“Mi hav'as purpur'a'n kat'id'o'n kiu kelk'foj'e parol'as tiel,” ŝi dir'is, “sed mi vip'as ŝi'n fort'e kaj post tio ŝi ne plu opini'as si'n tiom glor'a kaj ĉio'potenc'a. Se vi ja sci'us kiu est'as Ozma vi ĝis'mort'e tim'us parol'i al ŝi tiel!”

Reĝ'in'o Ku-i-o rigard'is la knab'in'o'n arogant'e. Post'e ŝi re'turn'is si'n al Ozma.

“Mi hazard'e sci'as,” dir'is ŝi, “ke la Platkapuloj intenc'as atak'i ni'n morgaŭ, sed ni est'as pret'a'j. Ĝis la fin'o de la batal'o mi rest'ig'os vi'n, la du kapt'it'a'j'n fremd'ul'o'j'n, sur mi'a insul'o, de kiu vi tut'e ne pov'as esper'i eskap'i.”

Ŝi turn'is si'n kaj ĉirkaŭ'rigard'is la ar'o'n da serv'ist'o'j kiu'j star'is silent'e ĉirkaŭ ŝi'a tron'o.

“Lord'in'o Aŭreks,” ŝi plu'dir'is, elekt'ant'e unu el la jun'a'j vir'in'o'j, “konduk'u tiu'j'n infan'o'j'n al vi'a dom'o kaj pri'zorg'u ili'n, don'u al ili manĝ'aĵ'o'j'n kaj loĝ'ad'o'n. Vi rajt'as permes'i ke ili vag'ad'u ie ajn sub la Grand'a Kupol'o, ĉar ili est'as ne'danĝer'a'j. Pri'trakt'int'e la Platkapulojn mi pri'pens'os kio'n far'i post'e al tiu'j stult'a'j knab'in'o'j.”

Ŝi re'sid'iĝ'is kaj la Lord'in'o Aŭreks profund'e klin'is si'n kaj dir'is humil'e: “Mi obe'as la ordon'o'j'n de vi'a Moŝt'o.” Al Ozma kaj Doroteo ŝi dir'is: “Sekv'u mi'n,” kaj ŝi turn'is si'n por for'ir'i el la tron'ĉambr'o.

Doroteo rigard'is por vid'i kio'n intenc'as far'i Ozma.

Surpriz'is kaj iom mal'plezur'ig'is ŝi'n ke Ozma turn'as si'n kaj sekv'as Lord'in'o'n Aŭrekson. Doroteo sekv'is ili'n, sed unu'e ŝi rigard'is adiaŭ'e kaj arogant'e al Reĝ'in'o Ku-i-o, kies vizaĝ'o est'is turn'it'a ali'direkt'e'n tiel ke ŝi ne vid'is la mal'aprob'a'n rigard'o'n.

Lord'in'o Aŭreks

Lord'in'o Aŭreks gvid'is Ozman kaj Doroteon laŭ strat'o al bel'a marmor'a dom'o proksim'a al unu rand'o de la grand'a vitr'a kupol'o kiu kovr'is la vilaĝ'o'n. Ŝi ne parol'is al la knab'in'o'j antaŭ ol konduk'i ili'n en agrabl'a'n ĉambr'o'n komfort'e mebl'it'a'n, nek iu el la solen'a'j hom'o'j kiu'j'n ili renkont'is sur la strat'o entrepren'is parol'i.

Kiam ili sid'is Lord'in'o Aŭreks demand'is ĉu ili mal'sat'as, kaj trov'int'e ke jes ŝi al'vok'is serv'ist'in'o'n kaj ordon'is al'port'i manĝ'aĵ'o'j'n.

Tiu Lord'in'o Aŭreks aspekt'is ebl'e du'dek'jar'a, kvankam en la Land'o Oz kie la hom'o'j neniam ali'aspekt'iĝ'is post kiam la fe'in'o'j far'is ĝi'n fe'land'o—kie neni'u mal'jun'iĝ'as nek mort'as—est'as ĉiam mal'facil'e konjekt'i dum kiom da jar'o'j iu jam viv'is. Ŝi hav'is agrabl'a'n, al'log'a'n vizaĝ'o'n, eĉ kvankam solen'a'n kaj mal'feliĉ'a'n kia'j la vizaĝ'o'j de ĉiu'j Premloj, laŭ'ŝajn'e, kaj ŝi'a vest'ar'o est'is riĉ'a kaj mult'e'detal'a, kiel taŭg'as por ĉambr'ist'in'o de la Reĝ'in'o.

Ozma jam zorg'e rigard'ad'is Lord'in'o'n Aŭrekson kaj nun ŝi demand'is al ŝi mild'a'ton'e: “Ĉu ankaŭ vi kred'as mi'n fraŭd'ist'o?”

“Mi ne kuraĝ'as dir'i,” respond'is Lord'in'o Aŭreks mal'laŭt'a'ton'e.

“Kial vi tim'as liber'e parol'i?” demand'is Ozma.

“La Reĝ'in'o pun'as ni'n kiam ni far'as koment'o'j'n kiu'j ne plaĉ'as al ŝi.”

“Ĉu do ni ne est'as sol'a'j en ĉi tiu dom'o?”

“La Reĝ'in'o pov'as aŭd'i ĉiu'n dir'aĵ'o'n sur ĉi tiu insul'o—eĉ la plej mal'laŭt'a'n flustr'o'n,” deklar'is Lord'in'o Aŭreks. “Ŝi est'as potenc'eg'a sorĉ'ist'in'o, kiel ŝi inform'is vi'n, kaj est'as mal'saĝ'e kritik'i ŝi'n aŭ mal'obe'i ŝi'a'j'n ordon'o'j'n.”

Ozma rigard'is ŝi'a'j'n okul'o'j'n kaj vid'is ke ŝi vol'as dir'i pli, sed ne kuraĝ'as. Do ŝi tir'is el si'a sin'o si'a'n arĝent'a'n sceptr'o'n, kaj, dir'int'e magi'a'n fraz'o'n per ne'kon'at'a lingv'o, ŝi for'ir'is el la ĉambr'o kaj mal'rapid'e promen'is ĉirkaŭ la ekster'o'n de la dom'o, far'ant'e plen'a'n cirkl'o'n kaj sku'ant'e si'a'n sceptr'o'n laŭ mistik'a'j kurb'a'j mov'o'j dum ŝi marŝ'is. Lord'in'o Aŭreks rigard'is ŝi'n interes'at'e kaj, kiam Ozma de'nov'e en'ir'is la ĉambr'o'n kaj sid'iĝ'is, ŝi demand'is: “Kio'n vi far'is?”

“Mi sorĉ'is ĉi tiu'n dom'o'n tiel ke Reĝ'in'o Ku-i-o, malgraŭ si'a magi'o, ne pov'as aŭd'i eĉ unu vort'o'n intern'e de la magi'a cirkl'o kiu'n mi far'is,” respond'is Ozma. “Ni nun pov'as parol'i liber'e kaj laŭt'e laŭ ni'a vol'o, sen tim'i la koler'o'n de la Reĝ'in'o.”

Lord'in'o Aŭreks aspekt'is pli feliĉ'a aŭd'int'e tio'n.

“Ĉu mi pov'as fid'i vi'n?” ŝi demand'is.

“Ĉiu fid'as Ozman,” kri'is Doroteo. “Ŝi est'as ver'em'a kaj honest'a, kaj vi'a aĉ'a Reĝ'in'o bedaŭr'os insult'int'i la potenc'a'n Reg'ant'o'n de la tut'a Land'o Oz.”

“La Reĝ'in'o ankoraŭ ne kon'as mi'n,” dir'is Ozma, “sed mi vol'as ke vi kon'u mi'n, Lord'in'o Aŭreks, kaj mi dezir'as ke vi rakont'u al mi kial vi, kaj la ali'a'j Premloj, mal'feliĉ'as. Ne tim'u la koler'o'n de Ku-i-o, ĉar ŝi ne pov'as aŭd'i eĉ vort'o'n de ni'a konversaci'o, mi cert'ig'as tio'n al vi.”

Lord'in'o Aŭreks silent'is dum moment'o; post tio ŝi dir'is: “Mi fid'os vi'n, Princ'in'o Ozma, ĉar mi kred'as ke vi ja est'as tio kio'n vi dir'as pri vi—ni'a Plej'super'a Reg'ant'o. Se vi kon'us la terur'a'n pun'o'n per kiu ni'a Reĝ'in'o sufer'ig'as ni'n, ne mir'ig'us vi'n ke ni mal'feliĉ'as.

La Premloj ne est'as mal'bon'a'j hom'o'j; ili ne dezir'as kverel'i kaj batal'i, eĉ kontraŭ si'a'j mal'amik'o'j la Platkapuloj; sed ili tiom terur'iĝ'as kaj tim'as pro Ku-i-o ke ili obe'as ĉiu'n vort'et'o'n ŝi'a'n, por ne sufer'i pro ŝi'a koler'o.”

“Ĉu ŝi do tut'e ne hav'as kor'o'n?” demand'is Doroteo.

“Ŝi neniam montr'as kompat'o'n. Ŝi am'as nur si'n,”

asert'is Lord'in'o Aŭreks, sed ŝi trem'is dir'ant'e tio'n, kvazaŭ ankoraŭ tim'o'plen'a pri si'a terur'a Reĝ'in'o.

“Est'as fi'e,” dir'is Doroteo, sku-ne'ant'e per si'a kap'o serioz'e. “Mi vid'as ke mult'o est'as far'end'a ĉi tie, Ozma, en ĉi tiu for'las'it'a angul'o de la Land'o Oz. Unu'e vi dev'os for'pren'i la magi'o'n de Reĝ'in'o Ku-i-o, kaj ankaŭ de tiu aĉ'a Ple-dik'o. Mi opini'as ke neni'u el ili taŭg'as kiel reg'ant'o de iu ajn, ĉar ili ’stas kruel'a'j kaj mal'am'ind'a'j. Do vi dev'os don'i al la Premloj kaj Platkapuloj nov'a'j'n reg'ant'o'j'n kaj instru'i al ambaŭ popol'o'j ke ili est'as part'o de la Land'o Oz kaj ke ili dev'as, plej'ĉef'e, obe'i la laŭ'rajt'a'n Reg'ant'o'n, Ozma de Oz. Fin'int'e tio'n, vi pov'os re'ir'i hejm'e'n kun mi.”

Ozma rid'et'is pro la fer vor'a konsil'o de si'a amik'in'et'o, sed Lord'in'o Aŭreks dir'is mal'trankvil'a'ton'e: “Mi'n mir'ig'as ke vi propon'as tia'j'n re'form'o'j'n dum vi ankoraŭ est'as kapt'it'o'j sur ĉi tiu insul'o kaj super'fort'at'a'j de Reĝ'in'o Ku-i-o. Ke vi'a'j propon'o'j est'as far'end'a'j, ne ebl'as dub'o, sed ĝust'e nun aĉ'a milit'o minac'as okaz'i, kaj terur'a sort'o atend'as ni'n ĉiu'j'n. Ni'a Reĝ'in'o tiom vant'as ke ŝi kred'as pov'i super'fort'i la Ple- dik'o'n kaj li'a'n popol'o'n, sed oni dir'as ke la magi'o de Ple-dik'o est'as tre potenc'a, kvankam ne egal'e potenc'a kiel tiu kiu'n hav'is li'a edz'in'o Ror'a antaŭ ol Ku-i-o trans'form'is ŝi'n en Or'a'n Pork'o'n.”

“Ŝi ne ver'e mal'just'e far'is tio'n,” koment'is Doroteo, “ĉar la Platkapuloj tre mal'dec'e vol'is kapt'i vi'a'j'n bel'a'j'n fiŝ'o'j'n kaj la Sorĉ'ist'in'o Ror'a vol'is venen'i ĉiu'j'n fiŝ'o'j'n en la lag'o.”

“Ĉu vi sci'as la kial'o'n?” demand'is Lord'in'o Aŭreks.

“Mi supoz'as ke nur pro si'a fi'ec'o,” respond'is Doroteo.

“Dir'u al ni la kial'o'n,” dir'is Ozma fervor'e.

“Nu, vi'a Moŝt'o, iam—antaŭ long'e—la Platkapuloj kaj la Premloj est'is amik'o'j. Ili vizit'is ni'a'n insul'o'n kaj ni vizit'is ili'a'n mont'o'n, kaj la rilat'o'j inter la du popol'o'j est'is agrabl'a'j. Tiu'temp'e la Platkapulojn reg'is tri Adept'o'j de Sorĉ'ad'o, bel'a'j knab'in'o'j kiu'j ne est'is Platkapuloj sed nur vag'is al la Plat'a Mont'o kaj ek'loĝ'is tie. Tiu'j tri Adept'o'j uz'is si'a'n magi'o'n nur por bon'o, kaj la mont'ul'o'j volont'e akcept'is ili'n kiel reg'ant'o'j'n. Ili instru'is al la Platkapuloj uz'i si'a'j'n skatol'o'j'n da cerb'aĵ'o kaj fabrik'i vest'aĵ'o'j'n el metal'o'j kiu'j neniam triv'iĝ'as, kaj ili ankaŭ mult'ali'e pli'ig'is ili'a'j'n feliĉ'o'n kaj kontent'o'n.

Ku-i-o tiam est'is ni'a Reĝ'in'o, sam'kiel nun, sed ŝi sci'is neniu'n magi'o'n do ŝi hav'is neni'o'n pri'fier'ind'a'n.

Sed la tri Adept'o'j est'is tre komplez'a'j al Ku-i-o. Ili konstru'is por ni ĉi tiu'n mir'ind'a'n vitr'a'n kupol'o'n kaj ni'a'j'n marmor'a'j'n dom'o'j'n kaj instru'is al ni far'i bel'a'j'n vest'aĵ'o'j'n kaj mult'o'n ali'a'n. Ku-i-o mensog'e montr'is si'n tre dank'em'a pro tiu'j komplez'aĵ'o'j, sed efektiv'e ŝi tre ĵaluz'is la tri Adept'o'j'n kaj sekret'e klopod'is el'trov'i ili'a'j'n magi'a'j'n art'o'j'n. Pri tio ŝi est'is mult'e pli lert'a ol suspekt'is iu el ni. Ŝi invit'is la tri Adept'o'j'n al banked'o unu tag'o'n, kaj dum ili festen'is Ku-i-o ŝtel'is ili'a'j'n sorĉ'o'j'n kaj magi'il'o'j'n kaj trans'form'is ili'n en tri fiŝ'o'j'n—or'a'n fiŝ'o'n, arĝent'a'n fiŝ'o'n kaj bronz'a'n fiŝ'o'n.

Dum la kompat'ind'a'j fiŝ'o'j streb'is spir'i kaj bat'ad'is sen'help'e la plank'o'n de la banked'ej'o unu el ili dir'is riproĉ'e: “Vi pun'iĝ'os pro tio, Ku-i-o, ĉar se unu el ni mort'os aŭ detru'iĝ'os, vi ŝrump'os kaj far'iĝ'os sen'help'a, kaj vi'a tut'a ŝtel'it'a magi'o for'las'os vi'n.” Tim'ant'e pro tiu minac'o, Ku-i-o tuj pren'is la tri fiŝ'o'j'n kaj kur'is port'ant'e ili'n al la bord'o de la lag'o, kie ŝi ĵet'is ili'n en la akv'o'n. Tio re'vigl'ig'is la tri Adept'o'j'n kaj ili for'naĝ'is kaj mal'aper'is.

“Mi mem vid'is tiu'n ŝok'a'n scen'o'n,” daŭr'ig'is Lord'in'o Aŭreks, “kaj ankaŭ vid'is mult'a'j ali'a'j Premloj.

La inform'o port'iĝ'is al la Platkapuloj, kiu'j tiam far'iĝ'is mal'amik'o'j anstataŭ amik'o'j. La Ple-dik'o kaj li'a edz'in'o Ror'a est'is la sol'a'j sur la mont'o kiu'j ĝoj'is pro la perd'iĝ'o de la Adept'o'j, kaj ili tuj far'iĝ'is Reg'ant'o'j de la Platkapuloj kaj ŝtel'is la cerb'o'j'n de ali'a'j por pli'potenc'ig'i si'n. Kelk'a'j el la magi'il'o'j de la Adept'o'j rest'is sur la mont'o kaj ili'n pren'is Ror'a kaj per ili ŝi far'iĝ'is sorĉ'ist'in'o.

“La rezult'o de la perfid'ad'o de Ku-i-o far'is kaj la Premlojn kaj la Platkapulojn mal'feliĉ'a'j anstataŭ feliĉ'a'j. Ne nur la Ple-dik'o kaj li'a edz'in'o kruel'is kontraŭ si'a popol'o, ni'a Reĝ'in'o tuj far'iĝ'is fier'a kaj arogant'a kaj tre mal'am'e trakt'is ni'n. Ĉiu'j Premloj sci'is ke ŝi ŝtel'is si'a'j'n magi'pov'o'j'n kaj tial ŝi mal'am'is ni'n kaj humil'ig'is ni'n antaŭ si kaj dev'ig'is ni'n obe'i ĉiu'n ordon'et'o'n ŝi'a'n. Kiam ni mal'obe'is, aŭ ne plaĉ'is al ŝi, kaj kiam ni parol'is pri ŝi kiam ni est'is en ni'a'j propr'a'j hejm'o'j, ŝi tren'ig'is ni'n al la vip'ej'o en si'a palac'o kaj vip'is ni'n per nod'o'plen'a'j kord'o'j. Tial ni tim'eg'as ŝi'n.”

Tiu rakont'o plen'ig'is la kor'o'n de Ozma per mal'ĝoj'o kaj la kor'o'n de Doroteo per indign'o.

“Nun mi kompren'as,” dir'is Ozma, “kial la fiŝ'o'j en la lag'o okaz'ig'is milit'o'n inter la Premloj kaj la Platkapuloj.”

“Jes,” Lord'in'o Aŭreks respond'is, “est'as facil'e kompren'i kiam oni kon'as la histori'o'n. La Ple-dik'o kaj li'a edz'in'o ven'is al ni'a lag'o esperant'e kapt'i la arĝent'a'n fiŝ'o'n, aŭ or'a'n fiŝ'o'n, aŭ bronz'a'n fiŝ'o'n—iu el ili sufiĉ'us—kaj detru'i ĝi'n kaj tiel sen'ig'i Ku-i-on de ŝi'a magi'o. Tiam ili facil'e konker'us ŝi'n. Ili ankaŭ hav'is ali'a'n cel'o'n por si'a dezir'o kapt'i la fiŝ'o'n—ili tim'is ke iel la tri Adept'o'j re'akir'os si'a'n ĝust'a'n form'o'n kaj tiam ili sen'dub'e re'ir'os al la mont'o kaj pun'os Ror'a'n kaj la Ple-dik'o'n. Tial Ror'a fin'e vol'is venen'i ĉiu'j'n fiŝ'o'j'n en la lag'o, kiam Ku-i-o trans'form'is ŝi'n en Or'a'n Pork'o'n.

Kompren'ebl'e tiu prov'o detru'i la fiŝ'o'j'n tim'ig'is la Reĝ'in'o'n, ĉar ŝi'a sekur'ec'o de'pend'as de la viv'o de la tri fiŝ'o'j.”

“Mi s’poz'as ke Ku-i-o batal'os la Platkapulojn kiel ebl'e plej fort'e,” koment'is Doroteo.

K aj kiel ebl'e plej magi'e,” al'don'is Ozma, pens'em'e.

“Mi ne kompren'as kiel la Platkapuloj pov'os ating'i ĉi tiu'n insul'o'n por damaĝ'i ni'n,” dir'is Lord'in'o Aŭreks.

“Ili hav'as paf'ark'o'j'n kaj sag'o'j'n, kaj mi s’poz'as ke ili intenc'as paf'i la sag'o'j'n kontraŭ vi'a'n grand'a'n kupol'o'n kaj romp'i la vitr'o'n en ĝi,” sugest'is Doroteo.

Sed Lord'in'o Aŭreks kap'ne'is rid'et'ant'e.

“Ili ne pov'os far'i tio'n,” ŝi respond'is.

“Kial ne?”

“Mi dev'as ne inform'i vi'n, sed se la Platkapuloj ven'os morgaŭ maten'e vi mem vid'os la kial'o'n.”

“Mi kred'as ke ili ne prov'os damaĝ'i la insul'o'n,”

Ozma deklar'is. “Mi kred'as ke unu'e ili prov'os detru'i la fiŝ'o'j'n, per venen'o aŭ ali'manier'e. Se ili sukces'os far'i tio'n, ne est'os mal'facil'e konker'i la insul'o'n.”

“Ili ne hav'as boat'o'j'n,” dir'is Lord'in'o Aŭreks, “kaj Ku-i-o jam de'long'e atend'as ĉi tiu'n milit'o'n kaj prepar'is por ĝi mir'ind'a'manier'e. Mi preskaŭ vol'as ke la Platkapuloj konker'u ni'n, ĉar tiam ni liber'iĝ'us de ni'a aĉ'a Reĝ'in'o; sed mi ne vol'as vid'i la tri trans'form'it'a'j'n fiŝ'o'j'n detru'it'a'j, ĉar en ili est'as ni'a sol'a esper'o re'feliĉ'iĝ'i.”

Ozma pri'zorg'os vi'n, ne'grav'e kio okaz'os,” Doroteo cert'ig'is ŝi'n. Sed Lord'in'o Aŭreks, ne sci'ant'e la vast'o'n de la potenc'o de Ozma—kiu, efektiv'e, est'is mal'pli grand'a ol supoz'is Doroteo—ne mult'e komfort'iĝ'is per tiu promes'o.

Est'is evident'e ke morgaŭ okaz'os mult'a ekscit'o, se la Platkapuloj ver'e atak'os la Premlojn de la Magi'a Insul'o.

Sub la Akv'o

Kiam nokt'iĝ'is la tut'a intern'o de la Grand'a Kupol'o, la strat'o'j kaj dom'o'j, lum'iĝ'is bril'e tiel ke est'is lum'o'plen'e kiel dum la tag'o. Doroteo pens'is ke sen'dub'e la insul'o aspekt'as bel'a de la for'a bord'o de la lag'o dum la nokt'o. Okaz'is fest'ad'o kaj gaj'ec'o en la palac'o de la Reĝ'in'o kaj la muzik'o de la reĝ'a band'o est'is klar'e aŭd'ebl'a en la dom'o de Lord'in'o Aŭreks, kie Ozma kaj Doroteo rest'is kun si'a gast'ig'ant'in'o-gard'ant'in'o. Ili est'is kapt'it'o'j, sed mult'e pli bon'kor'e pri'zorg'at'a'j.

Lord'in'o Aŭreks don'is al ili bon'a'n vesper'manĝ'o'n kaj kiam ili vol'is en'lit'iĝ'i ŝi gvid'is ili'n al bel'a ĉambr'o kun komfort'a'j lit'o'j kaj dezir'is por ili bon'a'n nokt'o'n kaj agrabl'a'j'n sonĝ'o'j'n.

“Kio'n vi pens'as pri ĉio ĉi, Ozma?” Doroteo mal'trankvil'e demand'is kiam ili est'is sol'a'j.

“Ĝoj'ig'as mi'n ke ni ven'is,” est'is la respond'o, “ĉar kvankam ebl'e est'os mis'ag'o'j morgaŭ, est'is neces'e ke mi sci'u pri tiu'j hom'o'j, kies estr'o'j est'as sovaĝ'a'j kaj kontraŭ'leĝ'a'j kaj sub'prem'as si'a'j'n reg'at'o'j'n per mal'just'ec'o kaj kruel'ec'o. Mi'a task'o, sekv'e, est'as liber'ig'i la Premlojn kaj la Platkapulojn kaj akir'i por ili liber'ec'o'n kaj feliĉ'ec'o'n. Mi ne dub'as ke mi pov'os fin'e efektiv'ig'i tio'n.”

“Ĝust'e nun, tamen, ni'n front'as mal'facil'o,” asert'is Doroteo. “Se Reĝ'in'o Ku-i-o venk'os morgaŭ, ŝi ne est'os afabl'a al ni, kaj se la Ple-dik'o venk'os, li est'os eĉ mal'pli agrabl'a.”

“Ne mal'kviet'iĝ'u, kar'a,” dir'is Ozma. “Mi ne kred'as ke minac'as ni'n danĝer'o, ne'grav'e kio okaz'os, kaj la rezult'o de ni'a aventur'o cert'e est'os bon'a.”

Doroteo efektiv'e ne mal'kviet'iĝ'is. Ŝi fid'is si'a'n amik'in'o'n, la fe'princ'in'o'n de Oz, kaj ŝi ĝu'is la ekscit'o'n de la event'o'j en kiu'j ŝi part'o'pren'as. Do ŝi ramp'is en la lit'o'n kaj en'dorm'iĝ'is sam'facil'e kiel se ŝi est'us en si'a propr'a komfort'a ĉambr'o en la palac'o de Ozma.

Ia grinc'a, knar'a son'o vek'is ŝi'n. La tut'a insul'o ŝajn'is trem'i kaj sving'iĝ'i, kiel dum ter'trem'o. Doroteo sid'iĝ'is en la lit'o, frot'is si'a'j'n okul'o'j'n por el'ig'i la dorm'o'n, kaj trov'is ke est'as la maten'iĝ'o.

Ozma rapid'e vest'ad'is si'n.

“Kio okaz'as?” demand'is Doroteo, salt'ant'e el la lit'o.

“Mi ne est'as cert'a,” respond'is Ozma; “sed la sent'o est'as ke la insul'o sub'akv'iĝ'as.”

Kiel ebl'e plej baldaŭ ili fin'is vest'i si'n, dum la grinc'ad'o kaj sving'iĝ'ad'o daŭr'is. Post'e ili rapid'is en la salon'o'n de la ĉambr'o kaj trov'is Lord'in'o'n Aŭrekson jam plen'e vest'it'a kaj atend'ant'a ili'n.

“Ne alarm'iĝ'u,” dir'is ili'a gast'ig'ant'in'o. “Ku-i-o decid'is sub'akv'ig'i la insul'o'n, nur tio'n. Sed tio indik'as ke la Platkapuloj ven'as atak'i ni'n.”

“Kio'n vi cel'as dir'i, ‘sub-sub-akv'ig'as la insul'o'n’?”

demand'is Doroteo.

“Ven'u kaj vid'u,” est'is la respond'o.

Lord'in'o Aŭreks konduk'is ili'n al fenestr'o kiu front'is flank'o'n de la grand'a kupol'o kovr'ant'a la vilaĝ'o'n, kaj ili pov'is vid'i ke la insul'o ja sub'akv'iĝ'as, ĉar la akv'o de la lag'o jam ating'as du'on'a'n alt'o'n de la flank'o de la kupol'o. Tra la vitr'o naĝ'ant'a'j fiŝ'o'j vid'ebl'is, kaj alt'a'j tig'o'j de sving'iĝ'em'a'j mar'herb'o'j, ĉar la akv'o est'is klar'a kiel kristal'o kaj tra ĝi ili pov'is eĉ vid'et'i la for'a'n bord'o'n de la lag'o.

“La Platkapuloj ankoraŭ ne al'ven'is,” dir'is Lord'in'o Aŭreks. “Ili ven'os baldaŭ, sed nur post kiam la tut'a kupol'o est'os sub la surfac'o de la akv'o.”

“Ĉu la kupol'o tra'las'os akv'o'n?” Doroteo demand'is mal'trankvil'e.

“Tut'e ne.”

“Ĉu oni sub-sub-akv'ig'is la insul'o'n antaŭ nun?”

Ho, jes; plur'foj'e. Sed Ku-i-o ne vol'as oft'e far'i tio'n, ĉar neces'as fort'e labor'i por funkci'ig'i la mekanism'o'n.

La kupol'o est'as konstru'it'a tiel ke ĝi pov'u mal'aper'i. Mi kred'as,” ŝi plu'dir'is, “ke ni'a Reĝ'in'o tim'as ke la Platkapuloj atak'os la insul'o'n kaj prov'os romp'i la vitr'o'n de la kupol'o.”

“Nu, se ni est'os sub la akv'o, ili ne pov'os batal'i ni'n kaj ni ne pov'os batal'i ili'n,” asert'is Doroteo.

“Tamen ili pov'us mort'ig'i la fiŝ'o'j'n,” dir'is Ozma serioz'e.

“Ankaŭ ni hav'as batal'rimed'o'j'n,” dir'is Lord'in'o Aŭreks. “Mi ne rajt'as dir'i al vi ĉiu'j'n ni'a'j'n sekret'o'j'n, sed ĉi tiu insul'o est'as plen'a de surpriz'o'j. La magi'o de ni'a Reĝ'in'o ankaŭ est'as ver'e mir'ig'a.”

“Ĉu ŝi ŝtel'is si'a'n tut'a'n magi'o'n de la tri Adept'o'j de Sorĉ'ad'o kiu'j nun est'as fiŝ'o'j?”

“Ŝi ŝtel'is la sci'o'n kaj la magi'il'o'j'n, sed ŝi uz'as ili'n kiel neniam uz'us ili'n la tri Adept'o'j.”

Jam la supr'o de la kupol'o est'is tut'e sub la akv'o kaj subit'e la insul'o ne plu sub'e'n'ir'is kaj far'iĝ'is sen'mov'a.

“Vid'u!” kri'is Lord'in'o Aŭreks, gest'ant'e al la bord'o.

“La Platkapuloj al'ven'is.”

Sur la bord'o, kiu nun est'is tre alt'a super ili'a'j kap'o'j, ar'o da ne'lum'a'j figur'o'j vid'ebl'is.

“Nun ni vid'u kio'n Ku-i-o far'os por opon'i ili'n,”

plu'dir'is Lord'in'o Aŭreks, per voĉ'o kiu montr'is ŝi'a'n ekscit'iĝ'o'n.

* * * * * * * * La Platkapuloj, puŝ'int'e si'n tra la vic'o'n de palm'arb'o'j, ating'is la bord'o'n de la lag'o ĝust'e kiam la supr'o de la kupol'o de la insul'o mal'aper'is sub la surfac'o'n. La akv'o nun flu'is de bord'o al bord'o, sed tra la klar'a akv'o la kupol'o ankoraŭ est'is vid'ebl'a kaj la dom'o'j de la Premloj pov'is est'i ne'klar'e vid'at'a'j tra la vitr'aĵ'o'j.

“Bon'e!” kri'is la Ple-dik'o, kiu antaŭ'e arm'is ĉiu'j'n si'a'j'n sekv'ant'o'j'n kaj kun'port'is du kupr'a'j'n uj'o'j'n, kiu'j'n li zorg'e met'is sur la ter'o'n apud si. “Se Ku-i-o vol'as kaŝ'i si'n anstataŭ batal'i ni'a task'o est'os facil'a, ĉar en unu el ĉi tiu'j kupr'a'j uj'o'j mi hav'as sufiĉ'a'n venen'o'n por mort'ig'i ĉiu fiŝ'o'n en la lag'o.”

“Do mort'ig'u ili'n dum ni hav'as sufiĉ'a'n temp'o'n, kaj ni pov'os post'e re'ir'i hejm'e'n,” konsil'is unu el la ĉef'oficir'o'j.

“Ankoraŭ ne,” kontraŭ'dir'is la Ple-dik'o. “La Reĝ'in'o de la Premloj defi'is mi'n, kaj mi vol'as super'fort'i ŝi'n kaj ankaŭ detru'i ŝi'a'n magi'o'n. Ŝi trans'form'is mi'a'n povr'a'n edz'in'o'n en Or'a'n Pork'o'n, kaj mi nepr'e dev'as venĝ'i tio'n, ne'grav'e kio'n ali'a'n ni far'os.”

“Atent'u!” subit'e kri'is la oficir'o'j, indik'ant'e la lag'o'n; “io tuj okaz'os.”

De la sub'akv'a kupol'o pord'o mal'ferm'iĝ'is kaj io nigr'a el'paf'iĝ'is rapid'e en la akv'o'n. La pord'o tuj ferm'iĝ'is post ĝi kaj la nigr'aĵ'o naĝ'is tra la akv'o, sen lev'iĝ'i al la surfac'o, rekt'e cel'ant'e la lok'o'n kie star'as la Platkapuloj.

* * * * * * * * “Kio est'as?” Doroteo demand'is al Lord'in'o Aŭreks.

“Jen unu el la sub'mar'a'j ŝip'o'j de la Reĝ'in'o,” est'is la respond'o. “Ĝi est'as tut'e ferm'it'a, kaj pov'as mov'iĝ'i sub la akv'o. Ku-i-o hav'as plur'a'j'n tia'j'n boat'o'j'n, ili est'as loĝ'ig'at'a'j en ĉambr'et'o'j en la kel'o sub ni'a vilaĝ'o. Kiam la insul'o est'as sub'akv'a, la Reĝ'in'o uz'as tiu'j'n boat'o'j'n por ating'i la bord'o'n, kaj mi kred'as ke ŝi nun intenc'as batal'i la Platkapulojn per ili.”

La Ple-dik'o kaj li'a popol'o sci'is neni'o'n pri la sub'mar'ŝip'o'j de Ku-i-o, do ili rigard'is surpriz'at'e dum la sub'akv'a boat'o proksim'iĝ'is al ili. Kiam ĝi est'is tut'e proksim'a al la bord'o ĝi lev'iĝ'is al la surfac'o kaj la supr'o apart'iĝ'is kaj retro'e'n'kuŝ'iĝ'is, montr'ant'e boat'o'n plen'a'n de arm'it'a'j Premloj. Ĉe la kap'o est'is la Reĝ'in'o, star'ant'a en la pru'o kaj ten'ant'a en unu man'o bukl'o'n de magi'a ŝnur'o kiu bril'is kiel arĝent'o.

La boat'o ek'halt'is kaj Ku-i-o re'tir'is si'a'n brak'o'n por ĵet'i la arĝent'a'n ŝnur'o'n al la Ple-dik'o kiu nun est'is nur unu-du metr'o'j'n for de ŝi. Sed la ruz'a estr'o de la Platkapuloj rapid'e kompren'is la danĝer'o'n kaj antaŭ ol la Reĝ'in'o pov'is ĵet'i la ŝnur'o'n li kapt'is kupr'a'n uj'o'n kaj ĵet'is ĝi'a'n en'hav'o'n rekt'e sur ŝi'a'n vizaĝ'o'n!

La Premloj Venk'iĝ'as

Reĝ'in'o Ku-i-o las'is fal'i la ŝnur'o'n, ŝancel'iĝ'is kaj fal'is kap'antaŭ'e'n en la akv'o'n, sub'akv'iĝ'ant'e, dum la Premloj en la sub'mar'ŝip'o'j est'is tro perpleks'a'j por help'i ŝi'n kaj nur rigard'ad'is la ond'et'o'j'n en la akv'o kie ŝi mal'aper'is. Post moment'o lev'iĝ'is al la surfac'o bel'a Blank'a Cign'o. Tiu Cign'o est'is tre grand'a, tre graci'form'a, kaj dis'ŝut'it'a'j tut'e sur ĝi'a'j blank'a'j plum'o'j est'is et'a'j diamant'o'j, tiom dens'e amas'ig'it'a'j ke dum la radi'o'j de la maten'a sun'o fal'is sur ili'n la tut'a korp'o de la Cign'o bril'is kiel unu briliant'o. La kap'o de la Diamant'a Cign'o hav'is bek'o'n el polur'it'a or'o kaj ĝi'a'j okul'o'j est'is du bril'ant'a'j ametist'o'j.

“Hur'a!” kri'is la Ple-dik'o danc'ant'e supr'e'n kaj sub'e'n pro fi'ĝoj'o. “Mi'a povr'a edz'in'o, Ror'a, fin'fin'e est'as venĝ'it'a. Vi far'is el ŝi Or'a'n Pork'o'n, Ku-i-o, kaj nun mi far'is el vi Diamant'a'n Cign'o'n. Flos'u sur vi'a lag'o etern'e, se vi vol'as, ĉar vi'a'j palm'o'pied'o'j ne plu pov'as far'i magi'o'n kaj vi est'as sen'pov'a kiel la Pork'o kiu'n vi far'is el mi'a edz'in'o!”

“Fi'ul'o! Aĉ'ul'o!” kvak'is la Diamant'a Cign'o. “Vi pun'iĝ'os pro tio. Ho, kia mal'saĝ'ul'o mi est'is kiam mi permes'is ke vi sorĉ'u mi'n!”

“Mal'saĝ'ul'o vi est'is, kaj mal'saĝ'ul'o vi est'as!” rid'is la Ple-dik'o, danc'ant'e frenez'e pro si'a ĝoj'o. Kaj tiam li sen'zorg'e renvers'is la ali'a'n kupr'a'n uj'o'n per si'a kalkan'o kaj ĝi'a en'hav'o verŝ'iĝ'is sur la sabl'o'n kaj perd'iĝ'is tut'tut'e.

La Ple-dik'o ek'halt'is kaj rigard'is la renvers'it'a'n uj'o'n kun mal'feliĉ'a mien'o.

“Domaĝ'e—domaĝ'e!” li kri'et'is mal'ĝoj'e. “Mi perd'is la venen'o'n per kiu mi intenc'is mort'ig'i la fiŝ'o'j'n, kaj mi ne pov'os far'i pli ĉar nur mi'a edz'in'o sci'is la sekret'o'n, kaj ŝi nun est'as mal'saĝ'a Pork'o kaj forges'is si'a'n tut'a'n magi'o'n.”

“Tre bon'e,” dir'is la Diamant'a Cign'o mal'estim'e, dum ŝi flos'is sur la akv'o kaj naĝ'is graci'e tie'n kaj tie'n.

“Ĝoj'ig'as mi'n vid'i vi'n mal'sukces'i. Vi'a pun'o nur komenc'iĝ'as, ĉar kvankam vi sorĉ'is mi'n kaj for'pren'is mi'a'n sorĉ'o'pov'o'n vi ankoraŭ dev'os pri'trakt'i la tri magi'a'j'n fiŝ'o'j'n, kaj fin'fin'e ili detru'os vi'n, kred'u tio'n.”

La Ple-dik'o rigid'e rigard'is la Cign'o'n dum moment'o. Post'e li kri'is al si'a'j soldat'o'j: “Paf'u ŝi'n! Paf'u la sen'respekt'a'n bird'o'n!”

Ili paf'is kelk'a'j'n sag'o'j'n je la Diamant'a Cign'o, sed ŝi plonĝ'is sub la akv'o'n kaj la ĵet'aĵ'o'j fal'is sen'util'e.

Kiam Ku-i-o lev'iĝ'is al la surfac'o ŝi est'is tre mal'proksim'a de la bord'o kaj ŝi rapid'e naĝ'is trans la lag'o'n al kie neni'u sag'o aŭ lanc'o pov'us traf'i ŝi'n.

La Ple-dik'o frot'is si'a'n menton'o'n kaj konsider'is kio'n sekv'e far'i. Proksim'e flos'is la sub'mar'ŝip'o en kiu la Reĝ'in'o ven'is, sed la Premloj en ĝi ne sci'is kio'n far'i.

Ebl'e ili ne bedaŭr'is ke ili'a kruel'a mastr'in'o trans'form'iĝ'is en Diamant'a'n Cign'o'n, sed la trans'form'o las'is ili'n tut'e sen'help'a'j. La sub'akv'a'n boat'o'n funkci'ig'is ne mekanism'o sed cert'a'j mistik'a'j vort'o'j parol'it'a'j de Ku-i-o. Ili ne sci'is kiel sub'akv'ig'i ĝi'n, aŭ kiel re'kovr'i si'n per la akv'imun'a kovr'il'o, aŭ kiel re'vetur'ig'i la boat'o'n al la kastel'o, aŭ dev'ig'i ĝi'n en'ir'i la mal'grand'a'n kel'a'n ĉambr'o'n kie ĝi kutim'e est'is loĝ'ig'at'a. Efektiv'e, ili nun est'is el'ŝlos'it'a'j el la Grand'a Kupol'o kaj ne pov'is re'en'ir'i. Do unu el la vel'ist'o'j kri'is al la Plej'super'a Diktator'o de la Platkapuloj, dir'ant'e: “Bon'vol'u kapt'i ni'n kaj pren'i ni'n al vi'a mont'o, kaj manĝ'ig'i kaj gard'i ni'n, ĉar ni hav'as neni'a'n loĝ'lok'o'n.”

La Ple-dik'o rid'is kaj respond'is: “Neniel. Mi ne vol'as ĝen'i mi'n per pri'zorg'ad'o de ar'o da stult'a'j Premloj. Rest'u kie vi est'as, aŭ ir'u kie'n vi vol'as, sed nepr'e for'ten'u vi'n de ni'a mont'o.” Li turn'is si'n al si'a'j soldat'o'j kaj plu'dir'is: “Ni konker'is Reĝ'in'o'n Ku-i-on kaj far'is el ŝi sen'pov'a'n Cign'o'n. La Premloj est'as sub akv'o kaj ili rest'u tie. Do, sukces'int'e per la milit'o, ni re'ir'u al ni'a hejm'o kaj gaj'u kaj festen'u, ĉar post mult'a'j jar'o'j ni pruv'is ke la Platkapuloj est'as pli pov'a'j kaj pli potenc'a'j ol la Premloj.”

Do la Platkapuloj for'marŝ'is kaj tra'ir'is la vic'o'n de palm'o'j kaj re'ir'is al si'a mont'o, kie la Ple-dik'o kaj kelk'a'j li'a'j oficir'o'j festen'is kaj ĉiu'j ali'a'j dev'is serv'i ili'n.

“Mi bedaŭr'as ke ni ne pov'as manĝ'i rost'it'a'n pork'aĵ'o'n,” dir'is la Ple-dik'o, “sed ĉar ni'a sol'a pork'o est'as el or'o, ni ne pov'as manĝ'i ŝi'n. Kaj, ankaŭ, la Or'a Pork'o hazard'e est'as mi'a edz'in'o, kaj eĉ se ŝi ne est'us el or'o mi cert'as ke ŝi est'us tro mal'mol'a por manĝ'o.”

La Diamant'a Cign'o

Kiam la Platkapuloj jam for'ir'is la Diamant'a Cign'o re'naĝ'is al la boat'o kaj unu el la jun'a'j Premloj nom'it'a Ervik dir'is al ŝi fervor'e: “Kiel ni re'ir'os al la insul'o, vi'a Moŝt'o?”

“Ĉu mi ne est'as bel'a?” demand'is Ku-i-o, ark'ig'ant'e si'a'n kol'o'n graci'e kaj etend'ant'e si'a'j'n diamant'o- kovr'it'a'j'n flug'il'o'j'n. “Mi pov'as vid'i mi'n spegul'at'a en la akv'o, kaj mi cert'as ke neni'u bird'o nek best'o, nek hom'o est'as egal'e bel'eg'a kiel mi!”

“Kiel ni re'ir'os al la insul'o, vi'a Moŝt'o?” urĝ'e demand'is Ervik.

“Kiam mi'a fam'o dis'vast'iĝ'os tra la land'o, oni vetur'os el ĉiu'j part'o'j de ĉi tiu lag'o por rigard'i mi'a'n bel'ec'o'n,” dir'is Ku-i-o, sku'ant'e si'a'j'n plum'o'j'n por scintil'ig'i la diamant'o'j'n pli fort'e.

“Sed, vi'a Moŝt'o, ni dev'as hejm'e'n'ir'i kaj ni ne sci'as kiel ir'i tie'n,” Ervik persist'is.

“Mi'a'j okul'o'j,” koment'is la Diamant'a Cign'o, “est'as mir'ind'e blu'a'j kaj bril'ant'a'j kaj ĉarm'os ĉiu'j'n rigard'ant'o'j'n.”

“Dir'u al ni kiel funkci'ig'i la boat'o'n—kiel re'ir'i al la insul'o,” pet'eg'is Ervik kaj la ali'a'j kri'is sam'e urĝ'e: “Dir'u al ni, Ku-i-o; dir'u al ni!”

“Mi ne sci'as,” respond'is la Reĝ'in'o sen interes'iĝ'o.

“Vi est'as magi'ist'in'o, sorĉ'ist'in'o tre spert'a!”

“Kompren'ebl'e tia mi est'is, kiam mi est'is knab'in'o,”

ŝi dir'is, klin'ant'e si'a'n kap'o'n super la klar'a'n akv'o'n por vid'i si'a'n spegul'iĝ'o'n per ĝi; “sed nun mi forges'is ĉi'a'j'n stult'aĵ'o'j'n kia magi'o. Cign'o'j est'as pli bel'a'j ol knab'in'o'j, precip'e kiam ili est'as sur'ŝut'it'a'j per diamant'o'j. Ĉu vi ne opini'as?” Kaj ŝi graci'e for'naĝ'is, kaj ŝajn'e al ŝi tut'e ne grav'is ĉu aŭ ne ili respond'is.

Evrik kaj li'a'j akompan'ant'o'j est'is sen'esper'a'j. Ili kompren'is klar'e ke Ku-i-o ne pov'as aŭ ne vol'as help'i ili'n. La eks'reĝ'in'o ne plu atent'as pri si'a insul'o, si'a popol'o, nek si'a mir'ind'a magi'o; ŝi'n interes'as nur admir'i si'a'n propr'a'n bel'ec'o'n.

“Ver'e,” dir'is Ervik, mal'gaj'a'voĉ'e, “la Platkapuloj venk'is ni'n!”

* * * * * * * * Kelk'a'j'n el tiu'j event'o'j vid'is Ozma kaj Doroteo kaj Lord'in'o Aŭreks, kiu'j for'ir'is el la dom'o kaj proksim'iĝ'is al la vitr'o de la kupol'o, por vid'i kio okaz'as. Mult'a'j Premloj ankaŭ puŝ'is si'n kontraŭ la kupol'o'n, demand'ant'e al si kio sekv'e okaz'os. Kvankam ili'a vid'pov'o est'is iom mal'klar'ig'it'a de la akv'o kaj la neces'o supr'e'n'rigard'i angul'e, ili observ'is la ĉef'a'j'n part'o'j'n de la dram'o okaz'ant'a supr'e. Ili vid'is la sub'mar'ŝip'o'n de Reĝ'in'o Ku-i-o ven'i al la surfac'o kaj mal'ferm'iĝ'i; ili vid'is la Reĝ'in'o'n star'i rekt'e por ĵet'i si'a'n magi'a'n ŝnur'o'n; ili vid'is ŝi'a'n subit'a'n trans'form'iĝ'o'n en Diamant'a'n Cign'o'n, kaj kri'o de mir'eg'o aŭd'iĝ'is el la Premloj en la kupol'o.

“Bon'e!” firm'e dir'is Doroteo. “Mi mal'am'as tiu'n mal'jun'ul'o'n Ple-dik'o, sed mi ĝoj'as ke Ku-i-o pun'iĝ'is.”

“Okaz'is mis'fortun'eg'o!” kri'is Lord'in'o Aŭreks, prem'ant'e si'a'j'n man'o'j'n sur si'a'n kor'o'n.

“Jes,” akord'is Ozma, kap'gest'ant'e pens'em'e; “la mis'fortun'o de Ku-i-o est'os katastrof'o por ŝi'a popol'o.”

“Kial vi dir'as tio'n?” demand'is Doroteo surpriz'it'e.

“Ŝajn'as al mi ke la Premloj est'as bon'fortun'a'j, ili ja perd'is si'a'n kruel'a'n Reĝ'in'o'n.”

“Se nur tem'us pri tio vi prav'us,” respond'is Lord'in'o Aŭreks; “kaj se la insul'o est'us super la akv'o ne est'us tiom grav'e. Sed jen ni ĉiu'j, sur la fund'o de la lag'o, en'karcer'ig'it'a'j en ĉi tiu kupol'o.”

“Ĉu vi ne pov'as lev'i la insul'o'n?” demand'is Doroteo.

“Ne. Nur Ku-i-o sci'is kiel far'i tio'n,” est'is la respond'o.

“Ni prov'u,” insist'is Doroteo. “Se ebl'as sub'e'n'ig'i ĝi'n, do ebl'as supr'e'n'ig'i ĝi'n. La mekanism'o rest'as ĉi tie, mi supoz'as.”

“Jes; sed la mekanism'o funkci'as per magi'o, kaj Ku-i-o rifuz'is kon'ig'i al iu el ni si'a'n sekret'a'n pov'o'n.”

La vizaĝ'o de Doroteo serioz'iĝ'is; sed ŝi pens'ad'is.

Ozma mastr'as mult'a'n magi'o'n,” ŝi dir'is.

“Sed ne tia'n magi'o'n,” Ozma respond'is.

“Ĉu vi ne pov'os lern'i ĝi'n, rigard'ant'e la mekanism'o'n?”

“Bedaŭr'ind'e ne, mi'a kar'a. Tut'e ne tem'as pri fe'magi'o, tem'as pri sorĉ'ad'o.”

“Nu,” dir'is Doroteo, turn'ant'e si'n al Lord'in'o Aŭreks, “vi dir'is ke ekzist'as ali'a'j sub-sub-mar'a'j boat'o'j.

Ni en'ir'u unu el ili, kaj ĵet'iĝ'u al la surfac'o de la akv'o, sam'kiel Ku-i-o, kaj tiel ni eskap'u. Kaj post'e ni pov'os help'i sav'i ĉiu'j'n Premlojn ĉi tie.”

“Neni'u sci'as funkci'ig'i la sub'akv'a'j'n boat'o'j'n escept'e de la Reĝ'in'o,” deklar'is Lord'in'o Aureks.

“Ĉu ne ekzist'as pord'o aŭ fenestr'o en ĉi tiu kupol'o kiu'n ni pov'us mal'ferm'i?”

“Ne ekzist'as, kaj se ja ekzist'us, la akv'o en'rapid'us por plen'ig'i la kupol'o'n kaj ni ne pov'us el'ir'i.”

“La Premloj,” dir'is Ozma, “ne pov'us dron'i; ili nur mal'sek'iĝ'us kaj satur'iĝ'us kaj en tia stat'o ili est'us tre mal'komfort'a'j kaj mal'feliĉ'a'j. Sed vi est'as mort'i'pov'a, Doroteo, kaj se vi'a Magi'a Zon'o protekt'us vi'n kontraŭ mort'o vi dev'us kuŝ'i etern'e sur la fund'o de la lag'o.”

“Ne, mi prefer'us rapid'e mort'i,” asert'is la knab'in'et'o.

“Sed est'as pord'o'j en la kel'o kiu'j mal'ferm'iĝ'as—por el'las'i la pont'o'j'n kaj la boat'o'j'n—kaj tio ne plen'ig'us la kupol'o'n per akv'o, ĉu?”

“Tiu'j pord'o'j mal'ferm'iĝ'as nur per magi'a vort'o, kaj nur Ku-i-o sci'as la vort'o'n dir'end'a'n,” dir'is Lord'in'o Aŭreks.

“Jad'i!” kri'is Doroteo, “la magi'o de tiu fi'a Reĝ'in'o fiask'ig'as ĉiu'j'n mi'a'j'n eskap'o'plan'o'j'n. Mi dev'os ced'i al vi, Ozma, vi sav'u ni'n!”

Ozma rid'et'is, sed ŝi'a rid'et'o ne est'is gaj'a kiel kutim'e. La Princ'in'o de Oz trov'is si'n front'at'a de serioz'a problem'o, kaj kvankam ŝi tut'e ne pens'is sen'esper'iĝ'i ŝi agnosk'is ke la Premloj kaj ili'a insul'o, kaj ankaŭ Doroteo kaj ŝi mem, renkont'as grav'eg'a'n problem'o'n kaj se ŝi ne pov'os trov'i rimed'o'n por sav'i ili'n ili est'os perd'it'a'j por la Land'o Oz dum la tut'a est'ont'ec'o.

“Dum tia dilem'o,” dir'is ŝi, medit'e, “oni neni'o'n gajn'as per tro'a rapid'o. Zorg'o'plen'a pens'ad'o ebl'e help'os ni'n, kaj ankaŭ la si'n'sekv'o de event'o'j. Ĉiam pov'as okaz'i tio kio'n oni ne anticip'as, kaj sen'lament'a pacienc'o est'as pli bon'a ol ne'pri'pens'it'a ag'o.”

“Bon'e,” respond'is Doroteo; “pens'u lant'e, Ozma; ne neces'as rapid'i. Ĉu ni maten'manĝ'u, Lord'in'o Aŭreks?”

Ili'a gast'ig'ant'in'o re'konduk'is ili'n al la dom'o, kie ŝi ordon'is al si'a'j trem'ant'a'j serv'ist'o'j prepar'i kaj prezent'i la maten'manĝ'o'n. Ĉiu'j Premloj tim'is kaj mal'trankvil'is pro la trans'form'iĝ'o de ili'a Reĝ'in'o en cign'o'n. Ku-i-on ili tim'is kaj mal'am'is, sed ili de'pend'is de ŝi'a magi'o por konker'i la Platkapulojn kaj nur ŝi pov'us re'lev'i ili'a'n insul'o'n al la surfac'o de la lag'o.

Antaŭ ol fin'iĝ'is la maten'manĝ'o plur'a'j aŭtoritat'a'j Premloj ven'is al Aŭreks por pet'i ŝi'a'n konsil'o'n kaj por demand'ad'i al Princ'in'o Ozma, pri kiu ili sci'is nur ke ŝi pretend'as est'i fe'in'o kaj la Reg'ant'o de la tut'a land'o, inkluziv'e de la Lag'o de la Premloj.

“Se vi dir'is la ver'o'n al Reĝ'in'o Ku-i-o,” ili dir'is al ŝi, “vi est'as ni'a laŭ'rajt'a estr'in'o, kaj ni pov'as de'pend'i de vi por ke ni sav'iĝ'u el ĉia problem'o.”

“Mi klopod'os efektiv'ig'i tio'n,” Ozma graci'e cert'ig'is ili'n, “sed memor'u ke la fe'o'j ricev'is pov'o'n al'port'i komfort'o'n kaj feliĉ'o'n al ĉiu pet'ant'o. Kontraŭ'e, magi'o kia'n kon'is kaj uz'is Ku-i-o est'as kontraŭ'leĝ'a sorĉ'ad'o kaj ŝi'a'j art'o'j est'as tia'j kia'j'n neni'u fe'o akcept'us uz'i.

Tamen, kelk'foj'e neces'as konsider'i mal'bon'o'n por efektiv'ig'i bon'o'n, kaj ebl'e per stud'o de la il'o'j kaj sorĉ'o'j de Ku-i-o mi pov'os sav'i ni'n. Ĉu vi promes'as akcept'i mi'n kiel vi'a'n Reg'ant'o'n kaj obe'i ĉiu'n mi'a'n ordon'o'n?”

Ili volont'e promes'is.

“Nu,” plu'dir'is Ozma, “mi ir'os al la palac'o de Ku-i-o kaj al'propr'ig'os ĝi'n. Ebl'e mi trov'os i'o'n util'a'n tie. Inter'temp'e dir'u al ĉiu'j Premloj ke ili tut'e ne tim'u, ili pacienc'u. Ili re'ir'u al si'a'j hejm'o'j kaj ag'u normal'e. La perd'iĝ'o de Ku-i-o ebl'e montr'iĝ'os ne mis'fortun'o sed ben'o.”

Tiu parol'o ekster'ordinar'e gaj'ig'is la Premlojn. Ver'e, ili pov'is de'pend'i de neni'u nun ali'a ol Ozma, kaj malgraŭ ili'a danĝer'a pozici'o ili'a'j kor'o'j sen'pez'iĝ'is pro la trans'form'iĝ'o kaj mal'ĉe'est'o de ili'a Reĝ'in'o kruel'a.

Ili ven'ig'is si'a'n latun'a'n band'o'n kaj grand'a procesi'o eskort'is Ozman kaj Doroteon al la palac'o, kie ĉiu'j eks'serv'ist'o'j de Ku-i-o fervor'is serv'i ili'n. Ozma ankaŭ invit'is Lord'in'o Aŭreks loĝ'i en la palac'o, ĉar ŝi sci'is ĉio'n pri la Premloj kaj ili'n insul'o kaj ankaŭ est'is favor'it'a de la eks'reĝ'in'o, do ŝi'a'j konsil'o kaj inform'o nepr'e montr'iĝ'us valor'a'j.

Ozman iom ĉagren'is ŝi'a'j trov'o'j en la palac'o. Unu ĉambr'o de la privat'a ĉambr'ar'o de Ku-i-o est'is tut'e dediĉ'it'a al la uz'ad'o de sorĉ'ad'o, kaj tie est'is ne'nombr'ebl'a'j kurioz'a'j il'o'j kaj uj'o'j da ŝmir'aĵ'o'j kaj botel'o'j da trink'aĵ'o'j sur kiu'j est'is etiket'o'j kun kurioz'a'j nom'o'j, kaj strang'a'j maŝin'o'j kies util'o'n Ozma ne pov'is diven'i, kaj pekl'it'a'j buf'o'j kaj helik'o'j kaj lacert'o'j, kaj bret'o da libr'o'j skrib'it'a'j per sang'o, sed en lingv'o kiu'n ne kon'is la Reg'ant'in'o de Oz.

“Mi ne kompren'as,” dir'is Ozma al Doroteo, kiu akompan'is ŝi'n dum la serĉ'o, “kiel Ku-i-o sci'is uz'i la magi'il'o'j'n kiu'j'n ŝi ŝtel'is de la tri Adept'a'j Sorĉ'ist'in'o'j.

Krom'e, laŭ ĉiu'j raport'o'j tiu'j Adept'o'j uz'is nur bon'a'n sorĉ'ad'o'n, kia help'as la popol'o'n, sed Ku-i-o far'is nur mal'bon'a'n.

“Ebl'e ŝi uz'is la bon'a'j'n il'o'j'n por mal'bon'a'j cel'o'j?”

sugest'is Doroteo.

“Jes, kaj per la sci'o gajn'it'a Ku-i-o sen'dub'e invent'is mult'a'j'n mal'bon'il'o'j'n tut'e ne'kon'at'a'j'n de la bon'a'j Adept'o'j, kiu'j nun est'as fiŝ'o'j,” al'don'is Ozma. “Est'as domaĝ'e ke la Reĝ'in'o ten'is si'a'j'n sekret'o'j'n tiom zorg'e gard'at'a'j, ĉar nur ŝi mem pov'us uz'i iu'n el ĉi tiu'j strang'a'j aĵ'o'j konserv'at'a'j en ĉi tiu ĉambr'o.”

“Ĉu ebl'e ni pov'os kapt'i la Diamant'a'n Cign'o'n kaj dev'ig'i ŝi'n dir'i al ni la sekret'o'j'n?” demand'is Doroteo.

“Ne; eĉ se ni pov'us kapt'i ŝi'n, Ku-i-o jam forges'is ĉi'a'n magi'o'n kiu'n iam ŝi sci'is. Sed krom se ni mem pov'us eskap'i el ĉi tiu kupol'o ni ne pov'us kapt'i la Cign'o'n, kaj se ni ja eskap'us ne util'us al ni la magi'o de Ku-i-o.”

“Est'as ver'e,” agnosk'is Doroteo. “Sed—jen, Ozma, jen bon'a ide'o! Ni kapt'u la tri fiŝ'o'j'n—la or'a'n kaj la arĝent'a'n kaj la bronz'a'n, kaj vi re'trans'form'u ili'n en ili'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n, kaj tiam la tri Adept'o'j pov'os sav'i ni'n el ĉi tie.”

“Vi ne est'as tre praktik'a, Doroteo kar'a. Est'us egal'e mal'facil'e por ni kapt'i la tri fiŝ'o'j'n, el ĉiu'j ali'a'j fiŝ'o'j en la lag'o, kiel kapt'i la Cign'o'n.”

“Sed se ni pov'us, tio help'us ni'n pli ol kapt'i la Cign'o'n,” persist'is la knab'in'et'o.

“Est'as ver'e,” respond'is Ozma, rid'et'ant'e pro la fervor'o de ŝi'a amik'in'o. “Vi el'pens'u rimed'o'n por kapt'i la fiŝ'o'j'n, kaj mi promes'as ke kiam vi kapt'is ili'n mi re'don'os al ili ili'a'j'n ĝust'a'j'n form'o'j'n.”

“Mi sci'as ke vi kred'as ke mi ne pov'os,” respond'is Doroteo, “sed mi intenc'as klopod'i.”

Ŝi for'ir'is el la palac'o kaj ir'is al lok'o kie ŝi pov'is rigard'i tra klar'a vitr'aĵ'o de la kupol'o en la ĉirkaŭ'ant'a'n akv'o'n. Tuj ŝi'n interes'is la kurioz'a'j vid'aĵ'o'j kiu'j renkont'is ŝi'a'j'n okul'o'j'n.

La Lag'o de la Premloj loĝ'ig'is mult'a'spec'a'j'n kaj mult'a'dimensi'a'j'n fiŝ'o'j'n. La akv'o est'is tiom tra'vid'ebl'a ke la knab'in'o pov'is vid'i long'a'distanc'e kaj la fiŝ'o'j tiom proksim'iĝ'is al la vitr'o de la kupol'o ke kelk'foj'e ili eĉ tuŝ'is ĝi'n. Sur la blank'a sabl'o ĉe la fund'o de la la lag'o est'is asteri'o'j, omar'o'j, krab'o'j kaj mult'a'j ŝel'fiŝ'o'j strang'a'form'a'j kaj kun ŝel'o'j bel'eg'e bunt'a'j. La akv'o'plant'ar'o est'is bril'kolor'a kaj al Doroteo aspekt'is bel'eg'a ĝarden'o.

Sed plej interes'is la fiŝ'o'j. Kelk'a'j est'is grand'a'j kaj pigr'a'j, flos'ant'e aŭ kuŝ'ant'e ripoz'e kaj nur mov'et'ant'e si'a'j'n naĝ'il'o'j'n. Mult'a'j kun grand'a'j rond'a'j okul'o'j rigard'is rekt'e la knab'in'o'n dum ŝi rigard'ad'is ili'n kaj Doroteo demand'is al si ĉu ili pov'os aŭd'i ŝi'n tra la vitr'o se ŝi parol'os al ili. En Oz, kie ĉiu'j best'o'j kaj bird'o'j kapabl'as parol'i, ankaŭ mult'a'j fiŝ'o'j kapabl'as parol'i, sed kutim'e ili est'as mult'e pli stult'a'j ol bird'o'j kaj best'o'j ĉar ili mal'rapid'e pens'as kaj sci'as mal'mult'o'n pri kiu parol'i.

En la Lag'o de la Premloj la fiŝ'o'j mal'grand'a'j est'is pli aktiv'a'j ol la grand'a'j kaj naĝ'is rapid'e en kaj el inter la sving'iĝ'ant'a'j mar'herb'o'j, kvazaŭ hav'ant'e grav'a'j'n task'o'j'n kaj dev'ant'e rapid'i. Doroteo esper'is trov'i la or'a'n kaj arĝent'a'n kaj bronz'a'n fiŝ'o'j'n inter la mal'grand'a'j speci'o'j. Ŝi opini'is ke ver'ŝajn'e ili rest'os en grup'o, rest'ant'e kun'ul'o'j nun kiel antaŭ'e kiam ili hav'is si'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n, sed tiom da fiŝ'o'j konstant'e preter'pas'is, kaj la scen'o ŝanĝ'iĝ'is ĉiu'moment'e, ke ŝi ne est'is cert'a ke ŝi rimark'us ili'n eĉ se ili vid'ebl'iĝ'us. Ŝi'a'j okul'o'j ne pov'is ĉiu'direkt'e rigard'i kaj la serĉ'at'a'j fiŝ'o'j ebl'e est'as ali'flank'e de la kupol'o, aŭ tre mal'proksim'e en la lag'o.

“Ebl'e, ĉar ili tim'is Ku-i-on, ili kaŝ'is si'n ie, kaj ne sci'as ke ili'a mal'amik'o trans'form'iĝ'is,” ŝi pens'is.

Ŝi rigard'ad'is la fiŝ'o'j'n long'a'temp'e, ĝis ŝi tiom mal'sat'is ke ŝi re'ir'is al la palac'o por lunĉ'o. Sed ŝi ne perd'is si'a'n kuraĝ'o'n.

“Ĉu i'o'n nov'a'n vi trov'is, Ozma?” ŝi demand'is.

“Ne, kar'a. Ĉu vi trov'is la tri fiŝ'o'j'n?”

“Ankoraŭ ne. Sed mi hav'as neni'o'n pli bon'a'n por far'i, Ozma, do mi intenc'as re'ir'i kaj de'nov'e rigard'ad'i.”

La Alarm'il'o

Glinda la Bon'a, en si'a palac'o en la Land'o de la Kveluloj, dev'is atent'i mult'a'j'n afer'o'j'n, ĉar ŝi ne nur kontrol'is la teks'ad'o'n kaj brod'ad'o'n far'at'a'n de ŝi'a ar'o da knab'in'o'j, kaj help'is ĉiu'j'n kiu'j ven'is al ŝi pet'ant'e help'o'n—ne nur hom'o'j'n sed ankaŭ best'o'j'n kaj bird'o'j'n—sed ŝi ankaŭ est'is fidel'a stud'ant'o de la sorĉ'art'o'j kaj ŝi uz'is mult'a'n temp'o'n en si'a Laboratori'o de Magi'o, kie ŝi streb'is trov'i kurac'il'o'n por ĉiu mis'aĵ'o kaj perfekt'ig'i si'a'n lert'ec'o'n pri magi'o.

Tamen ŝi ne forges'is rigard'i en la Grand'a Arkiv'o- Libr'o ĉiu'tag'e por trov'i ĉu menci'iĝ'as la vizit'o de Ozma kaj Doroteo al la Sorĉ'it'a Mont'o de la Platkapuloj kaj la Magi'a Insul'o de la Premloj. La Arkiv'o inform'is ŝi'n ke Ozma ating'is la mont'o'n, ke ŝi eskap'is, kun si'a akompan'ant'in'o, kaj ir'is al la Insul'o de la Premloj, kaj ke Reĝ'in'o Ku-i-o sub'akv'ig'is la insul'o'n tiel ke ĝi est'is tut'e sub akv'o. Sekv'is la deklar'o ke la Platkapuloj ven'is al la lag'o por venen'i la fiŝ'o'j'n kaj ke ili'a Plej'super'a Diktator'o trans'form'is Reĝ'in'o'n Ku-i-o en cign'o'n.

Neniu'j ali'a'j detal'o'j aper'is en la Grand'a Libr'o do Glinda ne sci'is ke ĉar Ku-i-o forges'is si'a'n magi'o'n neni'u el la Premloj sci'is kiel re'lev'i la insul'o'n al la surfac'o. Do Glinda ne mal'trankvil'iĝ'is pri Ozma kaj Doroteo ĝis unu maten'o'n, dum ŝi sid'is kun si'a'j knab'in'o'j, ek'sonor'is subit'e la grand'a alarm'il'o. Tio est'is tiom ne'kutim'a ke ĉiu knab'in'o ek'trem'is kaj eĉ la Sorĉ'ist'in'o mem dum moment'o ne pov'is pens'i kio'n signif'as la alarm'o.

Sed post hezit'o ŝi memor'is la ring'o'n kiu'n ŝi don'is al Doroteo kiam ŝi for'ir'is de la palac'o por komenc'i si'a'n entrepren'o'n. Don'ant'e la ring'o'n Glinda avert'is la mal'grand'a'n knab'in'o'n ne uz'i ĝi'a'j'n magi'a'j'n pov'o'j'n krom se ŝi'n kaj Ozma front'as ver'a danĝer'o, sed tiu'okaz'e ŝi turn'u ĝi'n sur si'a fingr'o unu'foj'e dekstr'e'n kaj unu'foj'e mal'dekstr'e'n kaj ek'sonor'os la alarm'il'o de Glinda.

Do la Sorĉ'ist'in'o nun sci'is ke danĝer'o minac'as ŝi'a'n am'at'a'n Reg'ant'in'o'n kaj Princ'in'o'n Doroteon, kaj ŝi rapid'is al si'a magi'ĉambr'o por serĉ'i inform'o'n pri kia danĝer'o tem'as. La respond'o al ŝi'a demand'o ne est'is tre kontent'ig'a, ĉar ĝi dir'is nur: “Ozma kaj Doroteo est'as kapt'it'o'j en la grand'a Kupol'o de la Insul'o de la Premloj, kaj la Kupol'o est'as sub la akv'o de la lag'o.”

“Ĉu Ozma kapabl'as lev'i la insul'o'n al la surfac'o?”

demand'is Glinda.

“Ne,” est'is la respond'o, kaj la Arkiv'o rifuz'is dir'i pli, nur ke Reĝ'in'o Ku-i-o, la sol'a person'o kapabl'a komand'i ke la insul'o lev'iĝ'u, est'is trans'form'it'a de la Platkapulo Ple-dik'o en Diamant'a'n Cign'o'n.

Glinda konsult'is la pas'int'a'j'n arkiv'o'j'n pri la Premloj en la Grand'a Libr'o. Post diligent'a serĉ'o ŝi trov'is ke Ku-i-o est'as potenc'a sorĉ'ist'in'o, kiu gajn'is la plej'part'o'n de si'a potenc'o per perfid'a trans'form'o de la Adept'o'j de Magi'o, kiu'j vizit'ad'is ŝi'n, en tri fiŝ'o'j'n—or'a'n, arĝent'a'n kaj bronz'a'n—kaj post tio ŝi ĵet'ig'is ili'n en la lag'o'n.

Glinda medit'is zorg'e pri tiu inform'o kaj decid'is ke iu dev'os ir'i help'i Ozman. Kvankam ne neces'is mult'e rapid'i, ĉar Ozma kaj Doroteo pov'us viv'i long'a'temp'e en sub'akv'a kupol'o, est'is evident'e ke ili ne pov'os el'ir'i krom se iu pov'os lev'i la insul'o'n.

La Sorĉ'ist'in'o tra'serĉ'is ĉiu'j'n si'a'j'n recept'o'j'n kaj sorĉ'o'libr'o'j'n, sed ne pov'is trov'i magi'o'n kapabl'a'n lev'i sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n. Io tia ne est'is jam bezon'at'a en sorĉ'ad'o. Do Glinda far'is insul'et'o'n, kovr'it'a'n per vitr'a kupol'o, sub'akv'ig'is ĝi'n en lag'et'o proksim'a al la kastel'o, kaj eksperiment'is prov'ant'e per'magi'e lev'i ĝi'n al la surfac'o. Ŝi far'is plur'a'j'n eksperiment'o'j'n, sed ĉiu'j fiask'is. Ŝajn'is tre simpl'a task'o, tamen ŝi ne pov'is plen'um'i ĝi'n.

Tamen la saĝ'a Sorĉ'ist'in'o ne perd'is si'a'n esper'o'n trov'i metod'o'n liber'ig'i si'a'j'n amik'o'j'n. Fin'e ŝi decid'is ke plej bon'e est'os ir'i al la Land'o de la Premloj kaj ekzamen'i la lag'o'n. Est'ant'e tie ŝi pli ver'ŝajn'e trov'os solv'o'n por la problem'o kiu ĝen'as ŝi'n, kaj pov'os el'labor'i plan'o'n por sav'i Ozman kaj Doroteon.

Do Glinda al'vok'is si'a'j'n cikoni'o'j'n kaj si'a'n aer'ĉar'o'n, kaj dir'int'e al si'a'j knab'in'o'j ke ŝi entrepren'os vetur'o'n kaj ebl'e ne re'ven'os baldaŭ, ŝi en'ir'is la ĉar'o'n kaj rapid'e port'iĝ'is al la Smerald'a Urb'o.

En la palac'o de Princ'in'o Ozma la Bird'o'tim'ig'il'o nun ag'is kiel Reg'ant'o de la Land'o Oz. Est'is mal'mult'o kiu'n li dev'is far'i, ĉar ĉio pri reg'ad'o funkci'is tre sen'problem'e, sed li est'is pret'a por okaz'o kiam io ne'antaŭ'vid'it'a okaz'os.

Glinda trov'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n lud'ant'a kroket'o'n kun Trot kaj Betinjo Bobin, du knab'in'et'o'j kiu'j loĝ'is en la palac'o protekt'at'e de Ozma kaj kiu'j est'is intim'a'j amik'o'j de Doroteo kaj kiu'j'n am'is ĉiu'j Ozan'o'j.

“Io okaz'is!” kri'is Trot, dum la ĉar'o de la Sorĉ'ist'in'o sur'ter'iĝ'is apud ili. “Glinda ven'as ĉi tie'n nur kiam io mis'a okaz'os.”

“Mi esper'as ke neni'a damaĝ'o okaz'is al Ozma, aŭ al Doroteo,” dir'is Betinjo mal'trankvil'e, dum la bel'a Sorĉ'ist'in'o paŝ'is el si'a ĉar'o.

Glinda proksim'iĝ'is al la Bird'o'tim'ig'il'o kaj inform'is li'n pri la dilem'o kiu traf'is Ozman kaj Doroteon kaj ŝi plu'dir'is: “Ni nepr'e sav'u ili'n, iel, Bird'o'tim'ig'il'o.”

“Cert'e,” respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o, stumbl'ant'e pro kurb'a palis'et'o kaj fal'ant'e pentr'it'vizaĝ’-al-ter'e.

La knab'in'o'j lev'is li'n kaj frap'is la pajl'en'hav'o'n por re'ĝust'a'form'ig'i li'n, kaj li dir'is plu, kvazaŭ neni'o okaz'is: “Sed vi dev'os dir'i al mi kio'n far'i, ĉar neniam dum mi'a tut'a viv'o mi re'lev'is sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n.”

“Ni dev'os okaz'ig'i Ŝtat'a'n Inter'konsil'iĝ'o'n kiel ebl'e plej baldaŭ,” propon'is la Sorĉ'ist'in'o. “Bon'vol'u send'i mesaĝ'ist'o'j'n por al'vok'i ĉiu'j'n konsil'ist'o'j'n de Ozma al ĉi tiu lok'o. Tiam ni pov'os decid'i kiel plej bon'e ag'i.”

La Bird'o'tim'ig'il'o ne perd'is temp'o'n far'ant'e tio'n.

Bon'fortun'e la plej grand'a part'o de la reĝ'a'j konsil'ist'o'j jam est'is en la Smerald'a Urb'o aŭ proksim'e al ĝi, do ĉiu'j kun'ven'is en la tron'ĉambr'o de la palac'o tiu'n sam'a'n vesper'o'n.

La Konsil'ant'o'j de Ozma

Neni'u Reg'ant'o iam hav'is tia'n strang'a'n vari'o'n de konsil'ant'o'j kia'n grup'ig'is ĉirkaŭ si'a'n tron'o'n la Princ'in'o Ozma.

Efektiv'e, en neni'u ali'a land'o pov'us tia'j mir'ig'a'j ul'o'j ekzist'i. Sed Ozma am'is ili'n pro ili'a'j strang'ec'o'j kaj pov'is fid'i ĉiu'n el ili.

Unu'a est'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. Ĉiu part'o de li est'is stan'a, bril'polur'it'a. Ĉiu'j li'a'j artik'o'j est'is bon'e ole'at'a'j kaj mov'iĝ'is sen'ĝen'e. Li port'is bril'ant'a'n hak'il'o'n por pruv'i si'n hak'ist'o, sed mal'oft'e li bezon'is uz'i ĝi'n ĉar li loĝ'is en bel'eg'a stan'a kastel'o en la Land'o de la Palp'brum'o'j en Oz kaj est'is Imperi'estr'o de ĉiu'j Palp'brum'o'j. La nom'o de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'is Noĉjo Hak'ist'o. Li hav'is tre bon'a'n mens'o'n, sed li'a kor'o ne mult'e valor'is, do li tre zorg'is far'i neni'o'n mal'afabl'a'n aŭ vund'i ies ajn sent'o'j'n.

Ali'a konsil'ant'o est'is Ĉifon'er'o'j, la Miks'ĉifon'a Knab'in'o de Oz, kiu konsist'is el gaj'kolor'a miks'ĉifon'a peplom'o ĝust'a'form'e tond'it'a kaj plen'ig'it'a per katun'o.

Tiu Miks'ĉifon'a Knab'in'o est'is tre inteligent'a, sed tiom plen'a de sprit'o kaj petol'ad'o ke mult'a'j pli stult'a'j person'o'j kred'is ŝi'n cert'e frenez'a. Ĉifon'er'o'j est'is gaj'a ĉiam, ne'grav'e kiom mal'gaj'a'j est'is la cirkonstanc'o'j, sed ŝi'a rid'ad'o kaj bon'humor'o valor'is por gaj'ig'i ali'a'j'n person'o'j'n kaj en ŝi'a'j laŭ'ŝajn'e sen'zorg'a'j koment'o'j oft'e trov'iĝ'is mult'a saĝ'ec'o.

Sekv'is la Vil'ul'o—vil'a de la kap'o ĝis la pied'o'j, har'ar'o kaj barb'o, vest'o'j kaj ŝu'o'j—sed tre mol'kor'a kaj afabl'a kaj unu el la plej lojal'a'j sub'ten'ant'o'j de Ozma.

Tiktoko ĉe'est'is, kupr'a ul'o en kiu est'is mekanism'o, tiom lert'e konstru'it'a ke li mov'iĝ'is, parol'is kaj pens'is per tri apart'a'j horloĝ'mekanism'o'j. Tiktoko est'is tre fid'ind'a ĉar li ĉiam far'is preciz'e tio'n por kio li'a'j risort'o'j est'is streĉ'it'a'j, sed li'a risort'o'mekanism'o em'is mal'streĉ'iĝ'i de temp'o al temp'o kaj tiu'okaz'e li rest'is tut'e sen'pov'a ĝis kiam iu re'streĉ'is la risort'o'j'n.

Ali'spec'a person'o est'is Joĉjo Kukurb'o'kap'o, unu el la plej mal'nov'a'j amik'o'j de Ozma kaj ŝi'a akompan'ant'o dum mult'a'j aventur'o'j. La korp'o de Joĉjo est'is tre krud'a kaj mal'lert'a, ĉar ĝi'n konsist'ig'is arb'o'branĉ'o'j tre divers'dimensi'a'j, artik'ig'it'a'j per lign'a'j kejl'o'j. Sed ĝi est'is fortik'a korp'o kaj ne romp'iĝ'em'a aŭ triv'iĝ'em'a, kaj vest'it'e la korp'o ne tiom vid'ig'is si'a'n krud'ec'o'n. La kap'o de Joĉjo Kukurb'o'kap'o est'is, kiel vi diven'is, matur'a kukurb'o, kies okul'o'j, naz'o kaj buŝ'o est'is ĉiz'it'a'j en unu flank'o. La kukurb'o est'is pozici'ig'it'a sur la lign'a kol'o de Joĉjo kaj em'is flank'e'n'turn'iĝ'i aŭ retro'e'n'turn'iĝ'i kaj tiu'okaz'e li dev'is rekt'ig'i ĝi'n per si'a'j lign'a'j man'o'j.

La plej ĝen'a aspekt'o de la natur'o de tia kap'o est'is ke ĝi ne bon'e konserv'iĝ'is kaj nepr'e putr'is post iom da temp'o. Do la ĉef'okup'o de Joĉjo est'is kultur'i kamp'o'n de bel'a'j kukurb'o'j ĉiu'jar'e, kaj ĉiu'foj'e antaŭ ol li'a mal'nov'a kap'o putr'is li elekt'is freŝ'a'n kukurb'o'n de la kamp'o kaj ĉiz'is la vizaĝ'o'n sur ĝi tre zorg'e, kaj ten'is ĝi'n pret'a por laŭ'bezon'e anstataŭ'i la mal'nov'a'n kap'o'n.

Ne ĉiam li sam'aspekt'ig'is ĝi'n kiam li ĉiz'is, do li'a'j amik'o'j neniam sci'is preciz'e kia esprim'o trov'iĝ'os sur li'a vizaĝ'o. Sed ne ebl'is ne re'kon'i li'n, ĉar li est'is la sol'a viv'ant'a kukurb'o'kap'a person'o en la Land'o Oz.

Unu'krur'a vel'ist'o est'is membr'o de la konsil'ant'ar'o de Ozma. Li'a nom'o est'is Kap’tan'o Vilĉjo kaj li ven'is al la Land'o Oz kun Trot, kaj est'is bon'ven'ig'at'a pro si'a'j lert'ec'o, honest'ec'o kaj bon'humor'o. Li uz'is lign'a'n krur'o'n por anstataŭ'i la krur'o'n perd'it'a'n kaj est'is grand'a amik'o de ĉiu'j infan'o'j en Oz ĉar li pov'is ĉiz'i ĉi'a'j'n lud'il'o'j'n el lign'o per si'a grand'a poŝ'tranĉ'il'o.

Profesor'o M. P. Ŝancel-Insekt'o, P. E., est'is ali'a membr'o de la konsil'ant'ar'o. La “M. P.” signif'is Mult'e Pli'grand'ig'it'a, ĉar la Profesor'o iam est'is mal'grand'a insekt'o, kiu per lens'o pli'grand'iĝ'is ĝis li far'iĝ'is grand'a kiel hom'o kaj de tiam rest'is tia. La “P. E.” signif'is ke li est'is Plen'e Eduk'it'a. Li est'is la estr'o de la Reĝ'a Atlet'ik'a Kolegi'o de Princ'in'o Ozma, kaj por ke la student'o'j ne bezon'u stud'i kaj tiel perd'i mult'a'n temp'o'n kiu'n ili pov'us ali'e dediĉ'i al atlet'ik'a'j sport'o'j, kia'j futbal'o, basbal'o, kaj simil'a'j, Profesor'o Ŝancel- Insekt'o invent'is la fam'a'j'n Eduk'a'j'n Pilol'o'j'n. Kiam student'o en la kolegi'o en'glut'is Geografi'a'n Pilol'o'n, li tuj sci'is si'a'n geografi'a'n lecion'o'n; kiam li pren'is Liter'um'a'n Pilol'o'n li tuj sci'is si'a'n liter'um'a'n lecion'o'n, kaj Aritmetik'a Pilol'o kapabl'ig'is la student'o'n far'i ĉi'a'n kalkul'o'n sen bezon'o pri'pens'i ĝi'n.

Tiu'j util'a'j pilol'o'j tre popular'ig'is la kolegi'o'n kaj instru'is lecion'o'j'n al la knab'o'j kaj knab'in'o'j de Oz kiel ebl'e plej facil'e. Malgraŭ tio, Profesor'o Ŝancel-Insekt'o ne est'is mult'e am'at'a ekster si'a kolegi'o, ĉar li est'is arogant'a kaj tiom admir'is si'n kaj fanfaron'is pri si'a lert'ec'o kaj konstant'a lern'ad'o, ke neni'u vol'is amik'iĝ'i kun li. Tamen Ozma trov'is li'n valor'a en la konsil'ant'ar'o.

Ebl'e la plej bel'e vest'it'a el ĉiu'j ĉe'est'ant'o'j est'is gigant'a ran'o tiom grand'a kiom hom'o, nom'at'a la Ran'ul'o, fam'a pro si'a'j saĝ'a'j parol'o'j. Li ven'is al la Smerald'a Urb'o el la Land'o de la Jipoj en Oz kaj est'is honor'a gast'o. Li'a long'a'bask'a jak'o est'is el velur'o, li'a veŝt'o el saten'o kaj li'a pantalon'o el plej'alt'kvalit'a silk'o.

Diamant'a'j buk'o'j est'is sur li'a'j ŝu'o'j kaj li port'is or'kap'a'n baston'o'n kaj alt'a'n silk'a'n ĉapel'o'n. Ĉiu'j bril'a'j kolor'o'j reprezent'iĝ'is en li'a riĉ'a vest'ar'o, tiel ke tro'ŝarĝ'is la okul'o'j'n long'a'temp'e rigard'i li'n, se oni ne kutim'iĝ'is al li'a bril'a elegant'ec'o.

La plej sukces'a kultiv'ist'o en la tut'a Oz est'is Onkl'o Henrik'o, kiu est'is onkl'o de Doroteo mem, kaj kiu nun loĝ'is proksim'e al la Smerald'a Urb'o kun si'a edz'in'o Onkl'in'o Em. Onkl'o Henrik'o instru'is al la Ozan'o'j kultur'i la plej bon'a'j'n legom'o'j'n kaj frukt'o'j'n kaj gren'o'j'n kaj mult'e util'is al Ozma li'a help'o plen'plen'ig'i la Reĝ'a'j'n Gren'magazen'o'j'n. Ankaŭ li est'is konsil'ant'o.

Mi menci'as kiel la last'a'n la mal'grand'a'n Sorĉ'ist'o'n de Oz ĉar li est'is la plej grav'a person'o en la Land'o Oz. Li ne est'is grand'a'dimensi'a person'o, sed li est'is grand'a person'o rilat'e al potenc'o kaj inteligent'o kaj du'a'rang'a nur kompar'e kun Glinda la Bon'a rilat'e al ĉiu'j mistik'a'j magi'art'o'j. Glinda instru'is li'n, kaj nur la Sorĉ'ist'o kaj la Sorĉ'ist'in'o laŭ'leĝ'e rajt'is sorĉ'ad'i, kaj ili sorĉ'is nur bon'cel'e kaj por la bon'o de la popol'o.

La Sorĉ'ist'o ja ne est'is bel'aspekt'a sed est'is agrabl'e rigard'i li'n. Li'a kalv'a kap'o est'is tiom bril'a kiom se oni lak'us ĝi'n; ĉiam est'is gaj'a scintil'o en li'a'j okul'o'j kaj li est'is vigl'a kiel jun'infan'o. Doroteo dir'as ke la Sorĉ'ist'o ne sci'as tiom kiom Glinda nur ĉar Glinda ne instru'is al li ĉio'n kio'n ŝi sci'as, sed kio'n sci'as la Sorĉ'ist'o li sci'as tre bon'e kaj sekv'e li far'as tre rimark'ind'a'j'n magi'ag'o'j'n.

La dek menci'it'a'j person'o'j kun'ven'is, kun la Bird'o'tim'ig'il'o, en la tron'ĉambr'o de Ozma, tuj post la vesper'manĝ'o, kaj la Sorĉ'ist'in'o dir'is al ŝi ĉio'n sci'at'a'n pri la mis'fortun'o de Ozma kaj Doroteo.

“Kompren'ebl'e ni dev'as sav'i ili'n,” ŝi daŭr'ig'is, “kaj ju pli baldaŭ ili sav'iĝ'os des pli ili ĝoj'os, sed ni nun- moment'e dev'as decid'i kiel sav'i ili'n. Tial mi kun'vok'is vi'n por konsil'o'j.”

“Plej facil'e,” koment'is la Vil'ul'o, “est'as re'lev'i la sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n de la Premloj al la surfac'o de la akv'o.”

“Dir'u al mi la kiel'o'n,” dir'is Glinda.

“Mi ne sci'as kiel, vi'a Moŝt'o, ĉar mi neniam lev'is sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n.”

“Ebl'e ni ĉiu'j ir'u sub ĝi'n kaj lev'u,” propon'is Profesor'o Ŝancel-Insekt'o.

“Kiel ni ir'u sub ĝi'n kiam ĝi kuŝ'as sur la fund'o de la lag'o?” demand'is la Sorĉ'ist'in'o.

“Ebl'e ni pov'us ĵet'i ŝnur'o'n ĉirkaŭ ĝi'n kaj tir'i ĝi'n al la bord'o,” dir'is Joĉjo Kukurb'o'kap'o.

“Kial ne pump'i la akv'o'n el la lag'o?” propon'is la Miks'ĉifon'a Knab'in'o rid'ant'e.

“Est'u serioz'a'j!” pled'is Glinda. “Jen serioz'a afer'o, kaj ni dev'as serioz'e pri'pens'i ĝi'n.”

“Kiom grand'a est'as la lag'o kaj kiom grand'a est'as la insul'o?” est'is la demand'o de la Ran'ul'o.

“Neni'u el ni sci'as, ĉar neni'u el ni est'is tie.”

“Tiu'kaz'e,” dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, “ŝajn'as al mi ke neces'as ke ni ir'u al la land'o de la Premloj kaj zorg'e ekzamen'u ĝi'n.”

“Tut'e ver'e,” akord'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

“Ni ĉi-u-ka-ze de-vos i-ri ti-e-n,” koment'is Tiktoko per si'a spasm'ec'a maŝin'voĉ'o.

“Do demand'end'as kiu'j el ni ir'u, kaj kiom?” dir'is la Sorĉ'ist'o.

“Mi, kompren'ebl'e,” deklar'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

“Kaj mi,” dir'is Ĉifon'er'o'j.

“Mi ŝuld'as al Ozma ke mi ir'u,” asert'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

“Mi ne pov'us for'rest'i, sci'ant'e ke ni'a am'at'a Princ'in'o est'as en'danĝer'ig'at'a,” dir'is la Sorĉ'ist'o.

“Ĉiu el ni sent'as tiel,” Onkl'o Henrik'o dir'is.

Fin'e sen'escept'e ĉiu'j decid'is ir'i al la Land'o de la Premloj, kaj Glinda kaj la mal'grand'a Sorĉ'ist'o gvid'os ili'n. Magi'o dev'as renkont'i magi'o'n por konker'i ĝi'n, do tiu'j du lert'a'j magi'ist'o'j neces'is por cert'ig'i la sukces'o'n de la ekspedici'o.

Ĉiu'j est'is pret'a'j komenc'i sen'hezit'e, ĉar neni'u hav'is grav'aĵ'o'j'n pri'atent'end'a'j'n. Joĉjo sur'port'is nov'e prepar'it'a'n Kukurb'o'kap'o'n kaj la Bird'o'tim'ig'il'o est'is last'a'temp'e re'plen'ig'it'a per freŝ'a pajl'o. La mekanism'o de Tiktoko bon'e funkci'is kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'is ĉiam bon'e oleum'it'a.

“La vetur'o est'os long'a,” dir'is Glinda, “kaj kvankam mi pov'us vetur'i rapid'e al la Land'o de la Premloj per mi'a cikoni'ĉar'o vi ali'a'j dev'os marŝ'i. Do, ĉar ni dev'as rest'i kun'e, mi re'send'os mi'a'n ĉar'o'n al mi'a kastel'o kaj ni plan'os for'ir'i el la Smerald'a Urb'o morgaŭ je la sun'lev'iĝ'o.”

La Grand'a Sorĉ'ist'in'o

Betinjo kaj Trot, kiam ili inform'iĝ'is pri la sav'ekspedici'o, pet'eg'is al la Sorĉ'ist'o ke ili rajt'u part'o'pren'i kaj li konsent'is.

La Vitr'a Kat'o, sub'aŭskult- int'e la konversaci'o'n, ankaŭ vol'is kun'ir'i kaj la Sorĉ'ist'o ne opon'is.

Tiu Vitr'a Kat'o est'is unu el la ver'a'j kurioz'aĵ'o'j de Oz. Ĝi'n far'is kaj viv'ig'is lert'a magi'ist'o nom'at'a D-ro Pipt, kiu nun ne plu rajt'is far'i magi'o'n kaj est'is ordinar'a civit'an'o de la Smerald'a Urb'o. La kat'o konsist'is el tra'vid'ebl'a vitr'o, kaj tra la vitr'o oni pov'is klar'e vid'i ĝi'a'n ruben'a'n kor'o'n bat'ad'i kaj ĝi'a'n pal'ruĝ'a'n cerb'o'n ĉirkaŭ'turn'iĝ'ad'i en la supr'o de la kap'o.

La okul'o'j de la Vitr'a Kat'o est'is smerald'o'j; ĝi'a lanug'a vost'o est'is el ŝpin'it'a vitr'o kaj tre bel'a'j. La ruben'a kor'o, kvankam bel'aspekt'a, est'is mal'mol'a kaj mal'varm'a kaj la humor'o de la Vitr'a Kat'o ja ne est'is ĉiam agrabl'a. Ĝi mal'estim'is mus'kapt'ad'o'n, ne manĝ'is, kaj est'is pigr'eg'a. Kiam oni kompliment'is la rimark'ind'a'n best'o'n pro ŝi'a bel'ec'o, ŝi est'is tre amik'em'a, ĉar ŝi plej am'is admir'ad'o'n. La pal'ruĝ'a cerb'o ĉiam funkci'is kaj ili'a posed'ant'o ver'e est'is pli inteligent'a ol la plej mult'a'j ordinar'a'j kat'o'j.

Tri ali'a'j al'don'o'j al la sav'grup'o far'iĝ'is la sekv'a'n maten'o'n, ĝust'e kiam ili pret'is komenc'i si'a'n vetur'o'n.

La unu'a est'is mal'grand'a knab'o nom'at'a Buton-Bril'o, ĉar li hav'is neniu'n ali'a'n memor'at'a'n nom'o'n. Li est'is bel'a, brav'a jun'ul'et'o, bon'kondut'a kaj bon'humor'a, kun nur unu difekt'o: li konstant'e perd'iĝ'ad'is. Est'as ver'e ke Buton-Bril'o re'trov'iĝ'is tiom oft'e kiom li perd'iĝ'is, sed kiam li mank'is li'a'j amik'o'j ne pov'is ne mal'trankvil'i pri li.

“Unu tag'o'n,” aŭgur'is la Miks'ĉifon'a Knab'in'o, “li ne re'trov'iĝ'os, kaj jen est'os fin'o.” Sed tio ne mal- trankvil'ig'is Buton-Bril'o'n, kiu est'is tiom sen'zorg'a ke ŝajn'e li ne kapabl'is perd'i si'a'n kutim'o'n perd'iĝ'i.

La du'a al'don'o al la grup'o est'is Manĝtula knab'o proksim'um'e sam'aĝ'a kiel Buton-Bril'o, nom'at'a Oĵo.

Oft'e li nom'iĝ'is “Oĵo la Bon'fortun'a”, ĉar bon'a fortun'o traf'is li'n ne'grav'e kie'n li ir'is. Li kaj Buton-Bril'o est'is intim'a'j amik'o'j, kvankam tre divers'natur'a'j, kaj Trot kaj Betinjo am'is ili'n ambaŭ.

La tri'a kaj last'a kiu an'iĝ'is al la ekspedici'o est'is grand'eg'a leon'o, unu el la regul'a'j gard'ist'o'j de Ozma kaj la plej grav'a kaj inteligent'a best'o en la tut'a Oz. Li nom'is si'n la Mal'kuraĝ'a Leon'o, dir'ant'e ke ĉiu danĝer'et'o tim'ig'as li'n tiom ke li'a kor'o bat'as kontraŭ li'a'j'n rip'o'j'n, sed ĉiu li'a kon'ant'o sci'is ke la tim'o'j'n de la Mal'kuraĝ'a Leon'o akompan'as brav'ec'o kaj ke ne'grav'e kiom li tim'as li trov'as kuraĝ'o'n por renkont'i ĉiu'n danĝer'o'n kiu'n li renkont'as. Oft'e li sav'is Doroteon kaj Ozman de pere'o, sed post'e li ĝem'is kaj trem'is kaj plor'is ĉar li tiom tim'is.

“Se Ozma bezon'as help'o'n, mi help'os ŝi'n,” dir'is la grand'a best'o. “Kaj mi suspekt'as ke vi ali'a'j bezon'os mi'n dum la vetur'o—precip'e Trot kaj Betinjo—ĉar vi ebl'e tra'ir'os danĝer'a'n part'o'n de la land'o. Mi bon'e kon'as la sovaĝ'a'n Land'o'n de la Kveluloj. En ĝi'a'j arb'ar'o'j loĝ'as mult'a'j feroc'a'j best'o'j.”

Ili ĝoj'is ĉar la Mal'kuraĝ'a Leon'o akompan'os ili'n, kaj bon'spirit'e la tut'a grup'o procesi'e marŝ'is el la Smerald'a Urb'o dum la popol'o hura'is esperant'e por ili sukces'o'n kaj sekur'a'n re'ven'o'n kun la am'at'a Reg'ant'in'o.

Ili laŭ'ir'is ali'a'n voj'o'n ol tiu'n uz'it'a'n de Ozma kaj Doroteo, ĉar ili tra'ir'is la Land'o'n de la Palp'brum'o'j, nord'e'n direkt'e al Ugabuo. Sed antaŭ ol ating'i tie'n ili turn'is si'n mal'dekstr'e'n kaj en'ir'is la Grand'a'n Kvelulan Arb'ar'o'n, la plej grand'a ne'civiliz'it'ej'o en la tut'a Oz. Eĉ la Mal'kuraĝ'a Leon'o dev'is konfes'i ke li ne kon'as kelk'a'j'n part'o'j'n de tiu arb'ar'o, kvankam li oft'e vag'is inter la arb'o'j, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kiu'j est'is grand'a'j vetur'ist'o'j, tut'e neniam est'is tie.

La arb'ar'o'n ili ating'is nur post ted'a marŝ'ad'o, ĉar kelk'a'j membr'o'j de la Sav'ekspedici'o est'is tre mal'lert'a'j pied'e. La Miks'ĉifon'a Knab'in'o est'is mal'pez'a kiel plum'o kaj tre vigl'a; la Stan'a Lign'o'hak'ist'o trans'ir'is la ter'o'n tiel facil'e kiel Onkl'o Henrik'o kaj la Sorĉ'ist'o; sed Tiktoko mov'is si'n mal'rapid'e kaj la plej et'a obstrukc'o en la voj'o halt'ig'is li'n ĝis la ali'a'j for'mov'is li'n. Ankaŭ, l a r i s o r t o - m e k a n i s m o d e Ti k t o k o k o n s t a n t e mal'streĉ'iĝ'is, do Betinjo kaj Trot vic'e re'streĉ'ad'is ĝi'n.

La Bird'o'tim'ig'il'o est'is pli mal'lert'a sed mal'pli ĝen'a, ĉar kvankam li oft'e stumbl'is kaj fal'is li pov'is re'lev'i si'n kaj iom da frap'ad'o de li'a pajl'o'plen'a korp'o re'bon'ig'is li'a'n form'o'n.

Ali'a mal'lert'ul'o est'is Joĉjo Kukurb'o'kap'o, ĉar marŝ'ad'o sku'is li'a'n kap'o'n tiel ke ĝi ĉirkaŭ'en'turn'iĝ'is sur li'a kol'o kaj oft'e li konsekvenc'e rigard'is mal'ĝust'a'direkt'e'n. Sed la Ran'ul'o pren'is brak'o'n de Joĉjo kaj tiam li pli facil'e sekv'is la pad'o'n.

La lign'a krur'o de Kap’tan'o Vilĉjo ne mal'help'is li'n promen'ad'i flank’-al-flank'e kun la ali'a'j kaj la mal'jun'a vel'ist'o pov'is marŝ'i egal'kapabl'e kiel iu ajn el ili.

Kiam ili en'ir'is la arb'ar'o'n la Mal'kuraĝ'a Leon'o komenc'is gvid'i. Ne ekzist'is voj'o tie por hom'o'j, sed mult'a'j best'o'j jam far'is propr'a'j'n pad'o'j'n kiu'j'n nur la okul'o'j de la Leon'o, spert'a pri arb'ar'marŝ'ad'o, pov'is rimark'i. Do li antaŭ'ir'is kaj turn'et'ad'is si'n por ir'i tra la arb'o'j, kaj la ali'a'j sekv'is li'n unu'op'e, Glinda tuj sekv'is la Leon'o'n.

Ekzist'as danĝer'o'j en la arb'ar'o, kompren'ebl'e, sed dum la gigant'a Leon'o gvid'is la grup'o'n li for'ten'is la sovaĝ'a'j'n loĝ'ant'o'j'n de la ne'civiliz'it'ej'o por ke ili ne ĝen'u la vetur'ant'o'j'n. Unu'foj'e, est'as ver'e, enorm'a leopard'o ĵet'is si'n al la Vitr'a Kat'o kaj kapt'is ŝi'n per si'a'j potenc'a'j makzel'o'j, sed romp'iĝ'is plur'a'j li'a'j dent'o'j kaj kri'eg'ant'e pro dolor'o kaj surpriz'iĝ'o li fal'ig'is si'a'n pred'o'n kaj mal'aper'is inter la arb'o'j.

“Ĉu vi est'as vund'it'a?” Trot mal'kviet'e demand'is al la Vitr'a Kat'o.

“Stult'ul'o!” kri'is la kat'o per mal'plezur'a ton'o; “vitr'o ne pov'as vund'iĝ'i, kaj mi est'as tre solid'a kaj mal'facil'e romp'iĝ'as. Sed mi'n ĉagren'as la insult'em'o de tiu leopard'o. Li tut'e ne respekt'as bel'o'n kaj inteligent'o'n.

Se li rimark'us la funkci'ad'o'n de mi'a pal'ruĝ'a cerb'o, cert'e li kompren'us ke mi est'as tre grav'a person'o kaj ke sovaĝ'a best'o nepr'e ne pren'u mi'n per si'a'j makzel'o'j.”

“Ne las'u tio'n ĝen'i vi'n,” dir'is Trot konsol'e; “mi est'as cert'a ke li ne ripet'os la ag'o'n.”

Ili est'as preskaŭ en la centr'o de la arb'ar'o kaj Oĵo, la Manĝtula knab'o, subit'e dir'is: “Ho, kie est'as Buton- Bril'o?”

Ili halt'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is. Buton-Bril'o ne est'is kun la grup'o.

“Jad'i,” koment'is Betinjo. “Ver'ŝajn'e li de'nov'e perd'iĝ'is!”

“Kiam vi last'a'foj'e vid'is li'n, Oĵo?” demand'is Glinda.

“Antaŭ iom long'e,” respond'is Oĵo. “Li marŝ'is ĉe la fin'o kaj ĵet'ad'is branĉ'er'o'j'n je la sciur'o'j en la arb'o'j. Mi for'ir'is por parol'i kun Betinjo kaj Trot, kaj mi ĵus rimark'is ke li mank'as.”

“Domaĝ'e,” deklar'is la Sorĉ'ist'o, “ĉar tut'e cert'e tio dev'ig'os ni'n prokrast'i la plu'vetur'o'n. Ni dev'as trov'i Buton-Bril'o'n antaŭ ol plu'ir'i, ĉar ĉi tiu arb'ar'o est'as plen'a de feroc'a'j best'o'j kiu'j sen'hezit'e dis'ŝir'us la knab'o'n.”

“Sed kio'n ni far'u?” demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o. “Se unu el ni for'ir'os el la grup'o por serĉ'i Buton-Bril'o'n li aŭ ŝi ebl'e far'iĝ'os viktim'o de la best'o'j, kaj se la Leon'o ir'os ni ne hav'os protekt'ant'o'n.”

“La Vitr'a Kat'o pov'us ir'i,” sugest'is la Ran'ul'o. “La best'o'j ne pov'as vund'i ŝi'n, kiel ni jam ĵus trov'is.”

La Sorĉ'ist'o turn'is si'n al Glinda.

“Ĉu vi'a sorĉ'ad'o pov'us trov'i kie est'as Buton-Bril'o?”

li demand'is.

“Mi kred'as ke jes,” respond'is la Sorĉ'ist'in'o.

Ŝi vok'is al Onkl'o Henrik'o, kiu port'ad'is ŝi'a'n vimen'aĵ'a'n skatol'o'n, ke li port'u ĝi'n al ŝi, kaj post kiam li obe'is ŝi mal'ferm'is ĝi'n kaj el'tir'is mal'grand'a'n rond'a'n spegul'o'n. Sur la surfac'o'n de la vitr'o ŝi ŝut'is blank'a'n pulvor'o'n kaj post'e for'viŝ'is ĝi'n per si'a poŝ'tuk'o kaj rigard'is en la spegul'o'n. Ĝi spegul'is part'o'n de la arb'ar'o, kaj jen, sub larĝ'e etend'iĝ'ant'a arb'o, kuŝ'is Buton-Bril'o dorm'ant'e. Unu'flank'e de li kaŭr'is tigr'o, pret'a salt'i; ali'flank'e est'is grand'a griz'a lup'o, ĝi'a'j mal'kovr'it'a'j dent'eg'o'j bril'is minac'e.

“Jad'i!” kri'is Trot, rigard'ant'e trans la ŝultr'o'n de Glinda. “Ili kapt'os kaj mort'ig'os li'n tut'e cert'e!”

Ĉiu'j grup'iĝ'is ĉirkaŭ'e por rigard'i la magi'a'n spegul'o'n.

“Mal'bon'e—mal'bon'e!” dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o lament'e.

“Rezult'o de konstant'a perd'iĝ'ad'o!” dir'is Kap’tan'o Vilĉjo, ĝem'ant'e.

“Por'etern'a perd'iĝ'o!” dir'is la Ran'ul'o, viŝ'ant'e si'a'j'n okul'o'j'n per si'a purpur'a silk'a poŝ'tuk'o.

“Sed kie li est'as? Ĉu ni pov'os sav'i li'n?” demand'is Oĵo la Bon'fortun'a.

“Se ni sci'us kie li est'as ver'ŝajn'e ni ja pov'us sav'i li'n,” respond'is la mal'grand'a Sorĉ'ist'o, “sed tiu arb'o tiom simil'as ĉiu'j'n ali'a'j'n arb'o'j'n en la arb'ar'o ke ni ne pov'as sci'i ĉu ĝi est'as tre distanc'a aŭ tre proksim'a.”

“Rigard'u Glindan!” kri'is Betinjo.

Glinda, trans'don'int'e la spegul'o'n al la Sorĉ'ist'o, iom'et'e for'paŝ'is kaj nun far'as strang'a'j'n gest'o'j'n per si'a'j etend'it'a'j brak'o'j kaj recit'as per mal'laŭt'a'j, dolĉ'a'j ton'o'j mistik'a'n sorĉ'o'fraz'o'n. La plej mult'a'j el ili rigard'is la Sorĉ'ist'in'o'n per mal'trankvil'a'j okul'o'j, mal'esper'o ced'is al esper'o ke ŝi ebl'e iel pov'os sav'i ili'a'n amik'o'n. Tamen la Sorĉ'ist'o rigard'is la scen'o'n en la spegul'o, dum trans li'a'n ŝultr'o'n rigard'is Trot, la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Vil'ul'o.

Kio'n ili vid'is est'is pli strang'a ol la gest'o'j de Glinda.

La tigr'o komenc'is salt'i sur la dorm'ant'a'n knab'o'n, sed subit'e ĝi perd'is si'a'n kapabl'o'n mov'i si'n kaj fal'is sur la ter'o'n tut'e plat'a. La griz'a lup'o ŝajn'e ne pov'is lev'i si'a'j'n pied'o'j'n de la ter'o. Ĝi tir'is unu'e unu krur'o'n kaj post'e ali'a'n, kaj komenc'is boj'i kaj laŭt'e minac'i, trov'ant'e si'n strang'e ne'kapabl'a mov'i si'n de tiu lok'et'o. Ili ne pov'is aŭd'i la boj'o'j'n kaj minac'o'j'n, sed ili pov'is vid'i la buŝ'o'n de la best'o mal'ferm'iĝ'i kaj ĝi'a'j'n dik'a'j'n lip'o'j'n mov'iĝ'i.

Tamen Buton-Bril'o, nur metr'o'n for de la lup'o, aŭd'is ĝi'a'j'n koler'a'j'n kri'o'j'n, kiu'j vek'is li'n el li'a agrabl'a dorm'o.

La knab'o sid'iĝ'is kaj rigard'is unu'e la tigr'o'n kaj post'e la lup'o'n. Li'a vizaĝ'o montr'is ke dum moment'o li est'is tim'o'plen'eg'a, sed li baldaŭ vid'is ke la best'o'j tut'e ne pov'as proksim'iĝ'i al li do li sur'pied'iĝ'is kaj ekzamen'is ili'n sci'vol'em'e, kun petol'a rid'et'o sur si'a vizaĝ'o. Post tio li intenc'e pied'bat'is la kap'o'n de la tigr'o kaj pren'int'e fal'int'a'n branĉ'o'n de arb'o li ir'is al la vulp'o kaj fort'e bat'ad'is ĝi'n. Ambaŭ best'o'j est'is furioz'a'j pro tio sed ne pov'is nom'i ĝi'n ne'merit'it'a.

Buton-Bril'o nun ĵet'is la baston'o'n al la ter'o kaj kun la man'o'j en la poŝ'o'j sen'zorg'e for'vag'is.

“Nun,” dir'is Glinda, “la Vitr'a Kat'o kur'u trov'i li'n. Li est'as tiu'direkt'e,” indik'ant'e la direkt'o'n, “sed mi ne sci'as kiom for. Rapid'u kaj re'konduk'u li'n al ni kiel ebl'e plej baldaŭ.”

La Vitr'a Kat'o ne obe'is ĉies ordon'o'j'n, sed ŝi ver'e tim'is la grand'a'n Sorĉ'ist'in'o'n, do tuj aŭd'int'e la vort'o'j'n la kristal'a best'o for'rapid'is kaj preskaŭ tuj'e ne plu est'is vid'ebl'a.

La Sorĉ'ist'o re'don'is la spegul'o'n al Glinda, ĉar la arb'ar'a scen'o jam fad'is el la vitr'aĵ'o. Tiam tiu'j kiu'j vol'is ripoz'i sid'iĝ'is por atend'i la re'ven'o'n de Buton-Bril'o. Post ne'long'e li aper'is tra la arb'o'j kaj dum li re'unu'iĝ'is kun si'a'j amik'o'j li dir'is iom plend'e: “Neniam send'u tiu'n Vitr'a'n Kat'o'n por trov'i mi'n. Ŝi est'is tre mal'ĝentil'a kaj, se ni ne ĉiu'j sci'us ke ŝi tut'e ne kapabl'as dec'e kondut'i, mi dir'us ke ŝi insult'is mi'n.”

Glinda turn'is si'n sever'e al la knab'o.

“Vi kaŭz'is al ni mult'a'n mal'trankvil'o'n kaj ĝen'o'n,”

dir'is ŝi. “Nur mi'a magi'o sav'is vi'n de detru'iĝ'o. Mi mal'permes'as ke vi de'nov'e perd'iĝ'u.”

“Kompren'ebl'e,” li respond'is, “ne kulp'os mi se mi de'nov'e perd'iĝ'os; sed ankaŭ ĉi'foj'e ne kulp'is mi.”

La Sorĉ'it'a'j Fiŝ'o'j

16Mi dev'as nun inform'i vi'n pri kio okaz'is al Ervik kaj la tri ali'a'j Premloj kiu'j'n ni las'is flos'ant'a'j en la fer'a boat'o post kiam R e ĝ i n o Ku - i - o t r a n s - form'iĝ'is en Diamant'a'n Cign'o'n per la magi'o de la Platkapulo Ple-dik'o.

La kvar Premloj ĉiu'j est'is jun'a'j vir'o'j kaj ili'a estr'o est'is Erviko. Ku-i-o kun'pren'is ili'n en la boat'o por help'i ŝi'n se ŝi kapt'os la ĉef'o'n de la Platkapuloj, kio'n ŝi esper'is efektiv'ig'i per si'a arĝent'a ŝnur'o. Ili tut'e ne kon'is la sorĉ'art'o'n kiu mov'is la sub'mar'ŝip'o'n, do, kiam ili rest'is flos'ant'e sur la lag'o, ili ne sci'is kio'n far'i. Ili ne pov'is sub'akv'ig'i la boat'o'n nek re'ir'ig'i ĝi'n al la sub'akv'iĝ'int'a insul'o. Mank'is kaj rem'il'o'j kaj vel'o'j en la boat'o, kiu ne est'is ankr'it'a sed driv'is trankvil'e sur la surfac'o de la lag'o.

La Diamant'a Cign'o ne plu pens'is nek vol'is pens'i pri si'a popol'o. Ŝi flos'is al la ali'a flank'o de la lag'o kaj ĉiu'j al'vok'o'j'n kaj pled'o'j'n de Ervik kaj li'a'j kun'ul'o'j ignor'is la vant'a bird'o. Ĉar ili pov'is far'i neni'o'n ali'a'n, ili sid'is sen'mov'e en la boat'o kaj atend'is laŭ'ebl'e pacienc'e ke iu ven'u help'i ili'n.

La Platkapuloj kiu'j rifuz'is help'i ili'n jam re'ir'is al si'a mont'o. Ĉiu'j Premloj est'is en'karcer'ul'o'j en la Grand'a Kupol'o kaj ne pov'is help'i eĉ si'n mem. Kiam ven'is la vesper'o, ili vid'is la Diamant'a'n Cign'o'n, ankoraŭ ĉe la ali'a flank'o de la lag'o, marŝ'i el la akv'o sur la sabl'o'n, sku'ant'e si'a'n diamant'ornam'it'a'n plum'ar'o'n, kaj post'e mal'aper'i inter la arbust'o'j serĉ'ant'e ripoz'ej'o'n por la nokt'o.

“Mi est'as mal'sat'a,” dir'is Ervik.

“Mi est'as mal'varm'a,” dir'is ali'a Premlo.

“Mi est'as lac'a,” dir'is tri'a.

“Mi tim'as,” dir'is la last'a el ili.

Sed ne util'is al ili plend'o'j. La nokt'o est'iĝ'is kaj la lun'o lev'iĝ'is kaj ĵet'is arĝent'a'n bril'o'n sur la surfac'o'n de la akv'o.

“Dorm'u,” dir'is Ervik al si'a'j kun'ul'o'j. “Mi rest'os vek'a kaj atent'os, ĉar ebl'e ni sav'iĝ'os ne'anticip'it'e.”

Do la ali'a'j tri kuŝ'iĝ'is en la fund'o de la boat'o kaj baldaŭ profund'e dorm'is.

Ervik gard'is. Li ripoz'et'is apog'ant'e si'n sur la pru'o de la boat'o, li'a vizaĝ'o proksim'a al la lun'lum'a akv'o, kaj li pens'is rev'em'e pri la surpriz'a'j event'o'j de la tag'o kaj demand'is al si kio okaz'os al la en'karcer'ul'o'j en la Grand'a Kupol'o.

Subit'a et'a or'fiŝ'o puŝ'is si'a'n kap'o'n super la surfac'o'n de la lag'o, ne pli ol kelk'a'j'n centi'metr'o'j'n for de li'a'j okul'o'j. Arĝent'o'fiŝ'o post'e lev'is si'a'n kap'o'n apud tiu de la or'fiŝ'o, kaj moment'o'n post'e bronz'o'fiŝ'o lev'is si'a'n kap'o'n apud la ali'a'j. La tri fiŝ'o'j, en vic'o, rigard'is detal'em'e per si'a'j rond'a'j bril'ant'a'j okul'o'j la mir'ant'a'j'n okul'o'j'n de Ervik la Premlo.

“Ni est'as la tri Adept'o'j kiu'j'n Reĝ'in'o Ku-i-o perfid'is kaj fi'trans'form'is,” dir'is la or'fiŝ'o, ĝi'a voĉ'o est'is mal'laŭt'a kaj mild'a sed klar'e aŭd'ebl'a en la silent'ec'o de la nokt'o.

“Mi sci'as pri la perfid'a ag'o de ni'a Reĝ'in'o,”

respond'is Ervik, “kaj mi tre bedaŭr'as pro vi'a mis'fortun'o. Ĉu vi jam de tiam est'as en la lag'o?”

“Jes,” est'is la respond'o.

“Mi—mi esper'as ke vi est'as—nu—komfort'a'j,”

balbut'is Ervik, kiu ne sci'is kio'n ali'a'n dir'i.

“Ni sci'is ke iam Ku-i-o renkont'os la fatal'o'n kiu'n ŝi plen'e merit'as,” deklar'is la bronz'o'fiŝ'o. “Ni atend'is kaj observ'is. Nun, se vi promes'os help'i ni'n kaj est'i fidel'a kaj fid'ind'a, vi pov'os help'i ni'n re'gajn'i ni'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n, kaj sav'i vi'n kaj vi'a tut'a'n popol'o'n de la danĝer'o'j kiu'j nun minac'as vi'n.”

“Nu,” dir'is Ervik, “vi pov'as fid'i ke mi far'os ĉio'n ebl'a'n. Sed mi ne est'as sorĉ'ist'o, aŭ magi'ist'o, kompren'u.”

“Ni pet'as nur ke vi obe'u ni'a'j'n instrukci'o'j'n,”

respond'is la arĝent'o'fiŝ'o. “Ni sci'as ke vi est'as honest'a kaj ke vi serv'is Ku-i-on nur ĉar tio neces'is por eskap'i ŝi'a'n koler'o'n. Ag'u laŭ ni'a'j ordon'o'j kaj ĉio est'os bon'a.”

“Mi promes'as!” kri'is la jun'ul'o. “Dir'u al mi kio'n mi unu'e far'u.”

“Vi trov'os en la fund'o de vi'a boat'o la arĝent'a'n kord'o'n kiu fal'is el la man'o de Ku-i-o kiam ŝi trans'form'iĝ'is,” dir'is la or'fiŝ'o. “Lig'u unu fin'aĵ'o'n al la pru'o de vi'a boat'o kaj ĵet'u la ali'a'n fin'aĵ'o'n al ni en la akv'o. Kun'e ni tir'os vi'a'n boat'o'n al la bord'o.”

Erik mult'e dub'is ke la tri fiŝ'et'o'j pov'os mov'i tiom pez'a'n boat'o'n, sed li plen'um'is la ordon'o'j'n kaj la fiŝ'o'j ĉiu'j pren'is si'a'n fin'aĵ'o'n de la arĝent'a kord'o per si'a'j buŝ'o'j kaj turn'is si'n al la plej proksim'a bord'o, kiu est'is la preciz'a lok'o kie star'is la Platkapuloj kiam ili konker'is Reĝ'in'o'n Ku-i-on.

Unu'e la boat'o tut'e ne mov'iĝ'is, kvankam la fiŝ'o'j tir'is laŭ'ebl'e plej fort'e. Sed baldaŭ la tir'o komenc'is efik'i. Tre mal'rapid'e la boat'o ramp'is cel'e la bord'o'n, pli'rapid'iĝ'ant'e ĉiu'moment'e. Kelk'a'j'n metr'o'j'n for de la sabl'a bord'o la fiŝ'o'j fal'ig'is la kord'o'n el si'a'j buŝ'o'j kaj naĝ'is flank'e'n, dum la fer'a boat'o, nun mov'iĝ'ant'a, plu mov'iĝ'is ĝis ĝi'a pru'o frap'is la sabl'o'n.

Evrik klin'is si'n trans la flank'o'n kaj dir'is al la fiŝ'o'j: nun kio'n?”

“Vi trov'os sur la sabl'o,” dir'is la arĝent'o'fiŝ'o, “kupr'a'n sitel'o'n, kiu'n la Ple-dik'o forges'is dum li for'ir'is. Pur'ig'u ĝi'n tre zorg'e per la akv'o de la lag'o, ĉar ĝi en'hav'is venen'o'n. Kiam ĝi est'os pur'a, plen'ig'u ĝi'n per freŝ'a akv'o kaj ten'u ĝi'n ĉi'flank'e de la boat'o, por ke ni tri pov'u naĝ'i en la sitel'o'n. Tiam ni plu instrukci'os vi'n.”

“Ĉu vi vol'as do ke mi kapt'u vi'n?” demand'is Ervik surpriz'it'e.

“Jes,” est'is la respond'o.

Do Ervik salt'is el la boat'o kaj trov'is la kupr'a'n sitel'o'n. Port'int'e ĝi'n iom laŭ'long'e de la bord'o, li zorg'e lav'is ĝi'n, el'frot'ant'e per la sabl'o de la bord'o ĉiu'n gut'o'n da venen'o kiu est'is en ĝi.

Post tio li re'ir'is al la boat'o.

La kamarad'o'j de Ervik plu dorm'ad'is kaj tut'e ne sci'is pri la tri fiŝ'o'j kaj la strang'a'j event'o'j okaz'ant'a'j ĉirkaŭ ili. Ervik fal'ig'is la sitel'o'n en la akv'o'n, firm'e ten'ant'e la ten'il'o'n ĝis ĝi est'is sub akv'o. La or'a kaj arĝent'a kaj bronz'a fiŝ'o'j tuj naĝ'is en la sitel'o'n. La jun'a Premlo lev'is ĝi'n, el'verŝ'is iom el la akv'o por ke ĝi ne super'flu'u la rand'o'n, kaj dir'is al la fiŝ'o'j: “Nun kio'n?”

“Port'u la sitel'o'n al la bord'o. Far'u cent paŝ'o'j'n orient'e'n, laŭ'long'e de la lag'o, kaj tie vi vid'os pad'o'n kiu konduk'as tra la kamp'ar'o, trans mont'et'o'j'n kaj val'o'j'n. Sekv'u la pad'o'n ĝis vi ating'os dom'et'o'n kolor'it'a'n purpur'a kun blank'a'j ornam'aĵ'o'j. Kiam vi halt'os ĉe la bar'il'o de la dom'et'o ni dir'os kio'n far'i post'e.

Tre'eg'e zorg'u ne stumbl'i kaj el'verŝ'i la akv'o'n de la sitel'o, ĉar tio detru'us ni'n kaj ĉio far'it'a de vi est'us van'a.”

La or'fiŝ'o far'is tiu'j'n ordon'o'j'n kaj Ervik promes'is zorg'i kaj komenc'is obe'i. Li las'is si'a'j'n dorm'ant'a'j'n kamarad'o'j'n en la boat'o, super'paŝ'ant'e zorg'e ili'a'j'n korp'o'j'n, kaj ating'int'e la bord'o'n li far'is preciz'e cent paŝ'o'j'n orient'e'n. Tie per si'a'j okul'o'j li serĉ'is la pad'o'n kaj ĉar la lun'lum'o est'is tre bril'a li facil'e trov'is ĝi'n, kvankam ĝi'n kaŝ'is alt'a'j sovaĝ'a'j herb'o'j ĝis oni ek'renkont'is ĝi'n. La pad'o est'is tre mal'larĝ'a kaj aspekt'is ne mult'e uz'at'a, sed ĝi est'is klar'e vid'ebl'a kaj Ervik facil'e sekv'is ĝi'n. Li marŝ'is tra larĝ'a kamp'o, kovr'it'a de alt'a'j herb'o'j kaj herb'aĉ'o'j, supr'e'n'ir'is mont'et'o'n kaj sub'e'n'ir'is.

Al Ervik ŝajn'is ke li marŝ'is kilo'metr'o'j'n post kilo'metr'o'j. Efetktive la lun'o mal'al'ten'iĝ'is kaj la tag'o komenc'is krepusk'iĝ'i kiam fin'e li trov'is apud la voj'o bel'a'n dom'et'o'n, kolor'it'a'n purpur'a kun blank'a'j ornam'aĵ'o'j. Ĝi est'is tre sol'a lok'o—neni'u ali'a konstru'aĵ'o est'is proksim'a kaj la ter'o est'is tut'e ne kultiv'it'a. Neni'u kultiv'ist'o loĝ'as tie, tio est'is evident'a.

Kiu vol'us loĝ'i en tiom izol'a lok'o?

Sed Ervik ne long'e ĝen'is si'n per tia'j demand'o'j. Li ir'is al la krad'o kiu konduk'is al la dom'et'o, zorg'e met'is la kupr'a'n sitel'o'n sur la ter'o'n, klin'is si'n super ĝi'n kaj demand'is: “Nun kio'n?”

Sub la Grand'a Kupol'o

Kiam Glinda la Bon'a kaj ŝi'a'j sekv'ant'o'j de la Sav'ekspedici'o ek'vid'is la Sorĉ'it'a'n Mont'o'n de la Platkapuloj, ĝi est'is tre for mal'dekstr'e de ili, ĉar la voj'o kiu'n ili pren'is tra la Grand'a Arb'ar'o est'is tre mal'proksim'a de tiu sekv'it'a de Ozma kaj Doroteo.

Ili halt'is kelk'a'temp'e por decid'i ĉu ili unu'e vizit'u la Plej'super'a'n Diktator'o'n, aŭ rekt'e ir'u al la Lag'o de la Premloj.

“Se ni ir'os al la mont'o,” dir'is la Sorĉ'ist'o, “ni ebl'e traf'os problem'o'j'n kun tiu fi-Su-dik'o, kaj neces'us prokrast'i la sav'iĝ'o'n de Ozma kaj Doroteo. Do mi opini'as ke la plej bon'a plan'o est'as ir'i al la Land'o de la Premloj, re'lev'i la sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n, kaj sav'i ni'a'j'n amik'o'j'n kaj la en'karcer'a'j'n Premlojn. Post'e ni pov'os vizit'i la mont'o'n kaj pun'i la kruel'a'n magi'ist'o'n de la Platkapuloj.”

“Tre senc'o'plen'e,” aprob'is la Vil'ul'o. “Mi plen'e akord'as kun vi.”

Ankaŭ la ali'a'j opini'is ke la plan'o de la Sorĉ'ist'o est'as plej bon'a, kaj Glinda mem laŭd'is ĝi'n, do ili marŝ'is cel'e la vic'o'n de palm'arb'o'j kiu'j kaŝ'is la lag'o'n de la Premloj.

Baldaŭ ili ating'is la palm'o'j'n. Ili est'is tre dens'e kun'plant'it'a'j, la branĉ'o'j, kiu'j preskaŭ ating'is la ter'o'n, est'is tiom dens'e inter'plekt'it'a'j ke eĉ la Vitr'a Kat'o apenaŭ pov'is trov'i lok'o'n tra kiu puŝ'i si'n. La pad'o kiu'n uz'is la Platkapuloj est'is mal'proksim'a.

“Jen task'o por la Stan'a Lign'o'hak'ist'o,” dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

Do la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kiu ĉiam ĝoj'is est'i util'a, komenc'is labor'i per si'a akr'a, bril'ant'a hak'il'o, kiu'n li ĉiam kun'port'is, kaj post surpriz'e ne'long'a temp'o li jam de'hak'is sufiĉ'a'j'n branĉ'o'j'n por ke ili ĉiu'j facil'e ir'u tra la arb'o'j'n.

Nun la klar'a akv'o de la bel'a lag'o est'is antaŭ ili kaj zorg'e rigard'ant'e ili pov'is vid'i la lini'o'j'n de la Grand'a Kupol'o de la sub'akv'ig'it'a insul'o, tre mal'proksim'a de la bord'o kaj preciz'e en la centr'o de la lag'o.

Kompren'ebl'e ĉiu okul'o unu'e fiks'rigard'is tiu'n kupol'o'n, kie Ozma kaj Doroteo kaj la Premloj est'is ankoraŭ kapt'it'o'j. Sed baldaŭ ili'a'n atent'o'n kapt'is pli bril'ant'a vid'aĵ'o, ĉar jen la Diamant'a Cign'o naĝ'ant'a tuj antaŭ ili, kun si'a long'a kol'o fier'e ark'ig'it'a, la ametist'a'j okul'o'j bril'is kaj ĉiu'j diamant'ornam'it'a'j plum'o'j scintil'is sub la radi'o'j de la sun'o.

“Tio,” dir'is Glinda, “est'as la trans'form'it'a Reĝ'in'o Ku-i-o, la arogant'a kaj fi'a sorĉ'ist'in'o kiu perfid'is la tri Adept'o'j'n de Magi'o kaj sklav'ig'is si'a'n popol'o'n.”

“Ŝi est'as mir'ind'e bel'a nun,” koment'is la Ran'ul'o.

“Ne ŝajn'as ver'a pun'o,” dir'is Trot. “La Platkapulo Ple-dik'o dev'us far'i ŝi'n buf'o.”

“Mi cert'as ke Ku-i-o ricev'is pun'o'n,” dir'is Glinda, “ĉar ŝi perd'is si'a'n tut'a'n magi'kapabl'o'n kaj si'a'n elegant'a'n palac'o'n kaj ne plu pov'as mis'reg'i la povr'a'j'n Premlojn.”

“Ni vok'u al ŝi, kaj aŭd'u kio'n ŝi vol'as dir'i,” propon'is la Sorĉ'ist'o.

Do Glinda per'gest'e vok'is la Diamant'a'n Cign'o'n, kiu graci'e naĝ'is al pozici'o apud ili. Antaŭ ol iu pov'is parol'i Ku-i-o vok'is al ili per rasp'a voĉ'o—ĉar la voĉ'o de cign'o ĉiam est'as rasp'a kaj mal'plaĉ'a—kaj tre fier'e dir'is: “Admir'u mi'n, Fremd'ul'o'j! Admir'u la bel'a'n Ku-i-on, la plej bel'a best'o en la tut'a Oz. Admir'u mi'n!”

“Bel'a korp'o akompan'as bel'a'j'n ag'o'j'n,” respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. “Ĉu vi'a'j ag'o'j est'as bel'a'j, Ku-i-o?”

“Ag'o'j? Kia'j'n ag'o'j'n pov'as far'i cign'o krom ĉirkaŭ'naĝ'i kaj plezur'ig'i ĉiu'n rigard'ant'o'n?” dir'is la bril'ant'a bird'o.

“Ĉu vi forges'is vi'a'n antaŭ'a'n viv'o'n? Ĉu vi forges'is vi'a'j'n magi'o'n kaj sorĉ'ad'o'n?” demand'is la Sorĉ'ist'o.

“Magi'o'n—sorĉ'ad'o'n? Pŝa, al kiu grav'as tia'j stult'aĵ'o'j?” respond'is Ku-i-o. “Kaj mi'a pas'int'a viv'o, nu ĝi sent'iĝ'as mal'plaĉ'a sonĝ'o. Mi ne re'akir'us ĝi'n eĉ se mi pov'us. Ĉu vi admir'as mi'a'n bel'ec'o'n, Fremd'ul'o'j?”

“Dir'u al ni, Ku-i-o,” dir'is Glinda tre serioz'e, “ĉu vi pov'as memor'i sufiĉ'a'n sorĉ'art'o'n por ke ni pov'u re'lev'i la sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n? Dir'u al ni tio'n kaj mi don'os al vi ĉen'o'n de perl'o'j kiu'n vi pov'os port'i ĉirkaŭ vi'a kol'o kaj tiel al'don'i al vi'a bel'ec'o.”

“Neni'o pov'us al'don'i al mi'a bel'ec'o, ĉar mi est'as la plej bel'a best'o en la tut'a mond'o.”

“Sed kiel ni lev'u la insul'o'n?”

“Mi ne sci'as kaj tut'e ne grav'as al mi. Se mi ja sci'is, mi jam forges'is, kaj tio mi'n ĝoj'ig'as,” est'is la respond'o. “Rigard'u mi'n cirkl'e ir'ad'i kaj vid'u mi'a'n scintil'ad'o'n!”

“Est'as sen'util'e,” dir'is Buton-Bril'o; “la mal'jun'a Cign'o tiom am'as si'n ke ŝi ne pov'as pens'i pri io ali'a.”

“Est'as ver'e,” akord'is Betinjo ĝem'ant'e; “sed ni dev'as iel el'ig'i Ozman kaj Doroteon el tiu lag'o.”

“Kaj ni dev'as far'i tio'n ni'a'manier'e,” plu'dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

“Sed kiel?” demand'is Onkl'o Henrik'o raŭk'a'voĉ'e, ĉar li ne pov'is toler'i la pens'o'n ke li'a kar'a nev'in'o Doroteo est'as sub la akv'o tie; “kiel ni far'os tio'n?”

“Las'u ke Glinda far'u tio'n,” konsil'is la Sorĉ'ist'o, ĉar li kompren'is ke li mem est'as sen'pov'a.

“Se ĝi est'us nur ordinar'a sub'akv'a insul'o,” dir'is la potenc'a Sorĉ'ist'in'o, “est'as plur'a'j metod'o'j kiu'j'n mi pov'us uz'i por re'lev'i ĝi'n al la surfac'o. Sed ĉi tiu est'as Magi'a Insul'o, kaj per iu kurioz'a magi'a art'o, ne'kon'at'a de ĉiu escept'e de Reĝ'in'o Ku-i-o, ĝi obe'as cert'a'j'n magi'komand'o'j'n kaj rifuz'as respond'i al ali'a'j. Mi tut'e ne est'as sen esper'o, sed neces'os profund'e stud'i por solv'i tiu'n mal'facil'a'n problem'o'n. Se la Cign'o iel pov'us memor'i la sorĉ'ad'o'n kiu'n ŝi invent'is kaj kompren'is kiam ŝi est'is vir'in'o, mi pov'us dev'ig'i ŝi'n dir'i al mi la sekret'o'n, sed ŝi'a tut'a iam'a sci'o est'as nun forges'it'a.”

“Ŝajn'as al mi,” dir'is la Sorĉ'ist'o post kiam ne'long'a silent'o sekv'is la parol'o'n de Glinda, “ke est'as tri fiŝ'o'j en ĉi tiu lag'o kiu'j iam est'is Adept'o'j de Magi'o kaj de kiu'j Ku-i-o ŝtel'is mult'e da si'a sci'o. Se ni pov'us trov'i tiu'j'n fiŝ'o'j'n kaj re'don'i al ili la iam'a'j'n form'o'j'n, ili sen'dub'e pov'us dir'i al ni kio'n far'i por lev'i la sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n al la surfac'o.”

“Mi pens'is pri tiu'j fiŝ'o'j,” respond'is Glinda, “sed inter tiom da fiŝ'o'j en ĉi tiu lag'o kiel ni trov'us ili'n?”

Kompren'u, kompren'ebl'e, ke se Glinda est'us en si'a hejm'o en la kastel'o, kie est'is la Grand'a Arkiv'o-Libr'o, ŝi sci'us ke Ervik la Premlo jam pren'is la or'a'n kaj arĝent'a'n kaj bronz'a'n fiŝ'o'j'n el la lag'o. Sed tiu fakt'o aper'is en la Libr'o nur post la for'ir'o de Glinda, do ĝi est'is tut'e ne kon'at'a de ŝi.

“Mi kred'as vid'i boat'o'n tie sur la bord'o,” dir'is Oĵo la Manĝtula knab'o, indik'ant'e lok'o'n ĉirkaŭ la rand'o de la lag'o. “Se ni pov'us ating'i tiu'n boat'o'n kaj rem'i sur la tut'a lag'o, vok'ant'e la magi'a'j'n fiŝ'o'j'n, ni ebl'e trov'us ili'n.”

“Ni ir'u al la boat'o,” dir'is la Sorĉ'ist'o.

Ili marŝ'is ĉirkaŭ la lag'o'n al kie la boat'o est'is tir'it'a sur la plaĝ'o'n, sed trov'is ĝi'n mal'plen'a. Ĝi est'is nur ŝel'o el nigr'ig'it'a ŝtal'o, kun kolaps'ig'ebl'a tegment'o kiu, ĝust'e pozici'ig'it'e, far'is la sub'mar'ŝip'o'n akv'imun'a, sed nun'temp'e la tegment'o ripoz'is en ing'o'j ĉiu'flank'e de la magi'a boat'o. Ne est'is rem'il'o'j nek vel'o'j, nek mekanism'o por funkci'ig'i la boat'o'n, kaj kvankam Glinda tuj re'kon'is ke ĝi'n dev'as funkci'ig'i magi'o, ŝi ne kon'is tia'n magi'o'n.

“Tamen,” dir'is ŝi, “la boat'o est'as nur boat'o, kaj mi kred'as ke mi pov'os dev'ig'i ĝi'n obe'i sorĉ'o'komand'o'n egal'e bon'e kiel magi'komand'o'n. Iom pri'pens'int'e la afer'o'n, mi pov'os dev'ig'i la boat'o'n port'i ni'n kie'n ajn ni vol'os.”

“Ne ĉiu'j'n,” respond'is la Sorĉ'ist'o, “ĉar ĝi ne pov'os en'ten'i tiom da hom'o'j. Sed, plej nobl'a Sorĉ'ist'in'o, se vi ja pov'os funkci'ig'i la boat'o'n, kiel ĝi util'os al ni?”

“Ĉu ni pov'us uz'i ĝi'n por kapt'i la tri fiŝ'o'j'n?”

demand'is Buton-Bril'o.

“Ne neces'os uz'i la boat'o'n por tiu cel'o,” respond'is Glinda. “Kie ajn en la lag'o la sorĉ'it'a'j fiŝ'o'j est'as, ili respond'os al mi'a vok'o. Mi prov'as trov'i kial la boat'o est'as sur ĉi tiu bord'o, dum la insul'o al kiu ĝi aparten'as est'as sub'akv'e tie. Ĉu Ku-i-o ven'is ĉi tie'n en la boat'o por renkont'i la Platkapulojn antaŭ ol la insul'o sub'akv'iĝ'is aŭ post'e?”

Kompren'ebl'e neni'u pov'is respond'i tiu'n demand'o'n, sed dum ili konsider'ad'is tri jun'a'j vir'o'j marŝ'is de la vic'o de arb'o'j, kaj iom timid'e klin'is si'n antaŭ la fremd'ul'o'j.

“Kiu'j vi est'as kaj de kie vi ven'is?” demand'is la Sorĉ'ist'o.

“Ni est'as Premloj,” respond'is unu el ili, “kaj ni'a hejm'o est'as sur la Magi'a Insul'o de la Lag'o. Ni for'kur'is kiam ni vid'is vi'n ven'i, kaj kaŝ'is ni'n mal'antaŭ la arb'o'j, sed ĉar vi est'as Fremd'ul'o'j kaj ŝajn'as amik'em'a'j ni decid'is renkont'i vi'n, ĉar ni'n ĝen'as grand'a problem'o kaj ni bezon'as help'o'n.”

“Se vi aparten'as al la insul'o, kial vi est'as ĉi tie?”

demand'is Glinda.

Do ili rakont'is al ili la tut'a'n histori'o'n: Kiel la Reĝ'in'o defi'is la Platkapulojn kaj sub'akv'ig'is la tut'a'n insul'o'n por ke ŝi'a'j mal'amik'o'j ne ating'u nek detru'u ĝi'n; tamen, kiam la Platkapuloj ven'is al la bord'o, Ku-i-o ordon'is ke ili, kun ili'a amik'o Ervik, akompan'u ŝi'n en la sub'mar'ŝip'o por konker'i la Ple- dik'o'n; kaj kiel la boat'o ĵet'iĝ'is el la kel'o de la sub'akv'ig'it'a insul'o, obe'ant'e magi'a'n vort'o'n, kaj lev'iĝ'is al la surfac'o, kie ĝi mal'ferm'iĝ'is kaj flos'is sur la akv'o.

Sekv'is la rakont'o pri kiel la Ple-dik'o trans'form'is Ku-i-on en cign'o'n, kaj tiam ŝi forges'is la tut'a'n sorĉ'art'o'n. La jun'ul'o'j rakont'is ke dum la nokt'o dum ili dorm'is, ili'a kamarad'o Ervik mister'e mal'aper'is, kaj la boat'o strang'e flos'is al la bord'o kaj fiks'iĝ'is sur la plaĝ'o.

Ili sci'is neni'o'n pli. Ili serĉ'is Ervikon van'e dum tri tag'o'j. Ĉar ili'a insul'o est'is sub akv'o kaj ili ne pov'is re'ir'i al ĝi, la tri Premloj ne hav'is lok'o'n al kiu ili ir'u, do ili atend'is pacienc'e apud si'a boat'o esperant'e ke io okaz'os.

Respond'e al demand'o de Glinda kaj la Sorĉ'ist'o ili dir'is ĉio'n kio'n ili sci'is pri Ozma kaj Doroteo kaj deklar'is ke la du knab'in'o'j ankoraŭ est'as en la vilaĝ'o sub la Grand'a Kupol'o. Ili est'as tut'e sekur'a'j kaj Lord'in'o Aŭreks bon'e pri'zorg'os ili'n, ĉar la Reĝ'in'o kiu opon'is ili'n ne plu minac'as.

Akir'int'e laŭ'ebl'e plej da inform'o de la Premloj, la Sorĉ'ist'o dir'is al Glinda: “Se vi trov'us ke vi pov'as dev'ig'i ĉi tiu'n boat'o'n obe'i vi'a'n sorĉ'o'n, vi pov'us re'send'i ĝi'n al la insul'o, dev'ig'i ĝi'n sub'akv'ig'i si'n, kaj en'ir'i la pord'o'n en la kel'o el kiu ĝi ven'is. Sed mi ne kompren'as ke ni'a ir'o al la sub'akv'ig'it'a insul'o ebl'ig'us ke ni'a'j amik'o'j eskap'u. Ni nur est'us kun ili, kvazaŭ en karcer'o.”

“Tut'e ne, amik'o Sorĉ'ist'o,” respond'is Glinda. “Se la boat'o obe'us mi'a'n ordon'o'n en'ir'i la pord'o'n de la kel'o, ĝi ankaŭ obe'us mi'a'n ordon'o'n re'el'ir'i, kaj mi pov'us re'port'i Ozman kaj Doroteon kun mi.”

“Kaj vi las'us ni'a'n tut'a'n popol'o'n ankoraŭ en tiu karcer'o?” demand'is unu el la Premloj riproĉ'e.

“Far'ant'e plur'a'j'n vetur'o'j'n en la boat'o, Glinda pov'us port'i vi'a'n tut'a'n popol'o'n al la bord'o,” respond'is la Sorĉ'ist'o.

“Sed kio'n ili pov'us far'i tie?” demand'is ali'a Premlo.

“Ili ne hav'us hejm'o'j'n, pov'us ir'i neni'e'n, kaj far'iĝ'us viktim'o'j de si'a'j mal'amik'o'j la Platkapuloj.”

“Est'as ver'e,” dir'is Glinda la Bon'a. “Kaj ĉar tiu'j hom'o'j est'as reg'at'o'j de Ozma, mi opini'as ke ŝi rifuz'us eskap'i kun Doroteo kaj post'las'i la ali'a'j'n, aŭ for'las'i la insul'o'n kiu est'as la laŭ'rajt'a hejm'o de la Premloj. Mi kred'as ke la plej bon'a plan'o est'as al'vok'i la tri fiŝ'o'j'n kaj inform'iĝ'i de ili kiel lev'i la insul'o'n.”

La mal'grand'a Sorĉ'ist'o evident'e kred'is tio'n ne tre ver'ŝajn'a esper'o.

“Kiel vi al'vok'os ili'n,” li demand'is al la bel'a Sorĉ'ist'in'o, “kaj kiel ili pov'os aŭd'i vi'n?”

“Pri tio ni dev'os zorg'e pens'ad'i,” respond'is impon'a Glinda, kun seren'a rid'et'o. “Mi kred'as ke mi trov'os metod'o'n.”

Ĉiu'j konsil'ant'o'j de Ozma aplaŭd'is tiu'n sent'o'n, ĉar ili bon'e kon'is la potenc'o'n de la Sorĉ'ist'in'o.

“Bon'e,” akord'is la Sorĉ'ist'o. “Al'vok'u ili'n, plej nobl'a Glinda.”

La Lert'ec'o de Ervik

Nun ni re'ir'u al Ervik la Premlo, kiu, met'int'e sur la ter'o'n la kupr'a'n sitel'o'n en kiu est'is la tri fiŝ'o'j ĉe la bar'il'pord'o de la izol'a dom'et'o, demand'is, “Nun kio'n?”

La or'fiŝ'o puŝ'is si'a'n kap'o'n super la akv'o'n en la sitel'o kaj dir'is per si'a mal'grand'a sed klar'a voĉ'o: “Lev'u la rigl'il'o'n, mal'ferm'u la pord'o'n, kaj marŝ'u kuraĝ'e en la dom'et'o'n. Ne tim'u i'o'n ajn vid'at'a'n, ĉar ne grav'e kiom laŭ'ŝajn'e minac'os vi'n danĝer'o'j, neni'o pov'os damaĝ'i vi'n. La dom'et'o est'as la hejm'o de potenc'a Jukuhuo, nom'at'a Rira la Ruĝ'a, kiu al'pren'as ĉi'a'j'n form'o'j'n, kelk'foj'e ŝi ŝanĝ'as si'a'n form'o'n plur'foj'e dum unu'sol'a tag'o, laŭ si'a kapric'o. Kia est'as ŝi'a real'a form'o, tio'n ni ne sci'as. Ne ebl'as sub'aĉet'i tiu'n strang'ul'o'n per trezor'o, nek kaĵol'i ŝi'n per amik'ec'o, nek konsent'ig'i ŝi'n per kompat'o. Ŝi neniam help'is person'o'n, nek far'is mal'bon'o'n al person'o, laŭ ni'a sci'o.

Ĉiu'j'n si'a'j'n mir'ind'a'j'n kapabl'o'j'n ŝi uz'as por propr'a amuz'iĝ'o. Ŝi ordon'os ke vi for'ir'u el la dom'o sed vi nepr'e rifuz'u. Rest'u kaj rigard'u Riran atent'e kaj klopod'u vid'i kio'n ŝi uz'as por plen'um'i si'a'j'n trans'form'iĝ'o'j'n. Se vi trov'os la sekret'o'n flustr'u ĝi'n al ni kaj ni tiam dir'os al vi kio'n vi far'u.”

“Laŭ'son'e tio est'os facil'a,” respond'is Ervik, kiu ja aŭskult'is zorg'e. “Sed ĉu vi est'as cert'a ke ŝi ne damaĝ'os mi'n aŭ vol'os trans'form'i mi'n?”

“Ŝi ja ebl'e ŝanĝ'os vi'a'n form'o'n,” respond'is la or'fiŝ'o, “sed ne mal'trankvil'u se tio okaz'os, ĉar ni pov'os nul'ig'i tia'n sorĉ'o'n facil'e. Est'u cert'a ke neni'o damaĝ'os vi'n, do nepr'e ne tim'u pro io ajn vid'ot'a aŭ aŭd'ot'a.”

Nu, Ervik est'is egal'e kuraĝ'a kiel ĉiu ordinar'a jun'ul'o, kaj li sci'is ke la fiŝ'o'j kiu'j parol'is al li est'as ver'em'a'j kaj fid'ind'a'j, tamen li spert'is strang'a'n sen'kuraĝ'iĝ'o'n dum li pren'is la sitel'o'n kaj proksim'iĝ'is al la pord'o de la dom'et'o. Li'a man'o trem'is dum li lev'is la rigl'il'o'n, sed li firm'e intenc'is obe'i la instrukci'o'j'n. Li puŝ'is la pord'o'n, far'is tri paŝ'eg'o'j'n al la mez'o de la unu'sol'a ĉambr'o en la dom'et'o, kaj tie star'is sen'mov'e kaj ĉirkaŭ'rigard'is.

Tio kio'n li vid'is est'is sufiĉ'a por tim'ig'i ĉi'a'n person'o'n kiu ne est'is ĝust'e avert'it'a. Sur la ter'o tuj antaŭ Ervik kuŝ'is grand'a krokodil'o, kies okul'o'j bril'is fi'e kaj la larĝ'a mal'ferm'a buŝ'o montr'is vic'o'j'n de akr'a'j dent'o'j. Korn'o'hav'a'j buf'o'j salt'ad'is ĉie; ĉiu el la kvar supr'a'j angul'o'j de la ĉambr'o est'is feston'it'a per dik'a arane'aĵ'o, en kies centr'o sid'is arane'o grand'a kiel lav'uj'o, kaj arm'it'a per pinĉ'il'o'j; ruĝ'a kaj verd'a lacert'o est'is etend'iĝ'int'a sur la fenestr'o'bret'o, kaj nigr'a'j rat'o'j en- kaj el-kur'is tra la tru'o'j kiu'j'n ili antaŭ'e ronĝ'is en la plank'o de la dom'et'o.

Sed plej alarm'a est'is gigant'a griz'a simi'o kiu sid'is sur benk'o trik'ant'e. Ĝi hav'is sur si'a kap'o punt'a'n ĉap'o'n kia'n port'as mal'jun'ul'in'o'j, kaj mal'grand'a'n punt'a'n antaŭ'tuk'o'n, sed neni'a'j'n ali'a'j'n vest'o'j'n. Ĝi'a'j okul'o'j est'is bril'a'j kaj aspekt'is kvazaŭ karb'er'o'j brul'as en ili.

La simi'o mov'iĝ'is tiom natur'e kiom ordinar'a hom'o, kaj kiam Ervik en'ven'is ĝi ĉes'is trik'i kaj lev'is si'a'n kap'o'n por rigard'i li'n.

“El'ir'u!” kri'is akr'a voĉ'o, kiu ŝajn'is ven'i el la buŝ'o de la simi'o.

Ervik vid'is ali'a'n benk'o'n, ne'okup'at'a'n, tuj preter li, do li paŝ'is trans la krokodil'o'n, sid'iĝ'is sur la benk'o'n, kaj zorg'e met'is la sitel'o'n apud si'n.

“El'ir'u!” de'nov'e kri'is la voĉ'o.

Ervik kap'ne'is.

“Ne,” dir'is li. “Mi rest'os.”

La arane'o'j el'ir'is el la kvar angul'o'j, fal'ig'is si'n sur la plank'o'n kaj kur'is al la jun'a Premlo, ĉirkaŭ'ir'ant'e li'a'j'n krur'o'j'n kun si'a'j pinĉ'il'o'j etend'it'a'j. Ervik ne atent'is ili'n. Gigant'a nigr'a rat'o kur'e grimp'is la korp'o'n de Ervik, marŝ'is sur ambaŭ ŝultr'o'j kaj far'is orel'romp'a'j'n kri'o'j'n sed li ne grimac'is. La verd'a-kaj- ruĝ'a lacert'o, ven'int'e de la fenestr'o'bret'o, proksim'iĝ'is al Ervik kaj komenc'is kraĉ'i flam'ant'a'n fluid'aĵ'o'n sur li'n, sed Ervik nur rigard'is la best'o'n kaj ĝi'a flam'o ne tuŝ'is li'n.

La krokodil'o lev'is si'a'n vost'o'n kaj, ĉirkaŭ'turn'int'e si'n, for'frap'is Ervikon de la benk'o per fort'eg'a bat'o. Sed la Premlo sukces'is sav'i la sitel'o'n de renvers'iĝ'o, kaj li lev'iĝ'is, for'sku'is la korn'o'hav'a'j'n buf'o'j'n kiu'j ramp'ad'is sur li kaj re'pren'is si'a'n pozici'o'n sur la benk'o.

Ĉiu'j best'o'j, post tiu unu'a atak'o, rest'is sen'mov'a'j, kvazaŭ atend'ant'e ordon'o'j'n. La mal'jun'a griz'a simi'o plu'trik'ad'is, ne plu rigard'is Ervikon, kaj la jun'a Premlo rest'is sid'ant'a. Li anticip'is ke io okaz'os, sed neni'o okaz'is. Tut'a hor'o pas'is kaj Ervik komenc'is nervoz'iĝ'i.

“Kio'n vi vol'as?” la simi'o fin'e demand'is.

“Neni'o'n,” dir'is Ervik.

“Mi cert'e don'os al vi tio'n!” respond'is la simi'o, kaj je tio ĉiu'j strang'a'j best'o'j en la ĉambr'o ek'rid'is ĥor'e.

Pli'a long'a atend'o.

“Ĉu vi sci'as kiu mi est'as?” demand'is la simi'o.

“Sen'dub'e vi est'as Rira la Ruĝ'a—la Jukuhuo,” Ervik respond'is.

“Se vi sci'as tiom, sen'dub'e vi ankaŭ sci'as ke al mi mal'plaĉ'as ne'kon'at'o'j. Vi'a ĉe'est'o ĉi tie en mi'a dom'o ĝen'as mi'n. Ĉu vi ne tim'as mi'a'n koler'o'n?”

“Mi ne tim'as,” dir'is la jun'ul'o.

“Ĉu vi intenc'as obe'i mi'n kaj for'ir'i el la dom'o?”

“Ne,” respond'is Erviko, sam'e trankvil'e kiel parol'is la Jukuhuo.

La simi'o trik'ad'is dum long'a temp'o antaŭ ol re'parol'i.

“Sci'vol'em'o,” ĝi dir'is, “gvid'is mult'a'j'n hom'o'j'n al pere'o. Mi supoz'as ke iel vi inform'iĝ'is ke mi far'as magi'aĵ'o'j'n, do pro sci'vol'em'o vi ven'is ĉi tie'n. Ebl'e oni inform'is vi'n ke mi neniu'n damaĝ'as, do vi aŭdac'e mal'obe'as mi'a'n ordon'o'n for'ir'i. Vi imag'as ke vi vid'os kelk'a'j'n sorĉ'or'it'o'j'n, kaj ke ili distr'os vi'n. Ĉu mi prav'as.”

“Nu,” koment'is Ervik, kiu medit'ad'is pri la strang'a'j cirkonstanc'o'j de si'a al'ven'o, “vi prav'as pri kelk'a'j part'o'j, sed ne pri ali'a'j. Oni dir'is al mi ke vi far'as magi'o'n nur por amuz'i vi'n. Al mi tio ŝajn'as tre ego'ism'a. Mal'mult'a'j person'o'j kompren'as magi'o'n. Oni dir'as ke vi est'as la sol'a real'a Jukuhuo en la tut'a Oz. Kial vi ne amuz'as ali'a'j'n kaj ne nur vi'n mem?”

“Kiel vi rajt'as juĝ'i mi'a'j'n ag'o'j'n?”

“Neniel.”

“Kaj vi dir'as ke vi ne ven'is por pet'i i'o'n?”

“Por mi mi vol'as neni'o'n de vi.”

“Vi est'as saĝ'a, ĉar mi neniam don'as.”

“Tio ne ĝen'as mi'n,” deklar'is Ervik.

“Sed vi est'as sci'vol'em'a? Vi esper'as vid'i kelk'a'j'n mi'a'j'n magi'a'j'n trans'form'iĝ'o'j'n?”

“Se vi vol'as far'i magi'o'n, tio'n far'u,” dir'is Ervik.

“Tio ebl'e interes'os mi'n, ebl'e ne. Se vi prefer'as plu trik'ad'i, tio plen'e kontent'ig'os mi'n. Mi tut'e ne bezon'as rapid'i.”

Ebl'e tio perpleks'is Ruĝ'a'n Riran, sed la vizaĝ'o sub la punt'a ĉap'o ne pov'is montr'i mien'o'n, ĉar ĝi est'is kovr'it'a de har'o'j. Ebl'e dum si'a tut'a karier'o la Jukuhuo neniam antaŭ'e est'is vizit'it'a de person'o kiu, kiel ĉi tiu jun'ul'o, pet'is neni'o'n, atend'is neni'o'n, kaj nur ven'is pro sci'vol'em'o. Tiu kondut'o preskaŭ pac'ig'is la sorĉ'ist'in'o'n kaj ŝi komenc'is sent'i si'n pli amik'em'a al la Premlo. Ŝi iom long'e trik'ad'is, laŭ'ŝajn'e profund'e pens'ant'e, kaj post tio ŝi lev'iĝ'is kaj marŝ'is al grand'a ŝrank'o kiu star'is kontraŭ mur'o de la ĉambr'o. Kiam la pord'o de la ŝrank'o est'is mal'ferm'it'a Ervik pov'is vid'i mult'a'j'n tir'kest'o'j'n en ĝi, kaj en unu el tiu'j tir'kest'o'j— la du'a de mal'supr'e—Rira met'is vil'a'n man'o'n.

Ĝis nun Ervik pov'is vid'i la mur'o'n super la klin'it'a form'o de la simi'o, sed subit'e la form'o, kiu est'is dors'turn'it'a al li, ŝajn'e ek'rekt'iĝ'is kaj obskur'ig'is la ŝrank'o'n de tir'kest'o'j. La simi'o est'is si'n ŝanĝ'int'a en la form'o'n de vir'in'o, vest'it'a per la bel'a kostum'o de la Gilikuloj, kaj kiam ŝi turn'is si'n li vid'is ke ĝi est'as jun'a vir'in'o, kies vizaĝ'o est'as tre al'log'a.

“Ĉu vi prefer'as mi'n ĉi tia?” Rira demand'is rid'et'ant'e.

“Vi aspekt'as pli bel'a,” li dir'is trankvil'e, “sed mi ne est'as cert'a ke mi pli ŝat'as vi'n.”

Ŝi rid'is, dir'ant'e: “Dum la varm'eg'a part'o de la tag'o mi prefer'as est'i simi'o, ĉar simi'o ne ver'dir'e port'as vest'o'j'n. Sed se vir'o'j vizit'as, est'as dec'e si'n bel'ig'i.”

Ervik rimark'is ke ŝi'a dekstr'a man'o est'as ferm'it'a, kvazaŭ ten'ant'e i'o'n. Ŝi ferm'is la pord'o'n de la ŝrank'o, klin'is si'n super la krokodil'o kaj post moment'o la best'o far'iĝ'is ruĝ'a vulp'o. Eĉ nun ĝi ne est'is bel'a, kaj la vulp'o kaŭr'is apud si'a mastr'in'o kvazaŭ hund'o. Ĝi'a'j dent'o'j aspekt'is danĝer'a'j sam'e kiel tiu'j de la krokodil'o.

Post tio la Jukuhuo ĉirkaŭ'ir'ad'is tuŝ'ant'e ĉiu'j'n lacert'o'j'n kaj buf'o'j'n, kaj je ŝi'a tuŝ'o ili far'iĝ'is kat'id'o'j.

La rat'o'j'n ŝi ŝanĝ'is en eŭtamiojn*. Nun la sol'a'j rest'ant'a'j best'aĉ'o'j est'is la kvar gigant'a'j arane'o'j, kiu'j kaŝ'is si'n mal'antaŭ si'a'j dik'a'j ŝpin'aĵ'o'j.

“Jen!” Rira kri'is, “nun mi'a dom'et'o aspekt'as pli komfort'a. Mi am'as la buf'o'j'n kaj lacert'o'j'n kaj rat'o'j'n, * Speci'o de uson'a'j ter-sciur'o'j.

ĉar la plej mult'a'j hom'o'j mal'am'as ili'n, sed mi enu'us pro ili se ili rest'us ĉiam sam'a'j. Kelk'foj'e mi ŝanĝ'as ili'a'n form'o'n dek'du'foj'e en tag'o.”

“Vi est'as lert'a,” dir'is Ervik. “Mi ne aŭd'is vi'n dir'i i'a'j'n ajn sorĉ'o'j'n aŭ magi'a'j'n vort'o'j. Vi nur tuŝ'is la best'o'j'n.”

Ho, ĉu tio'n vi kred'as?” ŝi respond'is. “Nu, mem tuŝ'u ili'n, se vi vol'as, kaj montr'u ke vi pov'as ŝanĝ'i ili'a'n form'o'n.”

“Ne,” dir'is la Premlo. “Mi ne kompren'as magi'o'n kaj se mi ja kompren'us ĝi'n mi ne prov'us imit'i vi'a'n lert'o'n. Vi est'as mir'ind'a Jukuhuo, sed mi est'as nur ordinar'a Premlo.”

Tiu agnosk'o ŝajn'e plaĉ'is al Rira, kiu am'is ke oni honor'u ŝi'a'n sorĉ'ad'o'n.

“Ĉu vi nun bon'vol'os for'ir'i?” ŝi demand'is. “Mi prefer'as est'i sol'a.”

“Mi prefer'as rest'i ĉi tie,” dir'is Ervik.

“En la hejm'o de ali'a person'o, kie oni ne vol'as vi'n?”

“Jes.”

“Ĉu vi'a sci'vol'em'o ankoraŭ ne sat'iĝ'is?” demand'is Rira, rid'et'ant'e.

“Mi ne sci'as. Ĉu vi kapabl'as far'i ali'a'j'n afer'o'j'n?”

“Mult'a'j'n. Sed kial mi montr'u mi'a'j pov'o'j'n al ne'kon'at'o?”

“Mi tut'e ne pov'as el'pens'i kial'o'n,” li respond'is.

Ŝi rigard'is li'n sci'vol'em'e.

“Vi ne vol'as pov'o'n por vi, vi dir'as, kaj vi est'as tro stult'a por pov'i ŝtel'i mi'a'j'n sekret'o'j'n. Ĉi tiu ne est'as bel'a dom'et'o, kaj ekster'e est'as sun'bril'o, larĝ'a'j kamp'o'j kaj bel'a'j sovaĝ'a'j flor'o'j. Sed vi insist'e sid'as sur tiu benk'o kaj ĝen'as mi'n per vi'a ne'vol'at'a ĉe'est'o. Kio'n vi hav'as en tiu sitel'o?”

“Tri fiŝ'o'j'n,” li respond'is sen'hezit'e.

“Kie vi akir'is ili'n?”

“Mi kapt'is ili'n en la Lag'o de la Premloj.”

“Kio'n vi intenc'as far'i pri la fiŝ'o'j?”

“Mi port'os ili'n al la hejm'o de amik'o mi'a kiu hav'as tri infan'o'j'n. La infan'o'j am'os hav'i la fiŝ'o'j'n kiel dorlot'best'o'j'n.”

Ŝi ir'is al la benk'o kaj rigard'is la sitel'o'n, en kiu naĝ'is trankvil'e en la akv'o la tri fiŝ'o'j.

“Ili est'as bel'a'j,” dir'is Rira. “Mi trans'form'u ili'n en i'o'n ali'a'n.”

“Ne,” rifuz'is la Premlo.

“Mi am'as trans'form'ad'i; est'as tre interes'e. Kaj neniam ĝis nun mi trans'form'is fiŝ'o'j'n.”

“Las'u ili'n,” dir'is Ervik.

“Kiu'n form'o'n vi prefer'as por ili? Mi pov'as far'i el ili ĥeloni'o'j'n, aŭ ĉarm'a'j'n mal'grand'a'j'n mar'ĉeval'o'j'n, aŭ mi pov'us far'i el ili pork'id'o'j'n, aŭ kunikl'o'j'n, aŭ kobaj'o'j'n; aŭ, se vi prefer'as mi pov'as far'i el ili kok'o'j'n aŭ agl'o'j'n aŭ blu'garol'o'j'n.”

“Las'u ili'n!” ripet'is Ervik.

“Vi ne est'as tre agrabl'a vizit'ant'o,” rid'is Ruĝ'a Rira.

“Oni akuz'as mi'n pri mal'afabl'ec'o kaj mal'bon'a humor'o kaj mal'amik'em'o, kaj ili tut'e prav'as. Se vi ven'us ĉi tie'n pled'ant'e kaj pet'eg'ant'e komplez'o'n, kaj du'on'e tim'ant'e mi'a'n Yukuhuan magi'o'n, mi insult'us vi'n ĝis vi for'kur'us; sed vi est'as tre mal'simil'a al tio. Vi est'as la mal'afabl'a kaj mal'bon'humor'a kaj mal'agrabl'a ul'o, do mi ŝat'as vi'n kaj mi toler'as vi'a'n mal'agrabl'ec'o'n. Ven'is la hor'o por mi'a tag'mez'manĝ'o; ĉu vi mal'sat'as?”

“Ne,” dir'is Ervik, kvankam li efektiv'e vol'is manĝ'o'n.

“Nu, mi ja,” Rira deklar'is kaj ŝi kun'frap'is si'a'j'n man'o'j'n. Tuj aper'is tabl'o, sur kiu est'is tol'a tuk'o kaj mult'a'j uj'o'j da divers'a'j manĝ'aĝ'o'j kelk'a'j fum'e varm'eg'a'j. Du teler'o'j est'is sur'met'it'a'j, unu ĉe ĉiu fin'o de la tabl'o, kaj tuj kiam Rira sid'iĝ'is ĉiu'j ŝi'a'j best'o'j grup'iĝ'is ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ kutim'e ricev'ant'a'j manĝ'o'n kiam ŝi manĝ'as. La vulp'o kaŭr'is apud ŝi'a dekstr'a man'o kaj la kat'id'o'j kaj eŭtamioj grup'iĝ'is mal'dekstr'e de ŝi.

“Ven'u, Ne'kon'at'o, sid'iĝ'u kaj manĝ'u,” ŝi vok'is gaj'e, “kaj dum ni manĝ'os ni decid'u pri la form'o kiu'n ni don'os al vi'a'j fiŝ'o'j.”

“Ili tut'e taŭg'as en si'a nun'a form'o,” asert'is Ervik, tir'ant'e si'a'n benk'o'n al la tabl'o. “La fiŝ'o'j est'as bel'eg'a'j— unu or'a, unu arĝent'a kaj unu bronz'a. Neni'o viv'ant'a est'as pli bel'a ol bel'a fiŝ'o.”

“Kio'n? Ĉu mi ne est'as pli bel'a?” Rira demand'is, rid'et'ant'e pro li'a serioz'aspekt'a vizaĝ'o.

“Vi ne est'as mal'bel'a—kiom ebl'as al Jukuhuo, kompren'u,” li dir'is, pren'ant'e grand'a'n kvant'o'n da manĝ'aĵ'o kaj manĝ'ant'e vigl'apetit'e.

“Kaj ĉu vi ne opini'as bel'a'n knab'in'o'n pli bel'a ol fiŝ'o, ne'grav'e kiom bel'a est'as la fiŝ'o?”

“Nu,” respond'is Ervik, post pens'ad'o, “pov'as est'i.

Se vi trans'form'us mi'a'j'n tri fiŝ'o'j'n en tri knab'in'o'j'n— knab'in'o'j kiu'j est'us Adept'o'j de Magi'o, pov'as est'i ke ili plaĉ'us al mi egal'e kiel la fiŝ'o'j. Sed vi ne far'os tio'n, kompren'ebl'e, ĉar vi ne pov'as, malgraŭ vi'a lert'o.

Kaj se vi ja pov'us, mi opini'as ke mi'a'j problem'o'j est'us ne'toler'ebl'e pez'a'j. Ili rifuz'us est'i mi'a'j sklav'o'j—precip'e se ili est'us Adept'o'j de Magi'o—do ili komand'us ke mi obe'u ili'n. Ne, Fraŭl'in'o Rira, ni tut'e ne trans'form'u la fiŝ'o'j'n.”

La Premlo rimark'ind'e lert'e prezent'is si'a'n pled'o'n.

Li kompren'is ke se li ŝajn'us fervor'a ke est'u tia trans'form'o, la Yukuhuo ne efektiv'ig'us ĝi'n, tamen li tre lert'e sugest'is ke ili far'iĝ'u Adept'o'j de Magi'o.

Ruĝ'a Rira la Jukuhuo

Post la manĝ'o, Rira manĝ'ig'is si'a'j'n best'o'j'n, inkluziv'e de la kvar monstr'a'j arane'o'j kiu'j sub'e'n'ir'is de si'a'j ŝpin'aĵ'o'j por ricev'i si'a'j'n porci'o'j'n, kaj post tio ŝi mal'aper'ig'is la tabl'o'n de la plank'o de la dom'et'o.

“Mi tre dezir'as vi'a'n konsent'o'n ke mi trans'form'u vi'a'j'n fiŝ'o'j'n,” ŝi dir'is, dum ŝi re'pren'is si'a'n trik'ad'o'n.

La Premlo ne respond'is. Li opini'is ke est'us mal'saĝ'e tro rapid'ig'i ŝi'n. Dum la tut'a post'tag'mez'o ili sid'is silent'e. Je unu moment'o Rira ir'is al si'a ŝrank'o kaj met'int'e si'a'n man'o'n en la tir'kest'o'n kiu'n ŝi uz'is antaŭ'e, ŝi tuŝ'is la lup'o'n kaj trans'form'is ĝi'n en bird'o'n kun bel'eg'a'j kolor'a'j plum'o'j. Tiu bird'o est'is pli grand'a ol papag'o kaj iom ali'form'a, sed Ervin neniam vid'is tia'n bird'o'n antaŭ'e.

“Kant'u!” dir'is Rira al la bird'o, kiu ek'star'is sur grand'a lign'a kejl'o—kvazaŭ jam antaŭ'e est'int'e en la dom'et'o kaj sci'ant'e ĝust'e kio'n far'i.

Kaj la bird'o gaj'e kant'is, vigl'a'j'n kant'o'j'n kun kiu'j est'is vort'o'j—sam'e kiel person'o zorg'e trejn'it'a. La kant'o'j est'is distr'a'j kaj Ervik ĝu'e aŭskult'is ili'n. Post hor'o, pli-mal'pli, la bird'o ĉes'is kant'i, met'is si'a'n kap'o'n sub si'a'n flug'il'o'n kaj en'dorm'iĝ'is. Rira plu trik'ad'is sed aspekt'is medit'em'a.

Nu Ervik bon'e atent'is la ŝrank'a'n tir'kest'o'n kaj konklud'is ke Rira pren'is i'o'n el ĝi per kiu ŝi efektiv'ig'as si'a'j'n trans'form'o'j'n. Li kred'is ke se li sukces'os rest'i en la dom'et'o, kaj Rira ek'dorm'os, li pov'os kaŝ'e mal'ferm'i la ŝrank'o'n, pren'i iom da kio ajn est'as en la tir'kest'o, kaj fal'ig'i ĝi'n en la kupr'a'n sitel'o'n kaj tiel trans'form'i la tri fiŝ'o'j'n en ili'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n. Efektiv'e, li jam firm'e decid'is plen'um'i tiu'n plan'o'n, kiam la Jukuhuo for'met'is si'a'n trik'aĵ'o'n kaj marŝ'is al la pord'o.

“Mi el'ir'os por kelk'a'j minut'o'j,” dir'is ŝi; “ĉu vi dezir'as akompan'i mi'n, aŭ rest'i ĉi tie?”

Ervik ne respond'is, li nur sid'is kontent'e sur si'a benk'o. Do Rira el'ir'is kaj ferm'is la pord'o'n de la dom'et'o.

Tuj kiam ŝi est'is for, Ervik sur'pied'iĝ'is kaj sur la pint'o'j de si'a'j pied'fingr'o'j li paŝ'is al la ŝrank'o.

“Atent'u! Atent'u!” kri'is plur'a'j voĉ'o'j el la kat'id'o'j kaj la eŭtamioj. “Se vi tuŝ'os i'o'n ni inform'os la Jukuhuon!”

Ervik hezit'is dum'moment'e sed, memor'ant'e ke ne neces'os tim'i la koler'o'n de Rira se li sukces'e trans'form'os la fiŝ'o'j'n, li est'is tuj mal'ferm'ont'a la ŝrank'o'n kiam li'n halt'ig'is la voĉ'o'j de la fiŝ'o'j, kiu'j puŝ'is si'a'j'n kap'o'j'n super la surfac'o'n de la akv'o en la sitel'o kaj kri'is: “Ven'u ĉi tie'n, Ervik!”

Do li re'ir'is al la sitel'o kaj klin'is si'n super ĝi.

“Ne tuŝ'u la ŝrank'o'n,” dir'is la or'fiŝ'o tre serioz'e al li. “Vi ne sukces'us akir'int'e tiu'n magi'aĵ'o'n, ĉar nur la Jukuhuo sci'pov'as uz'i ĝi'n. Plej'bon'e est'os las'i ŝi'n trans'form'i ni'n en tri knab'in'o'j'n, ĉar tiam ni hav'os ni'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n kaj pov'os far'i ĉiu'j'n Art'o'j'n de Magi'o kiu'j'n ni lern'is kaj bon'e kompren'as. Vi ag'as saĝ'e kaj plej efik'e. Ni ne sci'is ke vi est'as tiom inteligent'a, kaj ke vi tiom facil'e tromp'os Riran. Plu'ag'u kiel vi komenc'is kaj streb'u persvad'i ŝi'n trans'form'i ni'n.

Sed insist'u ke ni hav'u knab'in'a'j'n form'o'j'n.”

La or'fiŝ'o sub'akv'ig'is si'a'n kap'o'n ĝust'e kiam Rira re'en'ir'is la dom'et'o'n. Ŝi vid'is Ervikon kun la kap'o klin'it'a super la sitel'o, do ŝi ir'is apud li'n.

“Ĉu vi'a'j fiŝ'o'j kapabl'as parol'i?” ŝi demand'is.

“Kelk'foj'e ili parol'as,” li respond'is, “ĉar ĉiu'j fiŝ'o'j en la Land'o Oz sci'pov'as parol'i. Ili ĵus pet'is de mi pan'o'n.

Ili mal'sat'as.”

“Nu, don'u al ili iom da pan'o,” dir'is Rira. “Sed est'as preskaŭ la hor'o de vesper'manĝ'o, kaj se vi permes'os ke mi trans'form'u vi'a'j'n fiŝ'o'j'n ili pov'os est'i kun ni ĉe la tabl'o kaj manĝ'i mult'o'n pli agrabl'a'n ol pan'er'o'j'n. Kial mi ne trans'form'u ili'n?”

“Nu,” dir'is Ervik, kvazaŭ hezit'e, “demand'u al la fiŝ'o'j. Se ili konsent'os, nu tiam mi—nu tiam mi, mi pri'pens'os la afer'o'n.”

Rira klin'is si'n super la sitel'o'n kaj demand'is: “Ĉu vi aŭd'as mi'n, fiŝ'et'o'j?”

Ĉiu'j tri puŝ'is si'a'j'n kap'o'j'n super la akv'o'n.

“Ni aŭd'as vi'n,” dir'is la bronz'o'fiŝ'o.

“Mi vol'as ke vi hav'u ali'a'j'n form'o'j'n, ebl'e de kunikl'o'j, aŭ ĥeloni'o'j aŭ knab'in'o'j aŭ io tia, sed vi'a mastr'o, la mal'afabl'a Premlo, ne vol'as permes'i. Tamen li akcept'is ke mi far'u tio'n se vi konsent'os.”

“Ni volont'e est'us knab'in'o'j,” dir'is la arĝent'o'fiŝ'o.

“Ne, ne!” kri'is Evik de'nov'e.

“Ankaŭ far'u ni'n Adept'o'j de Magi'o,” plu'dir'is la bronz'o'fiŝ'o.

“Mi ne sci'as preciz'e kio'n tio signif'as,” respond'is Rira medit'em'e, “sed ĉar neni'u Adept'o de Magi'o est'as egal'e potenc'a kiel Jukuhuo, mi ankaŭ tiel trans'form'os vi'n.”

“Ni ne prov'os damaĝ'i vi'n aŭ influ'i vi'a'n magi'o'n iel,” promes'is la or'fiŝ'o. “Tut'e kontraŭ'e, ni far'iĝ'os vi'a'j amik'in'o'j.”

“Ĉu vi konsent'os for'ir'i kaj las'i mi'n sol'a en mi'a dom'et'o, kiam mi ordon'os ke vi far'u tio'n?” demand'is Rira.

“Ni promes'as tio'n,” kri'is la tri fiŝ'o'j.

“Ne! Ne konsent'u trans'form'iĝ'i!” urĝ'is Ervik.

“Ili jam konsent'is,” dir'is la Jukuhuo, rid'ant'e antaŭ li'a vizaĝ'o, “kaj vi promes'is akcept'i ili'a'n decid'o'n. Do, amik'o Premlo, mi efektiv'ig'os la trans'form'o'n ne'grav'e ĉu aŭ ne vi vol'as tio'n.”

Ervik re'sid'iĝ'is sur la benk'o'n, kun profund'a sulk'ad'o de la vizaĝ'o sed kun ĝoj'o en la kor'o. Rira ir'is al la ŝrank'o, pren'is i'o'n el la tir'kest'o, kaj re'ir'is al la kupr'a sitel'o. Ŝi ten'is i'o'n firm'e per si'a dekstr'a man'o, sed la mal'dekstr'a'n ŝi met'is en la sitel'o'n, el'pren'is la tri fiŝ'o'j'n kaj zorg'e met'is ili'n sur la plank'o'n, kie ili agoni'e anhel'is pro mank'o de akv'o.

Rira ne mizer'ig'is ili'n pli long'e ol kelk'a'j'n sekund'o'j'n, ĉar ŝi tuŝ'is ĉiu'n el ili per si'a dekstr'a man'o kaj tuj la fiŝ'o'j trans'form'iĝ'is en tri alt'a'j'n kaj mal'dik'a'j'n jun'ul'in'o'j'n, kun fajn'a'j inteligent'a'j vizaĝ'o'j kaj vest'it'a'j per bel'a'j, al'kroĉ'iĝ'ant'a'j rob'o'j. Tiu kiu antaŭ'e est'is or'fiŝ'o hav'is bel'a'n or'a'n har'ar'o'n kaj blu'a'j'n okul'o'j'n kaj est'is ekster'ordinar'e pal'haŭt'a. Tiu kiu antaŭ'e est'is bronz'o'fiŝ'o hav'is mal'hel'brun'a'n har'ar'o'n kaj klar'blu'a'j'n okul'o'j'n kaj ŝi'a haŭt'kolor'o kongru'is kun tiu bel'aspekt'o. Tiu kiu antaŭ'e est'is arĝent'o'fiŝ'o hav'is neĝ'blank'a'n har'ar'o'n plej fajn'a'n kaj mal'hel'brun'a'j'n okul'o'j'n. La har'ar'o kontrast'is bel'e kun ŝi'a'j pal'ruĝ'a'j vang'o'j kaj ruben'ruĝ'a'j lip'o'j, kaj ĝi tut'e ne aspekt'ig'is ŝi'n eĉ iom'et'e pli aĝ'a ol ŝi'a'j du kun'ul'in'o'j.

Tuj kiam ili akir'is tiu'j'n knab'inform'o'j'n, ĉiu'j tri klin'is si'n antaŭ la Jukuhuo kaj dir'is: “Ni dank'as vi'n, Rira.”

Post tio ili klin'is si'n antaŭ la Premlo kaj dir'is: “Ni dank'as vi'n, Evrik.”

“Tre bon'e!” kri'et'is la Jukuhuo, ekzamen'ant'e si'a'n verk'o'n aprob'e. “Vi est'as mult'e pli bon'a'j kaj pli interes'a'j ol fiŝ'o'j, kaj ĉi tiu mal'komplez'a Premlo apenaŭ permes'is ke mi far'u la trans'form'o'j'n. Cert'e vi ne bezon'as dank'i li'n. Sed nun ni festen'u honor'e al la event'o.”

Ŝi kun'frap'is si'a'j'n man'o'j'n kaj de'nov'e tabl'o ŝarĝ'it'a per manĝ'aĵ'o'j aper'is en la dom'et'o. Ĉi'foj'e est'is pli long'a tabl'o, kaj est'is manĝ'opozici'o'j por la tri Adept'o'j kaj por Rira kaj Erviko.

“Sid'iĝ'u, amik'o'j, kaj manĝ'u ĝis'sat'e,” dir'is la Jukuhuo, sed anstataŭ mem sid'iĝ'i ĉe la kap'o de la tabl'o ŝi ir'is al la ŝrank'o, dir'ant'e al la Adept'o'j: “Vi'a'j bel'ec'o kaj graci'o, mi'a'j bel'amik'in'o'j, tut'e super'bril'as la mi'a'j'n. Por ke mi aspekt'u dec'e ĉe la banked'o'tabl'o mi intenc'as, honor'e al la event'o, sur'pren'i mi'a'n natur'a'n form'o'n.”

Apenaŭ fin'int'e tiu'n parol'o'n Rira trans'form'is si'n en jun'ul'in'o'n egal'e bel'a'n kiel la tri Adept'o'j. Ŝi ne est'is egal'e alt'a kiel ili, sed ŝi'a form'o est'is pli rond'a kaj pli bel'e vest'it'a, kun mir'ig'e juvel'it'a zon'o kaj kol'ĉen'o el bril'a'j perl'o'j. Ŝi'a har'ar'o est'is bril'e ruĝ'brun'a, kaj ŝi'a'j okul'o'j grand'a'j kaj mal'hel'a'j.

“Ĉu vi pretend'as ke ĉi tiu est'as vi'a natur'a form'o?”

demand'is Ervik al la Jukuhuo.

“Jes,” ŝi respond'is. “Ĉi tiu est'as mi'a sol'a laŭ'rajt'a form'o. Sed mi mal'oft'e sur'pren'as ĝi'n ĉar ne est'as ĉi tie ali'a person'o por admir'i aŭ plezur'iĝ'i per ĝi kaj mi'n ted'as mem admir'i ĝi'n.”

“Nun mi kompren'as kial oni nom'as vi'n Rira la Ruĝ'a,” koment'is Ervik.

“Pro mi'a ruĝ'a har'ar'o,” ŝi klar'ig'is rid'et'ant'e. “Al mi mem efektiv'e ne plaĉ'as ruĝ'a har'ar'o, kaj ankaŭ pro tio mi kutim'e uz'as ali'a'j'n form'o'j'n.”

“Ĝi est'as bel'a,” asert'is la jun'ul'o; sed li ek'memor'is la ali'a'j'n vir'in'o'j'n tie kaj al'don'is: “Sed kompren'ebl'e ne ĉiu'j vir'in'o'j hav'u ruĝ'a'n har'ar'o'n, ĉar tio tro vulgar'ig'us ĝi'n. Or'a kaj arĝent'a kaj brun'a har'ar'o'j est'as egal'e bel'a'j.”

La rid'et'o'j kiu'j'n li vid'is inter la kvar vir'in'o'j plen'e embaras'is la Premlon, do li silent'iĝ'is kaj atent'e manĝ'is, las'ant'e ke la ali'a'j parol'ad'u. La tri Adept'o'j mal'kaŝ'e dir'is al Rira kiu'j ili est'as, kiel ili far'iĝ'is fiŝ'o'j, kaj ke ili sekret'e plan'is instig'i la Jukuhuon trans'form'i ili'n. Ili konfes'is ke ili kred'is ke se ili pet'os help'o'n, ŝi rifuz'os.

“Vi plen'e prav'is,” respond'is la Jukuhuo. “Mi zorg'as neniam far'i magi'o'n help'e al ali'ul'o'j, ĉar se mi far'us tio'n ĉiam est'us hom'amas'o'j ĉe mi'a dom'o postul'ant'e help'o'n kaj mi mal'am'as hom'amas'o'j'n kaj vol'as est'i sol'a.

“Tamen, vi nun re'hav'as vi'a'j'n laŭ'rajt'a'j'n form'o'j'n, kaj mi tut'e ne bedaŭr'as mi'a'n ag'o'n kaj mi esper'as ke vi sukces'e sav'os la Premlan popol'o'n per re'lev'o de ili'a insul'o al la surfac'o de la lag'o, kie ĝi ver'e dev'as est'i.

Sed vi dev'as promes'i al mi ke post vi'a for'ir'o vi neniam re'ven'os ĉi tie'n, nek inform'os al iu ajn pri kio'n mi far'is por vi.”

La tri Adept'o'j kaj Ervik el'kor'e dank'is la Jukuhuon.

Ili promes'is obe'i ŝi'a'n vol'o'n ke ili neniam re'ven'u al ŝi'a dom'et'o, kaj post tio, adiaŭ'ant'e, ili for'ir'is.

Perpleks'ig'a Problem'o

Glinda la Bon'a, decid'int'e prov'i si'a'n sorĉ'o'n je la for'las'it'a sub'mar'ŝip'o por ke ĝi obe'u ŝi'a'j'n ordon'o'j'n, pet'is si'a'n tut'a'n grup'o'n, inkluziv'e de la Premloj, for'ir'i de la bord'o de la lag'o al la vic'o de palm'arb'o'j. Ŝi rest'ig'is kun si nur la mal'grand'a'n Sorĉ'ist'o'n de Oz, kiu est'is ŝi'a student'o kaj sci'is asist'i ŝi'n en ŝi'a'j magi'a'j rit'o'j. Kiam tiu'j du est'is sol'a'j apud la sur'plaĝ'ig'it'a boat'o, Glinda dir'is al la Sorĉ'ist'o: “Unu'e mi prov'os mi'a'n magi'a'n recept'o'n No 1163, kies cel'o est'as dev'ig'i ne'viv'ant'a'j'n objekt'o'j'n mov'iĝ'i pro mi'a ordon'o. Ĉu vi hav'as skeropitropon kun vi?”

“Jes, mi ĉiam kun'port'as ĝi'n en mi'a valiz'o,”

respond'is la Sorĉ'ist'o. Li mal'ferm'is si'a'n nigr'a'n valiz'o'n de magi'il'o'j kaj el'pren'is bril'e polur'it'a'n skeropitropon, kiu'n li trans'don'is al la Sorĉ'ist'in'o. Glinda ankaŭ kun'port'is mal'grand'a'n vimen'aĵ'a'n sak'o'n, en kiu est'is divers'a'j il'o'j por sorĉ'ad'o, kaj el ĝi ŝi pren'is pak'o'n da pulvor'o kaj flakon'et'o'n da likv'aĵ'o. Ŝi verŝ'is la likv'aĵ'o'n en la skeropitropon kaj al'don'is la pulvor'o'n. Tuj la skeropitropo komenc'is sput'et'i kaj el'send'i faj'er'o'j'n viol'et'kolor'a'j'n, kiu'j dis'ir'is ĉiu'direkt'e'n. La Sorĉ'ist'in'o tuj paŝ'is en la mez'o'n de la boat'o kaj ten'is la il'o'n tiel ke la fajr'er'o'j fal'ad'is ĉirkaŭ ŝi'n kaj kovr'is ĉiu'n part'o'n de la nigr'ig'it'a ŝtal'a boat'o. Sam'temp'e Glinda mal'laŭt'e kant'is strang'eg'a'n sorĉ'vers'o'n per la sorĉ'lingv'o, kaj ŝi'a voĉ'o son'is mal'alt'a kaj muzik'ec'a.

Post ne'long'e la viol'et'a'j fajr'er'o'j ĉes'is, kaj tiu'j fal'int'a'j sur la boat'o'n jam mal'aper'is kaj ne las'is spur'o'n sur ĝi'a surfac'o. La ceremoni'o est'is fin'it'a kaj Glinda re'don'is la skeropitropon al la Sorĉ'ist'o, kiu re'met'is ĝi'n en si'a'n valiz'o'n.

“Tio cert'e sukces'os,” li dir'is fid'em'e.

“Ni prov'u ĝi'n,” ŝi respond'is.

Do ambaŭ en'ir'is la boat'o'n kaj sid'iĝ'is.

Parol'ant'e per komand'a ton'o la Sorĉ'ist'in'o dir'is al la boat'o: “Port'u ni'n trans la lag'o'n, al la kontraŭ'a bord'o.”

Tuj la boat'o mal'antaŭ'e'n ŝov'is si'n de la sabl'a plaĝ'o, turn'is si'a'n pru'o'n kaj mov'iĝ'is rapid'e trans la akv'o'n.

“Tre bon'e—ver'e tre bon'e!” kri'is la Sorĉ'ist'o, kiam la boat'o mal'rapid'iĝ'is ĉe la bord'o kontraŭ'a al tiu de kiu ili for'ir'is. “Eĉ Ku-i-o, malgraŭ si'a sorĉ'o, ne pov'us pli bon'e.”

La Sorĉ'ist'in'o nun dir'is al la boat'o: “Ferm'iĝ'u, sub'akv'iĝ'u kaj port'u ni'n al la pord'o de la kel'o de la sub'akv'ig'it'a insul'o—la pord'o el kiu vi ir'is laŭ ordon'o de Reĝ'in'o Ku-i-o.”

La boat'o obe'is. Dum ĝi plonĝ'is en la akv'o'n, la supr'a'j part'o'j lev'iĝ'is de la flank'o'j kaj kun'iĝ'is super la kap'o'j de Glinda kaj la Sorĉ'ist'o, kiu'j tiel ferm'iĝ'is en akv'imun'a'n ĉambr'o'n. Est'is kvar vitr'a'j fenestr'o'j en ĉi tiu kovr'aĵ'o, unu ambaŭ'flank'e kaj po unu en la antaŭ'o kaj la mal'antaŭ'o, tiel ke la pasaĝer'o'j pov'is vid'i preciz'e kie'n ili ir'as. Mov'iĝ'ant'e sub la akv'o mal'pli rapid'e ol sur la surfac'o, la sub'mar'ŝip'o iom post iom proksim'iĝ'is al la insul'o kaj halt'is kun si'a pru'o prem'it'a kontraŭ la gigant'a marmor'a pord'o en la kel'o sub la Kupol'o. Tiu pord'o est'is strikt'e ferm'it'a kaj est'is evident'e al kaj Glinda kaj la Sorĉ'ist'o ke ĝi ne mal'ferm'iĝ'os por las'i ke la sub'mar'ŝip'o en'ir'u krom se ili, aŭ iu en la kel'o de la insul'o, dir'os magi'a'n vort'o'n. Sed kiu est'is tiu magi'a vort'o? Neni'u el ili sci'is.

“Mi kred'as,” dir'is la Sorĉ'ist'o bedaŭr'o'ton'e, “ke ni tamen ne pov'os en'ir'i. Krom se vi'a sorĉ'art'o pov'os trov'i la vort'o'n por mal'ferm'i la marmor'a'n pord'o'n.”

“Ver'ŝajn'e la vort'o est'as kon'at'a nur de Ku-i-o,”

respond'is la Sorĉ'ist'in'o. “Ebl'e mi pov'os trov'i ĝi'n, sed tio neces'ig'os temp'o'n. Ni re'ir'u al ni'a'j kun'ul'o'j.”

“Est'as domaĝ'e ke ni sukces'is obe'ig'i la boat'o'n sed halt'ig'as ni'n nur'a marmor'a pord'o,” grumbl'is la Sorĉ'ist'o.

Pro ordon'o de Glinda la boat'o lev'iĝ'is ĝis ĝi est'is sam'nivel'a kiel la vitr'a kupol'o kiu kovr'as la Premlan vilaĝ'o'n, kie la Sorĉ'ist'in'o dev'ig'is ĝi'n mal'rapid'e ĉirkaŭ'ir'i la tut'a'n Grand'a'n Kupol'o'n.

Mult'a'j vizaĝ'o'j est'is prem'it'a'j al la intern'o de la vitr'o, fervor'e rigard'ant'e la sub'mar'ŝip'o'n, kaj unu'lok'e est'is Doroteo kaj Ozma, kiu'j rapid'e re'kon'is Glindan kaj la Sorĉ'ist'o'n tra la vitr'a'j fenestr'o'j de la boat'o.

Glinda vid'is ili'n ankaŭ, kaj ŝi ten'is la boat'o'n proksim'a al la Kupol'o dum la amik'o'j inter'ŝanĝ'is salut'o'j'n per'gest'e. Bedaŭr'ind'e ili'a'j voĉ'o'j ne est'is aŭd'ebl'a'j tra la Kupol'o kaj la akv'o kaj la flank'o de la boat'o. La Sorĉ'ist'o steb'is kompren'ig'i la knab'in'o'j'n, per gest'o'j, ke li kaj Glinda ven'is sav'i ili'n, kaj Ozma kaj Doroteo kompren'is tio'n per la simpl'a fakt'o ke la Sorĉ'ist'in'o kaj la Sorĉ'ist'o al'ven'is. La du kapt'it'a'j knab'in'o'j rid'et'ad'is kaj est'is ekster danĝer'o, kaj sci'ant'e tio'n Glinda sent'is ke ŝi pov'os uz'i kiom da temp'o neces'os por efektiv'ig'i ili'a'n fin'a'n sav'iĝ'o'n.

Ĉar neni'o pli est'is far'ebl'a ĝust'e tiam, Glinda ordon'is ke la boat'o re'ir'u al la bord'o, kaj ĝi volont'e obe'is. Unu'e ĝi supr'e'n'ir'is al la surfac'o de la akv'o, tie la tegment'o apart'iĝ'is kaj fal'is en la ing'o'j'n sur la flank'o'j de la boat'o, kaj post tio la magi'a vetur'il'o rapid'e ating'is la bord'o'n kaj ŝov'is si'n sur la sabl'o'n preciz'e tie kie ĝi antaŭ'e for'ir'is laŭ ordon'o de Glinda.

Ĉiu'j Ozuloj kaj la Premloj tuj kur'is al la boat'o por demand'i ĉu ili ating'is la insul'o'n kaj ĉu ili vid'is Ozman kaj Doroteon. La Sorĉ'ist'o inform'is ili'n pri la obstakl'o kiu'n ili renkont'is, nom'e la marmor'a pord'o, kaj ke Glinda nun entrepren'os trov'i magi'a'n rimed'o'n konker'i la pord'o'n.

Kompren'ant'e ke plur'a'j tag'o'j neces'os por sukces'e ating'i la insul'o'n, re'lev'i ĝi'n kaj liber'ig'i si'a'j'n amik'o'j'n kaj la Premlan popol'o'n, Glinda nun prepar'is kamp'ad'ej'o'n du'on'e inter la bord'o de la lag'o kaj la palm'arb'o.

La sorĉ'art'o de la Sorĉ'ist'o aper'ig'is ar'o'n da tend'o'j kaj la sorĉ'art'o de la Sorĉ'ist'in'o plen'e mebl'is tiu'n tend'o'j'n per lit'o'j, seĝ'o'j, tabl'o'j, tapiŝ'o'j, lamp'o'j kaj eĉ libr'o'j por pas'ig'i sen'labor'a'j'n hor'o'j'n. De ĉiu tend'o flirt'is la Reĝ'a Standard'o de Oz de la centr'a'j stang'o'j kaj unu grand'a tend'o, ne nun okup'at'a, hav'is la propr'a'n standard'o'n de Ozma, flirt'ant'a'n en la vent'o.

Betinjo kaj Trot hav'is tend'o'n por si, kaj Buton- Bril'o kaj Oĵo hav'is ali'a'n. La Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o par'is en unu tend'o kaj ankaŭ Joĉjo Kukurb'o'kap'o kaj la Vil'ul'o, Kap’tan'o Vilĉjo kaj Onkl'o Henrik'o, Tiktoko kaj Profesor'o Ŝancel-Insekt'o. Glinda hav'is la plej elegant'a'n tend'o'n, escept'e de tiu rezerv'it'a por Ozma, kaj la Sorĉ'ist'o hav'is propr'a'n tend'et'o'n.

Kiam est'is la hor'o por manĝ'i, tabl'o'j ŝarĝ'it'a'j per manĝ'aĵ'o'j magi'e aper'is en la tend'o'j de la manĝ'em'ul'o'j, kaj tiu'j komplet'a'j aranĝ'o'j komfort'ig'is la sav'o'grup'o'n kiom la propr'a'j hejm'o'j.

Ĝis mal'fru'e en la nokt'o Glinda sid'is en si'a tend'o stud'ant'e ar'o'n da mistik'a'j rul'aĵ'o'j serĉ'ant'e vort'o'n kiu mal'ferm'os la pord'o'n de la kel'o de la insul'o kaj las'os ŝi'n en la Grand'a'n Kupol'o'n. Ŝi ankaŭ far'is mult'a'j'n magi'a'j'n eksperiment'o'j'n, esperant'e trov'i i'o'n kio help'os ŝi'n. Sed la maten'iĝ'o trov'is la potenc'a'n Sorĉ'ist'in'o'n ankoraŭ sen'sukces'a.

La art'o de Glinda mal'ferm'us ĉi'a'n ordinar'a'n pord'o'n, vi pov'as est'i cert'a pri tio, sed neces'as memor'i ke tiu marmor'a pord'o de la insul'o est'is konstru'it'a kun ordon'o ke ĝi mal'ferm'iĝ'u nur obe'e al unu'sol'a magi'a vort'o, kaj sekv'e ĉiu ali'a magi'a vort'o neniom efik'us je ĝi. La magi'a'n vort'o'n kiu gard'is la pord'o'n ver'ŝajn'e invent'is Ku-i-o, kiu nun jam forges'is ĝi'n.

Sekv'e la sol'a manier'o sukces'e en'ir'i la sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n est'is romp'i la sorĉ'o'n kiu ten'is la pord'o'n strikt'e ferm'it'a. Se tio est'us far'ebl'a ne neces'us magi'o por mal'ferm'i ĝi'n.

La sekv'a'n tag'o'n la Sorĉ'ist'in'o kaj la Sorĉ'ist'o de'nov'e en'ir'is la boat'o'n kaj sub'akv'ig'is ĝi'n kaj dev'ig'is ĝi'n ir'i al la marmor'a pord'o, kiu'n ili prov'is divers'manier'e mal'ferm'i, sed sen'sukces'e.

“Ni dev'os for'don'i ĉi tiu'n prov'o'n, mi kred'as,” dir'is Glinda. “La plej facil'a metod'o re'lev'i la insul'o'n est'us ke ni pov'u en'ir'i la Kupol'o'n kaj post'e sub'ir'i al la kel'o kaj vid'i kiel Ku-i-o dev'ig'is la tut'a'n insul'o'n sub'akv'iĝ'i aŭ re'lev'iĝ'i laŭ ŝi'a ordon'o. Kompren'ebl'e mi pens'is ke la plej facil'a metod'o sukces'i en'ir'i est'us ke la boat'o port'u ni'n en la kel'o'n tra la marmor'a pord'o el kiu tra'send'is ĝi'n Ku-i-o. Sed dev'as ekzist'i ali'a'j rimed'o'j por en'ir'i la Kupol'o'n kaj re'ĉe'est'i kun Ozma kaj Doroteo, kaj tia'j'n rimed'o'j'n ni dev'os trov'i per stud'ad'o kaj la tiu'cel'a uz'o de ni'a'j magi'a'j pov'o'j.”

“Ne est'os facil'e,” deklar'is la Sorĉ'ist'o, “ĉar ni ne forges'u ke Ozma mem kon'as mult'eg'a'n magi'o'n, kaj sen'dub'e ŝi jam prov'is lev'i la insul'o'n aŭ trov'i ali'a'n rimed'o'n por eskap'i de ĝi kaj mal'sukces'is.”

“Est'as ver'e,” respond'is Glinda, “sed la magi'o de Ozma est'as fe'magi'o, sed vi est'as Sorĉ'ist'o kaj mi est'as Sorĉ'ist'in'o. Pro tio ni kiel tri'o dispon'as pri tre'eg'e vari'a'j magi'kapabl'o'j. kaj se ni ĉiu'j mal'sukces'us tio okaz'us ĉar lev'as kaj mal'lev'as la insul'o'n magi'a pov'o kiu'n kon'as neni'u el ni. Mi'a ide'o do est'as serĉ'i—per tia magi'o kia'n ni posed'as—plen'um'i ni'a'n cel'o'n ali'manier'e.”

Ili de'nov'e ĉirkaŭ'ir'is la Kupol'o'n en si'a boat'o kaj de'nov'e vid'is Ozman kaj Doroteon tra si'a'j fenestr'o'j kaj inter'ŝanĝ'is gest'o'j'n kun la du en'karcer'ul'in'o'j.

Ozma kompren'is ke ŝi'a'j amik'o'j far'as ĉio'n ebl'a'n por sav'i ŝi'n kaj rid'et'is por kuraĝ'ig'i ili'a'n streb'o'n.

Doroteo aspekt'is iom mal'trankvil'a sed klopod'is est'i egal'e kuraĝ'a kiel si'a kun'ul'in'o.

Post la re'ir'o de la boat'o al la kamp'ad'ej'o, kiam Glinda sid'iĝ'is en si'a tend'o, el'pens'ant'e divers'a'j'n manier'o'j'n por sav'i Ozman kaj Doroteon, la Sorĉ'ist'o star'is sur la bord'o du'on'dorm'e rigard'ant'e la lini'o'j'n de la Grand'a Kupol'o kiu vid'ebl'is sub la klar'a akv'o. Kiam li lev'is si'a'j'n okul'o'j'n li vid'is grup'o'n de ne'kon'at'o'j proksim'iĝ'i de la ali'a bord'o de la lag'o. Tri est'is jun'ul'in'o'j dign'aspekt'a'j, tre bel'e vest'it'a'j, kiu'j mov'is si'n rimark'ind'e graci'e. Mal'antaŭ'e ili'n sekv'is iom bel'aspekt'a jun'a Premlo.

La Sorĉ'ist'o tuj vid'is ke tiu'j hom'o'j ebl'e est'as tre grav'a'j, do li antaŭ'e'n'ir'is por renkont'i ili'n. La tri knab'in'o'j akcept'is li'n graci'e kaj tiu kun la or'a har'ar'o dir'is: “Mi kred'as ke vi est'as la fam'a Sorĉ'ist'o de Oz, pri kiu mi oft'e aŭd'is. Ni serĉ'as la Sorĉ'ist'in'o'n Glindan, kaj ebl'e vi pov'os gvid'i ni'n al ŝi.”

“Mi pov'as kaj far'os, tre volont'e,” respond'is la Sorĉ'ist'o. “Sekv'u mi'n, mi pet'as.”

La mal'grand'a'n Sorĉ'ist'o'n perpleks'ig'is kiu'j est'as la tri bel'a'j vizit'ant'o'j sed li neniel indik'is tio'n, por ne embaras'i ili'n.

Li kompren'is ke ili ne vol'as ke li far'u demand'o'j'n al ili, do li far'is neniu'n koment'o'n dum la gvid'is ili'n al la tend'o de Glinda.

Graci'e riverenc'ant'e la Sorĉ'ist'o konduk'is la tri vizit'ant'o'j'n antaŭ Glindan la Bon'a'n.

La Tri Adept'o'j

La Sorĉ'ist'in'o supr'e'n- rigard'is de si'a labor'o kiam la tri knab'in'o'j en'ir'is, kaj io rilat'a al ili'a'j aspekt'o kaj si'n'ten'o instig'is ŝi'n lev'iĝ'i kaj klin'i si'n antaŭ ili plej dign'e. La tri'o klin'is si'n dum moment'o antaŭ la Grand'a Sorĉ'ist'in'o kaj post'e rekt'iĝ'is kaj atend'is ŝi'a'n parol'o'n.

“Kiu'j ajn vi est'as,” dir'is Glinda, “mi bon'ven'ig'as vi'n.”

“Mi nom'iĝ'as Aŭd'a,” dir'is unu.

“Mi nom'iĝ'as Aŭr'a,” dir'is ali'a.

“Mi nom'iĝ'as Aŭĵa,” dir'is la tri'a.

Glinda neniam antaŭ'e aŭd'is tiu'j'n nom'o'j'n, sed atent'e rigard'ant'e la tri'o'n ŝi demand'is: “Ĉu vi est'as sorĉ'ist'in'o'j aŭ magi'ist'in'o'j?”

“Kelk'a'j'n sekret'a'j'n art'o'j'n ni lern'is de la Natur'o,”

respond'is la brun'har'a knab'in'o modest'e, “sed ni ne rang'ig'as ni'a'n lert'o'n apud tiu'n de la Grand'a Sorĉ'ist'in'o, Glinda la Bon'a.”

“Mi supoz'as ke vi konsci'as ke est'as kontraŭ'leĝ'e far'i magi'o'n en la Land'o Oz sen permes'o don'it'a de ni'a Reg'ant'o, Princ'in'o Ozma?”

“Ne, ni ne konsci'is pri tio,” est'is la respond'o. “Ni aŭd'is pri Ozma, kiu est'as la destin'it'a Reg'ant'o de ĉi tiu tut'a fe'land'o, sed ŝi'a'j leĝ'o'j ankoraŭ ne ating'is ni'n.”

Glinda stud'is la tri knab'in'o'j'n profund'e pens'ant'e, post'e ŝi dir'is al ili: “Princ'in'o Ozma est'as jam nun kapt'it'o en la vilaĝ'o de la Premloj, ĉar la tut'a'n insul'o'n kun ĝi'a Grand'a Kupol'o sub'e'n'ig'is al la fund'o de la lag'o la sorĉ'art'o de Ku-i-o, kiu'n la Platkapula Ple-dik'o trans'form'is en stult'a'n cign'o'n. Mi serĉ'as metod'o'n super'i la magi'o'n de Ku-i-o kaj re'lev'i la insul'o'n al la surfac'o. Ĉu vi pov'os help'i mi'n far'i tio'n?”

La knab'in'o'j inter'ŝanĝ'is rigard'et'o'j'n, kaj la blank'har'ul'in'o respond'is: “Ni ne sci'as; sed ni klopod'os help'i vi'n.”

“Ŝajn'as,” daŭr'ig'is Glinda kontempl'em'e, “ke Ku-i-o akir'is la plej'part'o'n de si'a sorĉ'art'o de la tri Adept'o'j de Magi'o, kiu'j iam reg'is la Platkapulojn. Dum Ku-i-o distr'is la Adept'o'j'n per banked'o en si'a palac'o, ŝi kruel'e perfid'is ili'n kaj post'e trans'form'is ili'n en fiŝ'o'j'n kaj ĵet'is ili'n en la lag'o'n.

“Se mi pov'us trov'i tiu'j'n tri fiŝ'o'j'n kaj re'don'i al ili ili'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n—ili ebl'e sci'us kia'n magi'o'n uz'is Ku-i-o por sub'akv'ig'i la insul'o'n. Mi est'is tuj ir'ont'a al la bord'o por vok'i tiu'j'n fiŝ'o'j'n al mi kiam vi al'ven'is. Do, se vi akompan'os mi'n, ni prov'os trov'i ili'n.”

La knab'in'o'j inter'ŝanĝ'is rid'et'o'j'n nun, kaj la or'har'ul'in'o, Aŭd'a, dir'is al Glinda: “Ne neces'os ir'i al la lag'o. Ni est'as la tri fiŝ'o'j.”

“Ĉu ver'e!” kri'is Glinda. “Do vi est'as la tri Adept'o'j de Magi'o, al kiu'j re'don'iĝ'is la ĝust'a'j form'o'j?”

“Ni est'as la tri Adept'o'j,” agnosk'is Aŭĵa.

“Sekv'e,” dir'is Glinda, “mi'a task'o jam est'as du'on'e plen'um'it'a. Sed kiu detru'is la trans'form'o'n kiu far'is el vi fiŝ'o'j'n?”

“Ni promes'is ne dir'i,” respond'is Aŭr'a; “sed ĉi tiu jun'a Premlo grand'part'e respond'ec'is pri ni'a liber'iĝ'o; li est'as kuraĝ'a kaj lert'a, kaj ni ŝuld'as al li dank'eg'o'n.”

Glinda rigard'is Ervikon, kiu star'ad'is modest'e mal'antaŭ la Adept'o'j, ĉap’-en-man'e. “Li ricev'os taŭg'a'n rekompenc'o'n,” ŝi deklar'is, “ĉar help'ant'e vi'n li help'is ni'n ĉiu'j'n, kaj ebl'e sav'is si'a'n popol'o'n de etern'a en'karcer'ec'o en la sub'akv'ig'it'a insul'o.”

La Sorĉ'ist'in'o nun pet'is si'a'j'n gast'o'j'n sid'ig'i si'n kaj sekv'is long'a konversaci'o, en kiu part'o'pren'is la Sorĉ'ist'o de Oz.

“Ni tre cert'as,” dir'is Aŭr'a, “ke se ni pov'us en'ir'i la Kupol'o'n ni pov'us trov'i la sekret'o'j'n de Ku-i-o, ĉar en si'a tut'a labor'o, post ni'a fiŝ'iĝ'o, ŝi uz'is la formul'o'j'n kaj sorĉ'vort'o'j'n kaj art'o'j'n kiu'j'n ŝi ŝtel'is de ni. Ŝi ebl'e al'don'is al ili, sed ili est'is la fundament'o de ĉia labor'o ŝi'a.”

“Kiu'j'n rimed'o'j'n vi sugest'as por ke ni en'ir'u la Kupol'o'n?” demand'is Glinda.

La tri Adept'o'j hezit'is respond'i, ĉar ili ankoraŭ ne pri'pens'is kio est'as far'ebl'a por ating'i la intern'o'n de la Grand'a Kupol'o. Dum ili profund'e pens'ad'is, kaj Glinda kaj la Sorĉ'ist'o kviet'e atend'is ili'a'j'n sugest'o'j'n, en la tend'o'n rapid'is Trot kaj Betinjo, tren'ant'e inter si la Miks'ĉifon'a'n Knab'in'o'n.

Ho, Glinda,” kri'is Trot, “Ĉifon'er'o'j el'pens'is metod'o'n sav'i Ozman kaj Doroteon kaj ĉiu'j'n Premlojn.”

La tri Adept'o'j ne pov'is ne rid'i gaj'e, ĉar ne nur amuz'is la kurioz'a form'o de la Miks'ĉifon'a Knab'in'o, sed la entuziasm'a parol'o de Trot ŝajn'is al ili ver'e amuz'a. La Grand'a Sorĉ'ist'in'o kaj la fam'a Sorĉ'ist'o kaj la tri talent'a'j Adept'o'j de Magi'o ja ankoraŭ ne sukces'is solv'i la grav'a'n problem'o'n de la sub'akv'ig'it'a insul'o, do est'is tre mal'ver'ŝajn'e ke miks'ĉifon'a knab'in'o plen'ig'it'a per katun'o pov'us sukces'i.

Sed Glinda, rid'et'ant'e indulg'e je la serioz'a'j vizaĝ'o'j turn'it'a'j al ŝi, kares'is la kap'o'j'n de la infan'o'j kaj dir'is: “Ĉifon'er'o'j est'as tre lert'a. Dir'u al ni kio'n ŝi el'pens'is, kar'ul'in'o.”

“Nu,” dir'is Trot, “Ĉifon'er'o'j dir'as ke se vi pov'us sek'ig'i la akv'o'n en la lag'o la insul'o est'us sur sek'a ter'o kaj ĉiu'j pov'us ven'i kaj ir'i kiam ajn ili vol'as.”

Glinda de'nov'e rid'et'is, sed la Sorĉ'ist'o dir'is al la knab'in'o'j: “Se ni sek'ig'us la lag'o'n, kio'n far'us ĉiu'j bel'a'j fiŝ'o'j kiu'j loĝ'as en la akv'o nun?”

“Jad'i! Est'as ver'e,” agnosk'is Betinjo, sen'fervor'ig'it'e; “ni tut'e ne pens'is pri tio, ĉu Trot?”

“Ĉu ebl'e vi pov'us trans'form'i ili'n en ran'id'o'j'n?”

demand'is Ĉifon'ul'o'j, trans'kap'e'n salt'ant'e kaj post'e star'ant'e per unu krur'o. “Vi pov'us don'i al ili tre'eg'e mal'grand'a'n flak'o'n en kiu ili naĝ'u, kaj ili sam'e feliĉ'us kiel nun kiam ili est'as fiŝ'o'j.”

“Tut'e ne!” respond'is la Sorĉ'ist'o, sever'e. “Est'as fi'e trans'form'i viv'ant'o'j'n sen ili'a konsent'o, kaj la lag'o est'as la hejm'o de la fiŝ'o'j kaj aparten'as al ili.”

“Bon'e,” dir'is Ĉifon'ul'o'j, grimac'ant'e je li, “ne grav'as al mi.”

“Domaĝ'e,” ĝem'is Trot, “ĉar mi kred'is ke ni trov'is bon'eg'a'n ide'o'n.”

“Tia ĝi est'is,” deklar'is Glinda, kaj ŝi'a vizaĝ'o nun aspekt'is serioz'a kaj pens'o'plen'a. “Part'o de la ide'o de la Miks'ĉifon'a Knab'in'o pov'os est'i ver'e valor'a.”

“Mi sam'e opini'as,” konsent'is la or'har'a Adept'o. “La supr'o de la Grand'a Kupol'o est'as nur ĉirkaŭ metr'o'n sub la surfac'o de la akv'o. Se ni pov'us mal'alt'ig'i la nivel'o'n de la lag'o ĝis la Kupol'o est'us iom super la akv'o, ni pov'us for'pren'i iom da vitr'o kaj mal'lev'i ni'n en la vilaĝ'o'n per ŝnur'o'j.”

“Kaj rest'us mult'a akv'o en kiu la fiŝ'o'j pov'us naĝ'i,”

plu'dir'is la blank'har'ul'in'o.

“Se ni sukces'e re'lev'us la insul'o'n ni pov'us re'plen'ig'i la lag'o'n,” sugest'is la brun'har'a Adept'o.

“Mi kred'as,” dir'is la Sorĉ'ist'o, kun'frot'ant'e si'a'j'n man'o'j'n pro ĝoj'o, “ke la Miks'ĉifon'a Knab'in'o montr'is al ni la voj'o'n al sukces'o.”

La knab'in'o'j rigard'ad'is sci'vol'em'e la tri bel'a'j'n Adept'o'j'n, demand'ant'e al si kiu'j ili est'as, do Glinda kon'ig'is ili'n al Trot kaj Betinjo kaj Ĉifon'er'o'j, kaj post tio ŝi for'send'is la infan'o'j'n por ke ŝi pov'u pri'pens'i kiel efektiv'ig'i la nov'a'n ide'o'n.

Ne est'is ebl'e far'i mult'o'n tiu'nokt'e, do la Sorĉ'ist'o prepar'is ali'a'n tend'o'n por la Adept'o'j, kaj vesper'e Glinda okaz'ig'is solen'a'n akcept'o'n kaj invit'is ĉiu'j'n si'a'j'n sekv'ant'o'j'n por ke ili renkont'u la nov'e'ven'int'o'j'n.

La Adept'o'j'n mult'e mir'ig'is la ekster'ordinar'a'j person'o'j kiu'j'n ili renkont'is, kaj mir'ig'is ke Joĉjo Kukurb'o'kap'o kaj la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj Tiktoko ver'e pov'as viv'i kaj pens'i kaj parol'i sam'e kiel ali'a'j hom'o'j. Al ili precip'e plaĉ'is la vigl'em'a Miks'ĉifon'a Knab'in'o kaj ili am'is rigard'ad'i ŝi'a'j'n petol'ag'o'j'n.

La fest'o est'is tre agrabl'a, ĉar Glinda dis'don'is delikat'a'j'n manĝ'aĵ'o'j'n al la manĝ'kapabl'ul'o'j, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o deklam'is kelk'a'j'n poem'o'j'n, kaj la Mal'kuraĝ'a Leon'o kant'is per si'a profund'a bas'a voĉ'o.

La sol'a mal'feliĉ'ig'aĵ'o est'is la pens'o ke ili'a am'at'a Ozma kaj kar'a mal'grand'a Doroteo ankoraŭ est'as en'ferm'it'a'j en la Grand'a Kupol'o de la Sub'akv'ig'it'a Insul'o.

La Sub'akv'ig'it'a Insul'o

Tuj post la maten- manĝ'o, la sekv'a'n tag'o'n, Glinda kaj la Sorĉ'ist'o kaj la tri Adept'o'j ir'is al la bord'o de la lag'o kaj far'is vic'o'n kun si'a'j vizaĝ'o'j front'ant'a'j la sub'akv'ig'it'a'n insul'o'n. La ali'a'j ĉiu'j ven'is por rigard'i ili'n, sed star'is respekt'o'plen'e iom'et'e long'e mal'antaŭ ili.

Dekstr'e de la Sorĉ'ist'in'o star'is Aŭd'a kaj Aŭr'a, kaj mal'dekstr'e star'is la Sorĉ'ist'o kaj Aŭĵa. Kun'e ili etend'is si'a'j'n brak'o'j'n super la rand'o'n de la akv'o kaj unu'voĉ'e la kvin'o kant'is ritm'a'n sorĉ'o'n.

Tiu'n sorĉ'kant'o'n ili ripet'is kaj re'ripet'is, sving'et'ant'e si'a'j'n brak'o'j'n ne'rapid'e de flank'o al flank'o, kaj post kelk'a'j minut'o'j la rigard'ant'o'j mal'antaŭ ili rimark'is ke la lag'o komenc'as mal'antaŭ'e'n'ir'i for de la bord'o. Post ne'long'e la plej alt'a part'o de la kupol'o ek'aper'is super la akv'o. Iom post iom la akv'o mal'alt'iĝ'is, tiel ke la kupol'o aspekt'is lev'iĝ'ant'a. Kiam ĝi est'is ebl'e metr'o'n super la surfac'o Glinda far'is signal'o'n ke la labor'o est'as fin'it'a.

La nigr'ig'it'a sub'mar'ŝip'o est'is nun tut'e ekster la akv'o, sed Onkl'o Henrik'o kaj Kap’tan'o Vilĉjo sukces'is re'puŝ'i ĝi'n en la lag'o'n. Glinda, la Sorĉ'ist'o, Ervik kaj la Adept'o'j en'ir'is la boat'o'n, kun'pren'ant'e bukl'o'n de fortik'a ŝnur'o, kaj pro ordon'o de la Sorĉ'ist'in'o la boat'o divid'is la akv'o'n cel'e al la nun vid'ebl'a part'o de la kupol'o.

“Rest'as mult'a akv'o en kiu la fiŝ'o'j pov'as naĝ'i,”

koment'is la Sorĉ'ist'o dum ili vetur'is. “Ebl'e ili prefer'us hav'i pli da akv'o sed mi est'as cert'a ke ili ne sent'os ĝen'o'n ĝis ni re'lev'os la insul'o'n kaj pov'os re'plen'ig'i la lag'o'n.”

La boat'o mild'e tuŝ'is la dekliv'a'n vitr'o'n de la Kupol'o, kaj la Sorĉ'ist'o pren'is kelk'a'j'n il'o'j'n el si'a nigr'a valiz'o kaj rapid'e de'pren'is grand'a'n vitr'a'n pec'o'n, tiel far'ant'e tru'o'n sufiĉ'e grand'a'n por ke ili'a'j korp'o'j tra'ir'u.

Fortik'a'j ŝtal'a'j kadr'o'j sub'ten'is la vitr'o'n de la Kupol'o, kaj ĉirkaŭ unu el tiu'j kadr'o'j la Sorĉ'ist'o lig'is la fin'aĵ'o'n de ŝnur'o.

“Mi sub'ir'os la unu'a,” dir'is li, “ĉar kvankam mi ne est'as tiom vigl'a kiom Kap’tan'o Vilĉjo mi cert'as ke mi pov'os far'i tio'n facil'e. Ĉu vi cert'as ke la ŝnur'o est'as sufiĉ'e long'a por ating'i la fund'o'n?”

“Tut'e cert'as,” respond'is la Sorĉ'ist'in'o.

Do la Sorĉ'ist'o pend'ig'is la ŝnur'o'n kaj grimp'is tra la apertur'o'n kaj sub'las'is si'n, man'o'n super man'o, kroĉ'ant'e si'n al la ŝnur'o per si'a'j krur'o'j kaj pied'o'j.

Mal'supr'e en la strat'o'j de la vilaĝ'o kun'grup'iĝ'is ĉiu'j Premloj, vir'o'j, vir'in'o'j kaj infan'o'j, kaj est'u cert'a ke Ozma kaj Doroteo, kun Lord'in'o Aŭreks, est'is plen'a'j de ĝoj'o sci'ant'e ke ili'a'j amik'o'j fin'fin'e ven'as por sav'i ili'n.

La palac'o de la Reĝ'in'o, nun loĝ'at'a de Ozma, est'is preciz'e en la centr'o de la Kupol'o, tiel ke kiam la ŝnur'o est'is pend'ig'it'a ĝi'a fin'o ating'is preciz'e la antaŭ'o'n de la en'ir'ej'o de la palac'o. Plur'a'j Premloj firm'e ten'is la ŝnur'fin'o'n por stabil'ig'i ĝi'n kaj la Sorĉ'ist'o ating'is la ter'o'n sekur'a. Li ĉirkaŭ'brak'um'is unu'e Ozman kaj post'e Doroteon, dum ĉiu'j Premloj hura'is kiel ebl'e plej laŭt'e.

La Sorĉ'ist'o nun trov'is ke la ŝnur'o est'as sufiĉ'e long'a por kun'lig'i la supr'o'n de la Kupol'o kaj la ter'o'n kiam ĝi est'is re'fald'it'a, do li lig'is seĝ'o'n al unu fin'o de la ŝnur'o kaj kri'is al Glinda ke ŝi sid'u sur la seĝ'o dum li kaj kelk'a'j Premloj mal'lev'os ŝi'n al la pav'in'o. Tiel la Sorĉ'ist'in'o ating'is la ter'o'n tut'e komfort'e kaj la tri Adept'o'j kaj Ervik baldaŭ sekv'is.

La Premloj rapid'e re'kon'is la tri Adept'o'j'n de Magi'o, kiu'j'n ili respekt'is jam antaŭ ol ili'a fi'a Reĝ'in'o perfid'is ili'n, kaj bon'ven'ig'is ili'n kiel amik'o'j'n. Ĉiu'j'n loĝ'ant'o'j'n de la vilaĝ'o tim'ig'is la en'karcer'iĝ'o sub'akv'a, sed nun ili kompren'is ke oni klopod'as sav'i ili'n.

Glinda, la Sorĉ'ist'o kaj la Adept'o'j sekv'is Ozman kaj Doroteon en la palac'o'n, kaj ili pet'is ke Lord'in'o Aŭreks kaj Ervik akompan'u ili'n. Ozma rakont'is si'a'j'n aventur'o'j'n dum ŝi streb'is nul'ig'i milit'ad'o'n inter la Platkapuloj kaj la Premloj, kaj Glinda plen'e rakont'is pri la Sav'ekspedici'o kaj la re'nov'ig'o de la tri Adept'o'j help'e de Ervik, kaj ili serioz'e inter'konsult'ad'is pri kiel lev'i la insul'o'n.

“Mi prov'is ĉiu'n rimed'o'n kiu'n mi kon'as,” dir'is Ozma, “sed Ku-i-o uz'is tre mal'kutim'a'n form'o'n de magi'o kiu'n mi ne kompren'as. Ŝajn'e ŝi prepar'is si'a'j'n sorĉ'aĵ'o'j'n tiel ke parol'at'a vort'o neces'as por plen'um'i la cel'o'n, kaj tiu'j'n parol'at'a'j'n vort'o'j'n kon'as nur ŝi.”

“Ni instru'is al ŝi tiu'n metod'o'n,” deklar'is Aŭr'a la Adept'o.

“Mi ne pov'as pli, Glinda,” plu'dir'is Ozma, “do mi vol'as ke vi prov'u kio'n pov'os far'i vi'a sorĉ'ad'o.”

“Unu'e, do” dir'is Glinda, “ni vizit'u la kel'o'n de la insul'o, oni inform'is mi'n ke ĝi est'as sub la vilaĝ'o.”

Ar'o da marmor'a'j ŝtup'o'j konduk'is de unu el la privat'a'j ĉambr'o'j de Ku-i-o al la kel'o, sed kiam la grup'o al'ven'is ĉiu'j est'is perpleks'a'j pro kio'n ili vid'as.

En la centr'o de larĝ'a, mal'alt'a ĉambr'o star'is amas'o da grand'eg'a'j dent'rad'o'j, ĉen'o'j kaj puli'o'j, ĉiu'j inter'konekt'it'a'j kaj ŝajn'e form'ant'a'j unu gigant'a'n maŝin'o'n; sed ne trov'iĝ'is motor'o aŭ ali'a mov'il'o por turn'i la rad'o'j'n.

“Ĉi tio, mi supoz'as, est'as la il'o por mal'lev'i aŭ lev'i la insul'o'n,” dir'is Ozma, “sed la magi'a vort'o kiu'n oni bezon'as por mov'i la maŝin'ar'o'n est'as ne'kon'at'a de ni.”

La tri Adept'o'j zorg'e ekzamen'is la amas'o'n da rad'o'j, kaj baldaŭ la or'har'ul'in'o dir'is: “Ĉi tiu'j rad'o'j tut'e ne reg'as la insul'o'n. Mal'e, unu grup'o est'as por mal'ferm'i la pord'o'j'n de la ĉambr'et'o'j kie est'as la sub'mar'ŝip'o'j, tio'n montr'as la ĉen'o'j kaj puli'o'j. Ĉiu boat'o est'as en ĉambr'et'o kun du pord'o'j, unu konduk'as en la kel'ĉambr'o'n kie ni est'as nun kaj la ali'a en la lag'o'n.

“Kiam Ku-i-o uz'is la boat'o'n en kiu ŝi atak'is la Platkapulojn, ŝi unu'e ordon'is ke la kel'pord'o mal'ferm'iĝ'u kaj kun si'a'j sekv'ant'o'j ŝi en'ir'is la boat'o'n kaj ferm'ig'is la supr'o'n super si. Kiam la kel'pord'o est'is ferm'it'a, la ekster'a pord'o est'is mal'rapid'e mal'fermat'a, en'las'ant'e la akv'o'n por ke ĝi plen'ig'u la ĉambr'o'n kaj flos'ig'u la boat'o'n, kiu post'e for'ir'is de la insul'o, rest'ant'e sub'akv'e.”

“Sed kiel ŝi pov'is re'ven'i?” demand'is la Sorĉ'ist'o.

“Nu, la boat'o en'ir'is la ĉambr'o'n plen'a'n de akv'o, kaj post la ferm'iĝ'o de la ekster'a pord'o komand'a vort'o funkci'ig'is pump'il'o'n kiu pump'is la akv'o'n el la ĉambr'o. Post'e la boat'o mal'ferm'iĝ'is kaj Ku-i-o pov'is en'ir'i la kel'o'n.”

“Mi kompren'as,” dir'is la Sorĉ'ist'o. “Ĝi est'as lert'a il'o, sed ĝi ne funkci'as se oni ne kon'as la magi'a'j'n vort'o'j'n.”

“Ali'a part'o de la aparat'o,” klar'ig'is la blank'har'a Adept'o, “uz'iĝ'as por etend'i la pont'o'n de la insul'o al la ĉef'ter'o. La ŝtal'a pont'o est'as en ĉambr'o tre simil'a al tiu en kiu est'as la boat'o'j, kaj per komand'o de Ku-i-o ĝi etend'iĝ'is artik'o'n post artik'o ĝis ĝi'a for'a fin'o ating'is la bord'o'n de la lag'o. La sam'a magi'a komand'o dev'ig'is la pont'o'n re'ven'i al si'a antaŭ'a pozici'o. Kompren'ebl'e la pont'o est'as uz'ebl'a nur kiam la insul'o est'as sur la surfac'o de la akv'o.”

“Sed kiel Ku-i-o pov'is sub'akv'ig'i la insul'o'n kaj re'lev'i ĝi'n?” demand'is Glinda.

Tio'n la Adept'o'j ankoraŭ ne pov'is klar'ig'i. Ĉar neni'o pli est'is lern'ebl'a per la kel'o ili re'grimp'is la ŝtup'o'j'n al la privat'a ĉambr'ar'o de la Reĝ'in'o, kaj Ozma gvid'is ili'n al special'a ĉambr'o en kiu Ku-i-o gard'is si'a'j'n magi'il'o'j'n kaj far'is ĉiu'j'n si'a'j'n sorĉ'art'o'j'n.

La Magi'a'j Vort'o'j

Mult'a'j interes'aĵ'o'j vid'ebl'is en la Ĉambr'o de Magi'o, inter ili est'is mult'o ŝtel'it'a for de la Adept'o'j kiam ili trans'form'iĝ'is en fiŝ'o'j'n, sed nepr'e neces'is agnosk'i ke Ku-i-o hav'is mal'kutim'a'n geni'ec'o'n rilat'e al meĥanik'o, kaj uz'is si'a'n sci'o'n por invent'i mult'a'j'n meĥanik'a'j'n aparat'o'j'n kiu'j'n ordinar'a'j sorĉ'ist'in'o'j, sorĉ'ist'o'j, kaj magi'ist'o'j ne pov'as kompren'i.

Ili ĉiu'j detal'e inspekt'is ĉi tiu'n ĉambr'o'n, zorg'ant'e ekzamen'i ĉiu'n objekt'o'n kiu'n ili trov'is.

“La insul'o,” dir'is Glinda, “est'as apog'it'a sur fundament'o el solid'a marmor'o. Kiam ĝi est'as sub'akv'ig'it'a, kiel nun, la baz'o de la insul'o est'as sur la fund'o de la lag'o. Kio perpleks'ig'as mi'n est'as kiel tiom grand'a pez'o est'as lev'ebl'a kaj ten'ebl'a sur la surfac'o de la akv'o, eĉ per magi'o.”

“Mi nun memor'as,” respond'is Auĵa, “ke unu el la art'o'j kiu'j'n ni instru'is al Ku-i-o est'is metod'o ekspansi'ig'i kaj mal'ekspansi'ig'i ŝtal'o'n, kaj mi kred'as ke tio klar'ig'as kiel la insul'o lev'iĝ'as kaj mal'lev'iĝ'as. Mi rimark'is en la kel'o grand'a'n ŝtal'a'n kolon'o'n kiu tra'ir'as la plank'o'n kaj etend'iĝ'as supr'e'n al ĉi tiu palac'o. Ebl'e ĝi'a fin'o est'as kaŝ'it'a en ĉi tiu ĉambr'o mem. Se la mal'supr'o de la ŝtal'a kolon'o est'as firm'e fiks'it'a en la fund'o de la lag'o, Ku-i-o pov'us parol'i magi'a'n vort'o'n kaj tio ekspansi'ig'us la kolon'o'n, kaj tiel lev'us la tut'a'n insul'o'n al la nivel'o de la akv'o.”

“Mi trov'is la fin'o'n de la ŝtal'a kolon'o. Ĝi est'as ĝust'e tie,” anonc'is la Sorĉ'ist'o, indik'ant'e unu flank'o'n de la ĉambr'o kie grand'a basen'o de polur'it'a ŝtal'o ŝajn'e est'is met'it'a sur la plank'o'n.

Ili ĉiu'j ĉirkaŭ'grup'iĝ'is kaj Ozma dir'is: “Jes, mi est'as tut'e cert'a ke tio est'as la supr'a fin'o de la kolon'o kiu sub'ten'as la insul'o'n. Mi rimark'is ĝi'n kiam mi unu'e ven'is ĉi tie'n. Ĝi est'as el'ĉiz'it'a, vid'u, kaj io brul'iĝ'is en la basen'o, ĉar la fajr'o las'is spur'o'j'n.

Mi demand'is al mi kio est'as sub la grand'a basen'o kaj mi ven'ig'is plur'a'j'n Premlojn por ke ili prov'u lev'i ĝi'n por mi. Ili est'is fort'a'j vir'o'j, sed tut'e ne pov'is mov'i ĝi'n.”

“Ŝajn'as al mi,” dir'is Aŭd'a la Adept'o, “ke ni trov'is la metod'o'n per kiu Ku-i-o lev'is la insul'o'n. Ŝi brul'ig'is i'a'n magi'a'n pulvor'o'n en la basen'o, parol'is la magi'a'n vort'o'n, kaj la kolon'o etend'iĝ'is kaj lev'is la insul'o'n.”

“Kio est'as tio?” demand'is Doroteo, kiu serĉ'ad'is kun la ali'a'j kaj nun rimark'is mal'grand'a'n kav'aĵ'o'n en la mur'o, proksim'e al kie star'is la ŝtal'a basen'o. Dum ŝi parol'is Doroteo puŝ'is dik'fingr'o'n en la kav'aĵ'et'o'n kaj tuj mal'grand'a tir'kest'o puŝ'is si'n el la mur'o.

La tri Adept'o'j, Glinda kaj la Sorĉ'ist'o salt'is antaŭ'e'n kaj atent'e rigard'is en la tir'kest'o'n. Ĝi est'is du'on'e plen'a de griz'a pulvor'o, kies er'et'o'j konstant'e mov'iĝ'ad'is kvazaŭ ili'n mov'as ia viv'aĵ'o.

“Ebl'e ĝi est'as ia form'o de radium'o,” dir'is la Sorĉ'ist'o.

“Ne,” respond'is Glinda, “ĝi est'as pli mir'ind'a ol eĉ radium'o, ĉar mi re'kon'as ĝi'n kiel rar'a'n mineral'a'n pulvor'o'n nom'at'a'n Gaŭlaŭo de la sorĉ'ist'o'j. Sed kiel Ku-i-o trov'is ĝi'n kaj kie ŝi akir'is ĝi'n?”

“Ne est'as dub'o,” dir'is Aŭĵa la Adept'o, “ke ĉi tiu est'as la magi'a pulvor'o kiu'n Ku-i-o brul'ig'is en la basen'o. Se ni sci'us la magi'a'n vort'o'n, mi est'as cert'a ke ni pov'us lev'i la insul'o'n.”

“Kiel ni trov'u la magi'a'n vort'o'n?” demand'is Ozma, turn'ant'e si'n al Glinda dum'parol'e.

“Tio'n ni dev'as nun serioz'e pri'pens'i,” respond'is la Sorĉ'ist'in'o.

Do ili ĉiu'j sid'iĝ'is en la Ĉambr'o de Magi'o kaj komenc'is pens'i. Est'is tiom silent'e ke post ne'long'e Doroteo nervoz'iĝ'is. La knab'in'et'o neniam pov'is long'e silent'i, kaj kvankam ŝi risk'is mal'plaĉ'i al si'a'j magi'pov'a'j amik'o'j ŝi subit'e dir'is: “Nu, Ku-i-o uz'is nur tri magi'a'j'n vort'o'j'n, unu por funkci'ig'i la pont'o'n, kaj unu por el'ir'ig'i la sub'mar'ŝip'o'j'n tra la tru'o'j, kaj unu por lev'i kaj mal'lev'i la insul'o'n. Tri vort'o'j. Kaj la nom'o Ku-i-o konsist'as el preciz'e tri vort'o'j. Unu est'as ‘Ku’, kaj unu est'as ‘i’, kaj unu est'as ‘o’.”

La Sorĉ'ist'o sulk'ig'is si'a'n frunt'o'n sed Glinda rigard'is mir'o'plen'e la jun'a'n knab'in'o'n kaj Ozma kri'is: “Bon'a pens'o, Doroteo kar'a! Vi ebl'e solv'is ni'a'n problem'o'n.”

“Mi kred'as ke valor'as prov'i,” konsent'is Glinda.

“Est'us tut'e natur'e ke Ku-i-o divid'us si'a'n nom'o'n en tri magi'a'j'n silab'o'j'n, kaj la sugest'o de Doroteo ŝajn'as inspir'it'a.”

La tri Adept'o'j ankaŭ aprob'is la prov'o'n sed la brun- har'ul'in'o dir'is: “Ni dev'os atent'i ne uz'i la mal'ĝust'a'n vort'o'n kaj el'send'i la pont'o'n sub la akv'o'n. Ĉef'e est'as, se la ide'o de Doroteo est'as korekt'a, ke ni traf'u la unu'sol'a'n vort'o'n kiu mov'as la insul'o'n.”

“Ni eksperiment'u,” propon'is la Sorĉ'ist'o.

En la tir'kest'o kun la mov'iĝ'ant'a griz'a pulvor'o est'is et'a or'a tas'o, kiu'n ili kred'is mezur'il'o. Glinda plen'ig'is tiu'n tas'o'n per la pulvor'o kaj zorg'e ŝut'is ĝi'n en la mal'profund'a'n basen'o'n, kiu est'is la supr'o de la grand'a ŝtal'a kolon'o sub'ten'ant'a la insul'o'n. Post'e Aŭr'a la Adept'o flam'ig'is kandel'et'o'n kaj tuŝ'is la pulvor'o'n per ĝi; la pulvor'o tuj ard'is faj'o'ruĝ'e kaj dis'salt'ad'is en la basen'o ekster'ordinar'e energi'e. Dum la pulvor'et'o'j ankoraŭ ruĝ'e ard'is la Sorĉ'ist'in'o klin'is si'n super ĝi'n kaj dir'is per komand'a voĉ'o: “Ku!”

Ili atend'is sen'mov'e por vid'i kio okaz'os. Aŭd'iĝ'is grinc'a son'o kaj zum'ad'o de maŝin'o, sed la insul'o eĉ ne mili'metr'er'o'n mov'iĝ'is.

Doroteo kur'is al la fenestr'o, kiu las'is vid'i la vitr'a'n flank'o'n de la kupol'o.

“La boat'o'j!” ŝi kri'is. “La boat'o'j ’stas liber'a'j kaj vel'as sub'akv'e.”

“Ni far'is erar'o'n,” dir'is la Sorĉ'ist'o mal'ĝoj'e.

“Sed ĝi indik'as ke ni sekv'as la ĝust'a'n voj'o'n,”

deklar'is Aŭĵa la Adept'o. “Nun ni sci'as ke Ku-i-o uz'is la silab'o'j'n de si'a nom'o por la magi'a'j vort'o'j.”

“Se ‘Ku’ el'send'as la boat'o'j'n, ver'ŝajn'e ‘i’ funkci'ig'as la pont'o'n,” sugest'is Ozma. “Do ebl'e la last'a part'o de la nom'o lev'as la insul'o'n.”

“Do ni prov'u tio'n,” propon'is la Sorĉ'ist'o.

Li el'grat'is la cindr'o'j'n de la brul'ig'it'a pulvor'o el la basen'o kaj Glinda re'plen'ig'is la or'a'n tas'o'n per pulvor'o el la tir'kest'o kaj met'is ĝi'n sur la ŝtal'a'n kolon'o'n. Aŭr'a brul'ig'is ĝi'n per si'a kandel'et'o kaj Ozma klin'is si'n super la basen'o'n kaj murmur'is la lant'e dir'at'a'n silab'o'n “O-o-o-o!”.

Tuj la insul'o trem'is kaj kun tre strang'a muĝ'a son'o ĝi supr'e'n'mov'iĝ'is—mal'rapid'e, tre mal'rapid'e, sed stabil'e, dum la tut'a grup'o atend'is silent'e kaj impon'at'e.

Est'is ver'e ne'kred'ebl'e, eĉ por person'o'j lert'a'j pri la art'o'j de magi'o kaj sorĉ'ad'o, kompren'i ke unu'sol'a vort'o pov'as lev'i tiu'n grand'a'n, mult'e'pez'a'n insul'o'n kun ĉi ties gigant'a vitr'a kupol'o.

“Jen, ni est'as mult'e super la akv'o nun!” kri'is Doroteo de la fenestr'o, kiam fin'e la insul'o ĉes'is mov'iĝ'i.

“Est'as ĉar ni mal'alt'ig'is la nivel'o'n de la akv'o,”

klar'ig'is Glinda.

Ili pov'is aŭd'i la Premlojn laŭt'e hura'i en la strat'o'j de la vilaĝ'o ek'konsci'ant'e ke ili est'as sav'it'a'j.

“Ven'u,” dir'is Ozma fervor'e, “ni mal'supr'e'n'ir'u kaj est'u kun la popol'o.”

“Ankoraŭ ne,” respond'is Glinda, kiu hav'is feliĉ'a'n rid'et'o'n sur si'a bel'a vizaĝ'o, ĉar ŝi ĝoj'eg'is pro la sukces'o. “Unu'e ni etend'u la pont'o'n al la ĉef'ter'o, kie ni'a'j amik'o'j el la Smerald'a Urb'o atend'as.”

Ne neces'is mult'a temp'o por met'i pulvor'o'n en la basen'o'n, brul'ig'i ĝi'n kaj dir'i la silab'o'n “I-I!” La rezult'o est'is ke pord'o en la kel'o mal'ferm'iĝ'is kaj la ŝtal'a pont'o el'mov'iĝ'is, etend'is si'n artik'o'n post artik'o, kaj fin'e ripoz'ig'is si'a'n ekstrem'o'n sur la bord'o'n de la lag'o tuj antaŭ la kamp'ej'o.

“Nun,” dir'is Glinda, “ni supr'e'n'ir'u kaj akcept'u la gratul'o'j'n de la Premloj kaj de ni'a'j amik'o'j el la Sav'ekspedici'o.”

Trans la akv'o, sur la bord'o de la lag'o, la Miks'ĉifon'a Knab'in'o gest'ad'is bon'ven'ig'e.

Glinda Triumf'as

Kompren'ebl'e ĉiu'j part'o'pren'int'o'j en la ekspedici'o de Glinda tuj trans'ir'is la pont'o'n, kie ili'n el'kor'e bon'ven'ig'is la Premloj. Antaŭ la grup'eg'o da hom'o'j Princ'in'o Ozma parol'ad'is de balkon'o de la palac'o, postul'ant'e ke ili re'kon'u ŝi'n kiel si'a'n laŭ'rajt'a'n Reg'ant'o'n kaj promes'u obe'i la leĝ'o'j'n de la Land'o Oz. Si'a'vic'e ŝi akcept'is protekt'i ili'n kontraŭ ĉia est'ont'a damaĝ'o kaj deklar'is ke ne plu reg'os ili'n kruel'ec'o kaj mis'trakt'ad'o.

Tio mult'e plaĉ'is al la Premloj, kaj kiam Ozma dir'is al ili ke ili rajt'as elekt'i Reĝ'in'o'n kiu reg'u ili'n, kaj kiu si'a'vic'e est'os reg'at'a de Ozma de Oz, ili voĉ'don'is por Lord'in'o Aŭrekso, kaj tiu'n sam'a'n tag'o'n oni okaz'ig'is la ceremoni'o'n dum kiu oni kron'is la nov'a'n Reĝ'in'o'n kaj Aŭreks instal'iĝ'is kiel estr'in'o de la palac'o.

Kiel si'a'n Ĉef'ministr'o'n la Reĝ'in'o elekt'is Ervikon, ĉar la tri Adept'o'j inform'is pri li'a'j saĝ'ec'o, fid'ind'ec'o kaj lert'ec'o, kaj ĉiu'j Premloj aprob'is li'a'n nom'um'iĝ'o'n.

Glinda, la Sorĉ'ist'o kaj la Adept'o'j star'is sur la pont'o kaj deklam'is sorĉ'kant'o'n kiu re'plen'ig'is la lag'o'n per akv'o, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Miks'ĉifon'a Knab'in'o grimp'is al la supr'o de la Grand'a Kupol'o kaj re'met'is la fenestr'o'vitr'aĵ'o'n kiu est'is el'pren'it'a por ke Glinda kaj ŝi'a'j sekv'ant'o'j en'ir'u.

Kiam vesper'iĝ'is Ozma ordon'is la prepar'iĝ'o'n de grand'a festen'o, al kiu invit'iĝ'is ĉiu Premlo. La vilaĝ'o est'is bel'e ornam'it'a kaj bril'e lum'ig'at'a kaj est'is muzik'o kaj danc'ad'o ĝis mal'fru'a hor'o por fest'i la liber'iĝ'o'n de la popol'o. Ĉar la Premloj liber'iĝ'is ne nur de la akv'o de la lag'o sed ankaŭ de la kruel'ec'o de la antaŭ'a Reĝ'in'o.

Dum la ul'o'j el la Smerald'a Urb'o pret'iĝ'is for'ir'i, la sekv'a'n maten'o'n, Reĝ'in'o Aŭreks dir'is al Ozma: “Nur unu tim'o'n mi nun hav'as por mi'a popol'o, tio est'as pro la mal'amik'ec'o de la terur'a Ple-dik'o de la Platkapuloj. Li pov'os ven'i ĉi tie'n iam ajn kaj ĝen'i ni'n, kaj mi'a'j Premloj est'as pac'em'a'j kaj ne'kapabl'a'j batal'i la sovaĝ'a'j'n kaj trud'em'a'j'n Platkapulojn.”

“Ne mal'trankvil'u,” respond'is Ozma, komfort'ig'e.

“Ni intenc'as halt'i sur'voj'e ĉe la Sorĉ'it'a Mont'o de la Platkapuloj kaj pun'i la Ple-dik'o'n pro li'a'j mis'far'o'j.”

Tio kontent'ig'is Aŭrekson kaj kiam Ozma kaj ŝi'a'j sekv'ant'o'j trans'paŝ'is la pont'o'n al la bord'o, adiaŭ'int'e al si'a'j amik'o'j, ĉiu'j Premloj hura'is kaj sku'is si'a'j'n ĉapel'o'j'n kaj poŝ'tuk'o'j'n, kaj la band'o lud'is kaj la for'ir'o ja est'is ceremoni'o long'e memor'ot'a.

La tri Adept'o'j de Magi'o, kiu'j antaŭ'e reg'is la Platkapulojn saĝ'e kaj komplez'em'e, akompan'is Princ'in'o'n Ozman kaj ŝi'a'j'n kun'ul'o'j'n, ĉar ili promes'is al Ozma rest'i sur la mont'o kaj de'nov'e cert'ig'i ke oni obe'as la leĝ'o'j'n.

Glinda jam inform'iĝ'is pri la kurioz'a'j Platkapuloj kaj ŝi konsult'is la Sorĉ'ist'o'n kaj far'is plan'o'n por pli'inteligent'ig'i kaj pli'agrabl'ig'i ili'n.

Kiam la grup'o ating'is la mont'o'n Ozma kaj Doroteo montr'is al ili kiel ĉirkaŭ'ir'i la ne'vid'ebl'a'n mur'o'n—konstru'it'a'n de la Platkapuloj post la trans'form'iĝ'o de la Adept'o'j—kaj kiel ating'i la supr'e'n- mal'supr'e'n-ŝtup'ar'o'n kiu konduk'as al la mont'o'supr'o.

La Ple-dik'o rigard'is la al'ven'o'n de la grup'o de la rand'o de la mont'o kaj tim'is vid'ant'e ke la tri Adept'o'j nun re'hav'as si'a'j'n natur'a'j'n form'o'j'n kaj re'ven'as al si'a iam'a hejm'o. Li kompren'is ke li'a potenc'o baldaŭ perd'iĝ'os tamen li firm'e decid'is batal'i ĝis'fin'e. Li kun'vok'is ĉiu'j'n Platkapulojn kaj arm'is ili'n, kaj dir'is ke ili arest'u ĉiu'j'n ven'ant'a'j'n per la ŝtup'ar'o kaj ĵet'u ili'n trans la rand'o'n de la mont'o al la sub'a eben'aĵ'o. Sed kvankam ili tim'is la Plej'super'a'n Diktator'o'n, kiu minac'is pun'i ili'n se ili ne obe'os li'a'j'n ordon'o'j'n, tuj kiam ili vid'is la tri Adept'o'j'n ili for'ĵet'is si'a'j'n arm'il'o'j'n kaj pet'eg'is la iam'a'j'n Reg'ant'o'j'n protekt'i ili'n.

La tri Adept'o'j cert'ig'is la ekscit'it'a'j'n Platkapulojn ke ili ne bezon'as tim'i.

Vid'ant'e ke li'a popol'o ribel'is la Ple-dik'o for'kur'is kaj prov'is kaŝ'i si'n, sed la Adept'o'j trov'is li'n kaj en'karcer'ig'is li'n, kaj for'pren'is de li ĉiu'j'n li'a'j'n lad'skatol'o'j'n da cerb'aĵ'o.

Post tiu facil'a venk'iĝ'o de la Ple-dik'o, Glinda inform'is la Adept'o'j'n pri si'a plan'o, kiu'n jam aprob'is Ozma de Oz, kaj ili ĝoj'e konsent'is pri ĝi. Do dum la sekv'a'j kelk'a'j tag'o'j, la grand'a Sorĉ'ist'in'o trans'form'is, iom'et'e, ĉiu'n Platkapulon sur la mont'o.

Pren'ant'e ili'n unu'op'e, ŝi mal'ferm'ig'is la skatol'o'n da cerb'aĵ'o aparten'ant'a'n al ĉiu el ili kaj verŝ'is la en'hav'o'n sur la plat'a'n kap'o'n, kaj post tio, per si'a'j sorĉ'art'o'j, ŝi kresk'ig'is la kap'o'n por kovr'i la cerb'aĵ'o'n—kiel est'as por la plej mult'a'j person'o'j—kaj tiel ili far'iĝ'is egal'e inteligent'a'j kaj bel'aspekt'a'j kiel ĉiu'j ali'a'j loĝ'ant'o'j de la Land'o Oz.

Kiam ĉiu'j est'is tiel trakt'it'a'j ne plu ekzist'is plat'kap- ul'o'j, kaj la Adept'o'j decid'is renom'i si'a'n popol'o'n Mont'ul'o'j. Unu bon'a rezult'o de la sorĉ'o de Glinda est'is ke nun ne ebl'is ke iu ŝtel'os la cerb'o'n kiu'n ali'a person'o posed'as kaj ĉiu person'o hav'as preciz'e si'a'n laŭ'rajt'a'n cerb'aĵ'o'porci'o'n.

Eĉ la Ple-dik'o ricev'is si'a'n cerb'aĵ'o'porci'o'n kaj li'a plat'a kap'o rond'iĝ'is, kiel la ali'a'j, sed li dev'is perd'i ĉi'a'n kapabl'o'n plu mis'far'ad'i, kaj pro la konstant'a observ'ad'o de la Adept'o'j li dev'os far'iĝ'i obe'em'a kaj humil'a.

La Or'a'n Pork'o'n, kiu kur'ad'is grunt'ant'e en la strat'o'j, tut'e sen cerb'o, mal'sorĉ'is Glinda, kaj kiam ŝi re'hav'is si'a'n form'o'n de vir'in'o ŝi ricev'is cerb'o'n kaj rond'a'n kap'o'n. Tiu edz'in'o de la Ple-dik'o iam est'is eĉ pli fi'a ol si'a fi'a edz'o, sed nun ŝi forges'is si'a'n tut'a'n fi'ec'o'n kaj ver'ŝajn'e far'iĝ'os bon'a vir'in'o.

Far'int'e ĉi ĉio'n kontent'ig'e, Princ'in'o Ozma kaj ŝi'a grup'o adiaŭ'is la tri Adept'o'j'n kaj for'ir'is cel'e la Smerald'a'n Urb'o'n, kontent'a'j pro si'a'j interes'a'j aventur'o'j.

Ili re'ir'is per la voj'o laŭ kiu ven'is Ozma kaj Doroteo, halt'ant'e por re'akir'i la Seg'ĉeval'o'n kaj la Ruĝ'a'n Ĉar'o'n kiu'j'n ili est'is post'las'int'a'j.

“Mi'n feliĉ'ig'as ke mi ir'is vid'i tiu'j'n popol'o'j'n,” dir'is Princ'in'o Ozma, “ĉar mi ne nur mal'ebl'ig'is pli'a'n milit'ad'o'n inter ili, sed ili est'as liber'ig'it'a'j el la reg'ad'o de la Ple-dik'o kaj Ku-i-o, kaj nun est'as feliĉ'a'j lojal'a'j reg'at'o'j de la Land'o Oz. Tio pruv'as ke est'as ĉiam saĝ'e plen'um'i oni'a'n dev'o'n, ne'grav'e kiom mal'agrabl'a ŝajn'as est'i tiu dev'o.”